Novaĵoj
Produktiĝis jam pli ol 10 mil ekzempleroj de Poŝamiko
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-10-09 08:25:38
En oktobro 2012 eliris el la presejo al 7a eldono de Poŝamiko . La furora libreto nun produktiĝis en 2500 ekzempleroj, kaj tiel la suma eldonkvanto de ĉiuj eldonoj superis 10 mil. La libro plurfoje staris je la unua loko de la UEA-vendolisto, kvankam UEA estas ne la nura distribuanto.
La eldonaĵo ne estas laŭŝtupa lernilo, do, ne taŭgas kiel nura libro por kurso de komencantoj, sed oni uzas ĝin en kursoj kiel resumilon kaj aldonan materialon, dum modellecionoj, mallongaj prezentoj pri Esperanto ĝi bone servas kiel ripetilo aŭ varbmaterialo....
Festoj ĉirkaŭ la KER-atestiloj
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-14 10:53:05
Ni alvenis al la lastaj eventoj de la Tutmonda KER-ekzameno .
Ĉiuj dokumentoj estas forsenditaj, transdonitaj kaj la organizantoj nuntempe okazigas diversajn festojn por transdoni la atestilojn.
Multaj ricevis sian dokumenton jam en Hanojo kaj en Mazara del Vallo dum la tieaj kongresoj.
En Tuluzo oni festmanĝis honore al la intelekta kleriĝo.
En Limoĝo Zamenhof mem liveris la dokumentojn kaj pri la evento raportis loka ĵurnalo.
JoMo transprenis sian atestilon fine de sia koncerto en Mazara del Vallo, dum la...
Kion vi povas fari por la TAGO de LINGVOJ?
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-11 23:54:59
Estas nur du semajnoj ĝis la 26a de septembro, la Eŭropa Tago de Lingvoj .
Festi la plurlingvecon, okupiĝi pri lingvolernado estas vere io, kion ni, esperantistoj, opinias NIA AFERO , kaj tiel la festo estas ankaŭ NIA FESTO .
Ĝis nun nur 5 registritaj Esperanto-aranĝoj troviĝas sur la paĝaro de la organizantoj, filialo de la Konsilio de Eŭropo.
La malgranda interesiĝo flanke de esperantistoj ĉi-jare malhelpis atingi, ke ankaŭ Esperanto aperu inter la klariglingvoj de ilia paĝaro....
Kiel kontribui al la Eŭropa Tago de Lingvoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-05 08:18:07
La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.
La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj.
Nia paĝaro deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj aranĝi iun eventon koncerne Esperanton kadre...
Kiun libron ni elektu?
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-30 19:06:09
Komence de la lernojaro (almenaŭ en la norda hemisfero) multaj el la kolegoj bezonas helpon kaj konsilojn pri elektotaj lernolibroj. Per rapida enketo ni ŝatus eksciis kiujn librojn vi uzas kutime, kial vi elektis ĝuste tiujn. Ni invitas vin kontribui, diskuti. Vi certe povas helpi kaj eble ekkonas ankaŭ ion novan. La diskuto disvolviĝas en la FORUMO .
...