Novaĵoj
Intervjuo pri la reta instruista trejnado en radio MUZAIKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-11-23 08:30:02
Ni informas vin ke hodiaŭ kaj morgaŭ (la 23an kaj 24an de novembro 2011) ampleksa intervjuo estas dissendata pri nia reta instruista trejnado ĉe edukado.net (RITE). Veronika Poór demandis al Katalin Kováts pri la historio, strukturo kaj funkciado de RITE.
La programo aŭdeblas:
merkredon inter la 10-11a, 13-14a, 16-17a, 19-20a kaj 22-23a horoj
ĵaŭdon inter la 1-2a, 4-5a, 10-11a, 13-14a, 16-17a, 19-20a kaj 22-23a horoj.
Post tiuj tagoj vi povos trovi la tuton en nia DOSIERUJO. ...
Edukado.net en la 23a Eŭropa Rendevuo (FR)
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-11-15 12:14:26
La 12-13an de novembro 2011 okazis en la urbo Le Touquet (FR) la 23a Eŭropa Rendevuo, organizita de la Nordfrancia Esperanto-Federacio.
La ĉi-jaran renkontiĝon partoprenis ĉ. 120 personoj el deko da landoj. La semajnfino konsistis inter aliaj el 4+3 hora kursaro , teatraĵo kaj prelego. Edukado.net aktive partoprenis en la programoj.
Katalin Kováts gvidis kurson por komencantoj kaj samtempe trejnadon por instruemuloj.
La laboron de la 20-membra grupo sekvis 10-16 kolegoj, kiuj havis eblon ankaŭ persone gvidi ekzercojn laŭvice kun 1-2 partoprenantoj.
Sylvain Lelarge, utiligante...
KAMPANJO por esprimi nian dankon al ESF
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-17 10:15:16
Ĉu vi scias kio estas ESF?
Esperantic Studies Foundation / Fondaĵo de Esperanto-studoj./
Sen la helpo de tiu fondaĵo nek edukado.net nek lernu.net ekzistus.
ESF financis la konstruon de tiuj paĝaroj, subvenciis multajn projektojn kaj ebligis al dekoj da esperantistoj liberigi sin por certaj periodoj okupiĝi altnivele kaj science pri Esperanto.
ESF estis la fondaĵo danke al kiu mi, Katalin povis konstrui kaj redakti dum 10 jaroj la retejon www.edukado.net...
MUZAIKO pri la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-08 21:26:42
Ĉu vi konas la retradion Muzaiko?
Se ne, nun estas duobla kialo dum la tuta dimanĉo kaj poste mardo aŭskuslti ĝin. Veronika Poór dum la Itala kongreso - kie ankaŭ ŝi mem trapasis la KER-ekzamenojn - faris intervjuon kun Katalin Kováts pri la ekzamensistemo kaj ties funkciado, celoj, atingaĵoj ktp. La intervjuo, post zorga teknika prilaboro de RIKKER Bálint pretiĝis kaj aŭdeblos en du partoj dimanĉon kaj mardon, en ĉiun trian horon ekde la 0a horo. En la posta tempo ĝin...
edukado.net estas bonfara fondaĵo - deklaris la nederlanda impostservo
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-03 12:18:47
Ni informas vin ke la Fondaĵo edukado.net ricevis de la nederlanda ŝtato tre pozitivan, kaj valoran oficialan agnoskon pri tio, ke ĝi estas ANBI-organizaĵo, kiu celas la ĝeneralan socian bonfarton.
La konsekvenco de tiu agnosko estas, ke
1) donacintoj ekde januaro 2010 sian donacon rajtas subtrahi el sia imposto
2) edukado.net ne bezonos pagi imposton post heredita sumo
3) se edukado.net subtenas nederlandan organizaĵon aŭ privatulon, tiu ne bezonas pagi imposton pri tiu sumo
4) en certaj cirkonstancoj...