Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro ↑ Lando  Lasta redakto 
131

La penso kaj la agado de Edmond Privat(1889-1962). Kontribuo al la historio de la politikaj ideoj en Svislando

Publikisto kaj verkisto, amiko de Romain Roland kaj de Gandhi, Edmond Privat (1889-1962) samtempe ilustris la spiriton de Ĝenevo kaj de Svislando kaj atestis veran universalismon. Pioniro de Esperanto, de la Ligo de Nacioj kaj de la universalismaj movadoj tuj post la mondmilito 1945, li estis unu el la unuaj eŭropanoj kiuj superpasis la reduktantan etnocentrismon, sed tamen profunde konscia pri la ekzempla valoro de la svisa eksperimento. Lia kontribuo al la publika romando vivo estis grava, karakterizita per la fondo de Radio-Genève (1925), per multnombraj konferencoj kaj per lia atestado kiel okupanto de la angla katedro ĉe la Universitato de Neuchatel. Pro la komunisma refluo kaj la reapero de naciismoj, lia problemaro direktita al la demando de la popolaj rajtoj retrovas renovigitan aktualecon. (La aŭtoro)

Historio de Esperanto-Movado

FARROKH, Mahammad1991CH - Svislando2011-09-03 00:22:32
132

Esperanto, universala lingvo

Enkonduko; Historio kaj vivo de Zamenhof; Priskribo de la lingvo; Esperanto kaj la instruado; Esperanto kaj la informatiko; Kostoj de la plurlingvismo; La minoritataj lingvoj; La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) de San- Marino; Kulturo kaj Esperanto; Esperanto kaj la literaturo; Esperanto kaj turismo; Esperanto en la radio; Gazetoj kaj revuoj en Esperanto; Persona konkludo; Dokumentaro kaj Bibliografio.

Alia

CHARLES, Hélène1991BE - Belgujo2011-11-27 07:54:29
133

Kunĉo Valev en bulgara Esperanto-gazetaro

Biografiaj notoj;bibliografio kaj liaj verkoj; eldonaĵoj, kunmetitaj kaj redatitaj de Kunĉo Valev; tradukoj en Esperanton de Kunĉo Valev; literaturo pri liaj vivo kaj agado; indeksoj (de titoloj de liaj publikaĵoj de personaj nomoj; geografio; listo de konkursoj, en kies ĵurio li partoprenis; listo de reviziitaj fontoj; enhavo). La bibliografia verko enhavas 176 titolojn de publikaĵoj en bulgara lingvo kaj en Esperanto de 1945 Ĝis 1991. Estas ellaborita post la forpaso de Kunĉo Valev. (la verkintino)

Historio de Esperanto-Movado

ANDROVSKA, Raya1991BG - Bulgarujo2011-11-27 07:28:13
134

Efektivigo de morfo-sintaksa analizatoro de Esperanto

Unua parto de efektivigo de informatika programo (logiciel en Turbo Prolog, lingvo de artefarita inteligenteco), celante la prilaboron de Esperanto por ĝia uzado en artefaritaj tradiksistemoj aŭ en interfaco por la kominikado homo/maŝino. Tiu ĉi parto esence traktas la morfologian rekonon. Disertacio de D.E.A. (Diplomo de profundaj studoj), nun preparata, traktas la sintaksan analizon.

Esperantologio

NUTAKOR, Mawust Edwin1991FR - Francujo2011-11-15 09:36:28
135

Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en Sovetunio

Historio de interlingvistiko ĝenerale kaj en Ruslando kaj Sovetunio; la personeco de L.L.Zamenhof kaj ĝenerala karakterizo de la interna situacio en la Cara Imperio en la tempo de la ekesto de Esperanto; Historio de la Esperanto-movado en St.Peterburgo, Moskvo kaj en la ruslanda provinco; Esperanto-gazetaro en Ruslando; Ivan Baudouin de Courtenay kaj Leo Tolstoj pri planlingvoj kaj Esperanto; Rusa, pola kaj ukraina literaturo en Esperanto-tradukoj. Kun ampleksaj bibliografio kaj dokumenta parto. (La aŭtoro)

Interlingvistiko

KÜNZLI, E. Andy1991CH - Svislando2011-09-06 06:50:38
136

Lingvoŝanĝiĝo en planlingvo, per la ekzemplo de Esperanto

La disertacio detale esploras, ĉu aŭ kiaj fenomenoj de lingvo-ŝanĝiĝo aperis ĝis nun en Esperanto. La abundo da rezultoj montras, ke la lingvo evoluis grandparte en la kadro de la origina bazo, sed ke tamen en kelkaj punktoj ankaŭ deviantaj, sistem-ŝanĝantaj evoluoj okazis kaj estis akceptitaj. (la verkinto)

Interlingvistiko

PHILIPPE, Benoît1991DE - Germanujo2011-11-20 07:06:57
137

La sintakso de lingvo sen gramatiko

Priskribo de la sintakso de Esperanto de denaskuloj, lau vidpunkto de la genera gramatiko el la 80-aj jaroj

Esperantologio

VAN OOSTENDORP, Marc1991NL - Nederlando2010-10-12 19:36:42
138

Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj Esperanto

La aŭtoro: "En la disertacio mi studis la morfologian kontraston de la korea kaj Esperanto. Kaj la celo de la studo estas eltrovi bonajn metodojn por la Esperanto-instruo al Koreoj kaj ankaŭ esplori la atentindajn punktojn de la instruo.Mi bazas mian studon sur la korealingva gramatiko de d-ro Ho ung (1983) kaj Esperanta gramatiko de mi mem(1989). Mi kontrastigis morfologian parton el ambaŭ gramatikoj. La kategorioj ĉi tie kontrastigitaj estas jenaj: 1° vortfarado; 2° konjugacio; 3° deklinacio; 4° malsamaj kategorioj: a) tempo-indiko; b) supoza esprimo ; c) demanda esprimo; ĉ) ceteraj postpozicioj de la korea kaj Esperanto

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BAK, Giuan1991KP - Nord-Koreujo2011-07-28 08:34:58
139

Esperanto en la sciencoj

Kvankam la temo-faka aplikado de Esperanto- estas aktuala kaj esplorinda, la verkinto nur citas- ofte laŭvorte, sen fontindiko- la konatajn faktojn (fakajn asociojn, konferencojn, vortarojn). Mankas memstara laboro, komparoj kaj konkludoj.(IPR 4/1990)

Internacia lingvo kaj scienco

KISDERY, Zoltan1990HU - Hungarujo2011-08-28 05:58:33
140

Problemoj de la internacia lingva komunikado tra la jarcentoj

"La diplomitino en la unua parto faras superrigardon pri la solvo de internacia komunikado de la antikva tempo ĝis la 17-a jarcento. Poste ŝi analizas la ideojn de Descartes 'dekart) kaj Leibniz (lajbnic) kaj ties influon al la projektoj pri artefarita lingvo ĝis la 19-a jarcento. Kaj fine Ampova analizas la du realigitajn lingvojn Volapuko kaj Esperanto. Pli detale ŝi priskribas la strukturon de Esperanto kaj argumentas la kaŭzojn, kiuj certigas al ĝi utiligon pli ol jarcenton". (Rumjana Lazarova: recenzo en Bulgara Esperantisto, n° 12/1990)

Alia

AMPOVA, EDZINO VASILEVA, Ivanka1990BG - Bulgarujo2011-07-25 06:46:56
1 ... 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.