Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro ↑ Lando  Lasta redakto 
141

Esperanto en la sciencoj

Kvankam la temo-faka aplikado de Esperanto- estas aktuala kaj esplorinda, la verkinto nur citas- ofte laŭvorte, sen fontindiko- la konatajn faktojn (fakajn asociojn, konferencojn, vortarojn). Mankas memstara laboro, komparoj kaj konkludoj.(IPR 4/1990)

Internacia lingvo kaj scienco

KISDERY, Zoltan1990HU - Hungarujo2011-08-28 05:58:33
142

Kompardo de sintaksaj strukturoj en Esperanto kaj en la itala surbaze de tradukaĵoj de hungaraj beletraj verkoj

La laboraĵo komenciĝas per lingvotipologia aliro, poste de pli grandaj strukturaj unuoj ĝi iras al pli malgrandaj: vortordo, verbaj rekcioj, problemoj de substantiva sintagmo, pronomoj, determinantoj, negado kaj pasiva strukturo. La konstatojn ilustras ekzemploj el la 3 verkoj. Ofte la verkintino kontentiĝas pri la vicigo de lingvaj faktoj kaj ne konkludas. Estus pli feliĉe eliri ne el la itala sed aŭ el la hungara , aŭ el la Esperanta versio. (IPR 4/1990)

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SIMON, Margit1990HU - Hungarujo2011-09-10 05:34:52
143

Apliko de la komunika metodo en la instruado de Esperanto

La laboraĵo estas aktuala, ja dum abundas lernolibroj pri la angla kaj germana laŭ la komunika metodo, mankas tiutipaj por Esperanto. La verkintino unue prezentas la komunikan metodon, ĝiajn ekzercotipojn, la ŝanĝiĝintan rolon de la instruisto, la gruplaboron ne preteratendante la psikologiajn aspektojn surbaze de vasta kono de fakliteraturo kaj de siaj propraj spertoj. Post analizado de la speciala taŭgeco de esperanto por tiu ĉi metodo, ŝi skizas en la ĉefa parto Esperantan lernolibron por progresantoj laŭ la komunika metodo. Ŝi prezentas la temojn (alirante ilin el praktika flanko) kaj la strukturon de la ĉapitroj. Ŝi elleboras unu ĉapitron detale (dum 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo) : de la strukturaj ekzercoj ĝis la komunikaj ludoj. Konsiloj por instruistoj sekvas la lecionon. La laboraĵo estas bonega, ĝi malkaŝas veran pedagogon. Ni deziras, ke ŝi ekhavu la emon kaj la eblecon por ellabori la tutan lernollibron. (IPR 4/1990)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

STRÖBL, Katalin1990HU - Hungarujo2011-09-10 07:20:39
144

La instruado de Esperanto.

Unua parto: Pravigo de Esperanto en la lerneja instruprogramo Diskuto pri la socia kaj eduka avantaĝoj de Esperanto Kial scio de Esperanto verŝajne plibonigas la konon de lernejano en lingvoakiro ĝenerale Dua parto: Mallonga superrigardo de diversaj manieroj instrui fremdajn lingvojn, kun aparta referenco al Esperanto Preparo de instruprogramo (silabuso) Instrumetodoj kaj kelkaj sugestoj por produkti instruhelpilojn

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

IBBOPSON, John1990GB - Britujo2011-12-05 07:13:58
145

Principoj de konstruado kaj funkcia evoluo de internacia planlingvo en la moderna interlingvistiko.

Estis traktitaj postmilitaj teorioj koncerne internacian lingvon: kia ĝi devas esti strukture kaj funkcie kun emfazo je Esperanto (kiuj postuloj de la teoriistoj realiĝis en ĉi-lingvo kaj kion tio sekvigis).

Interlingvistiko

MELNIKOV, Aleksandro S.1990BY - Belorusujo2010-10-11 15:26:21
146

Komputila parolgenero kaj ĝia apliko en la komputila instruado de la hungara lingvo kaj esperanto

Informadiko kaj Esperanto
Instruado/edukado kaj internacia lingvo

KOUTNY, Ilona1990HU - Hungarujo2010-10-21 07:22:03
147

Esploro de la Esperanto leksiko (konsidere de la eŭropaj lingvoj)

"La verkinto deziras pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto per la esploro de leksiko de la gimnaziaj lernolibroj. La tem-elekto estas tre aktuala en la epoko, kiam post la unuaeco de la rusa lingvo en la hungaraj lernejoj Esperanto figuras inter la unue elekteblaj lingvoj. Li skizas la rolon de Esperanto en la fremdlingva instruado en Hungario. La detala komparo de la leksiko de fremdlingvaj lernolibroj kun tiu de Szerdahelyi disponigas utilan materialon por kolegoj, kiuj volas instrui fremdajn lingvojn baziĝante sur Esperanto . Balla pruvas per propraj statistikaj esploroj la fundamentigan rolon de Esperanto ankaŭ por la grek-latin-denena vortprovizo de aliaj studobjektoj. Etimologiaj analizoj kompletigas la komparan liston. La studo estas bone strukturita kaj klara." (Internacia Pedagogia Revuo 4/1990, p.15, Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits)

Esperantologio

BALLA, Karoly1989HU - Hungarujo2011-07-22 06:08:16
148

Rolo de diversaj instruiloj kaj metodoj en la fremdlingvo-instruado(Esperanto) por 4-6 jaraj infanoj

La laboraĵo okupiĝas pri specifaĵoj de evolu-psikologio de 4-6-jaraj infanoj (precipe surbaze de hungara literaturo), ĝi esploras la kvanton kaj kvaliton de instrumaterialo, la aplikeblajn metodojn kaj instruhelpiojn. Ĝi donas horskizojn kaj valoran krestomation. La temo povas elvoki grandan intereson, ĉar pri infanĝardena E- instruado ĝis nin aperis apenaŭ studoj. La verkintino mem estas infanĝardenistino; tial ŝi povis kontroli siajn konstatojn kaj tekstoelekton en sia propra praktiko. La strukturo de la laboraĵo estas kontentiga, la lingvaĵo malpli perfekta. (IPR 4/1990)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SEREGHYNE ZENGO, Eniko1989HU - Hungarujo2011-11-21 06:29:32
149

Kiam Esperanto estas prenata je la vorto. Pri la vorto kaj la sintakso en la planlingvo Esperanto.

La disertacio esploras la rilatojn inter iuj lingvaj universalaĵoj, la interlingvistika ideologio de d-ro Zamenhof kaj la formo donita al Esperanto sur la sintaksa nivelo, priskribante la morfologion kaj la sintakson de la vorto. Morfologia priskribo forma kaj kvanta de la naturaj lingvoj estas komparita al Esperanto. La planlingvaj projektoj Interlingua kaj Novial kaj la "praesperantoj" estas interkomparitaj. La rezultoj priskribas la du funkciojn de la vortklasaj finaĵoj kaj la vorton surbaze de sintakso kaj de semantiko.La teorio pri la ekzisto de semantikaj vortklasoj estas diskutata en tiu kadro. La du funkcioj de la vortklasaj finaĵoj kondukas al reanalizo de la estiĝo kaj de la morfosintakso de la Esperanto-afiksaro. La konkludo estas, ke planlingvo utiligas malsamgrade la gramatikajn nivelojn(morfologio, sintakso, ktp.) troviĝantajn en la naturaj lingvoj. (la verkinto)

Esperantologio

SOSNIECKI, Jan1989DK - Danujo2011-11-21 07:30:54
150

Merkat-esploro kaj konkurene-analizado en la tereno de korespondaj Esperanto-kursoj, kun aparta atento al la agado de Lingvo-Studo

Dum la reĝimŝanĝo oni neniigis la devigan lernadon de la rusa lingvo, kaj en la socio estis vasta deziro studi fremdajn lingvojn. Pri koresponda E-instruado okupiĝis pluraj instancoj en la orient-eŭropaj landoj, ekz. en Hungario specialiĝis je tio 3 firmaoj. La verko priskribas la diversajn kursojn, analizas la agadon de enlandaj konkurencaj instancoj laŭ reklamiloj, celgrupojn instrumetodoj, servoj kaj prezoj, ktp. Estas kompilita marko-mapo kaj estas faritaj konkludoj pri la necesa estonta strategio, agaddirekto kaj aplikendaj reklammanieroj. La studo multe kontribuis al tio, ke la korespondaj E-kursoj ĉe Lingvo-Studio povis vivteni 2 homojn dum 2-3 jaroj..... (la verkinto)

Internacia lingvo kaj ekonomio

SZILVASI, Laszlo1989HU - Hungarujo2011-11-26 07:41:11
1 ... 11 12 13 14 15 16 17 18 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.