Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro ↑ Lando  Lasta redakto 
151

La nacia kaj esperantlingva dentista termonologioj

Elformiĝo de hungara terminologio, elforiĝo de esperanta terminologio. Analizo fe hungaraj medicinaj vortaroj, laŭ dentista vidpunkto, analizo de esperantaj medicinaj vortaroj, laŭ dentista vidpunkto.

Internacia lingvo kaj medicino

SZEMÖK, Balázs1989HU - Hungarujo2010-10-21 07:20:31
152

Fragmentoj el la diakrona esploro de la Hungara kaj Esperanta faklingvaĵoj

La verkinto kiel kemiisto jam delonge okupiĝas pri la kemia faklingvaĵo; ĉi tie li paraleligas la terminojn de la 105 kemiaj elementoj en la hungara kaj Esperanto kaj esploras ilian etimologion. Li montras la diversajn kaj la malsamajn trajtojn kaj traktas ankaŭ la ŝanĝojn de la nomenklaturo. Temas pri laboraĵo de kompetenta fakulo. (IPR 4/1990)

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MÁTHÉ, Árpád1989HU - Hungarujo2011-09-08 11:39:48
153

Problemoj de internacia lingva komunikado kaj planlingvoj, precipe Esperanto.

La disertacio enhavas krom enkonduko kaj konkludo tri ĉapitrojn. En la unua ĉapitro oni priskribas la nunan staton de la lingva praktiko de internaciaj organizaĵoj kun unuopaj aspektoj (lingva , teknika, ekonomia, psikologia k.a.) En la dua ĉapitro oni solvas la rilaton inter spontaneco kaj konscienco en la lingva evoluo kaj klasifikas la planlingvojn. La tria ĉapitro estas dediĉita al Esperanto, ĝia komunika komunumo, ĝenerala karakterizo de unuopaj lingvaj ebenoj kaj al kelkaj partecaj priskriboj de lingvaj fenomenoj en Esperanto (morfema strukturo, asimetria dualismo, lingvaj universalaĵoj, malregulaĵoj, k.a.) (la aŭtoro)

Alia

KOSECKY, Stanislav1989SK - Slovakujo2011-09-06 06:18:12
154

Rolo de diversaj instruiloj kaj metodoj en la fremdlingvo-instruado(Esperanto) por 4-6 jaraj infanoj

La laboraĵo okupiĝas pri specifaĵoj de evolu-psikologio de 4-6-jaraj infanoj (precipe surbaze de hungara literaturo), ĝi esploras la kvanton kaj kvaliton de instrumaterialo, la aplikeblajn metodojn kaj instruhelpiojn. Ĝi donas horskizojn kaj valoran krestomation. La temo povas elvoki grandan intereson, ĉar pri infanĝardena E- instruado ĝis nin aperis apenaŭ studoj. La verkintino mem estas infanĝardenistino; tial ŝi povis kontroli siajn konstatojn kaj tekstoelekton en sia propra praktiko. La strukturo de la laboraĵo estas kontentiga, la lingvaĵo malpli perfekta. (IPR 4/1990)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SEREGHYNE ZENGO, Eniko1989HU - Hungarujo2011-11-21 06:29:32
155

Kiam Esperanto estas prenata je la vorto. Pri la vorto kaj la sintakso en la planlingvo Esperanto.

La disertacio esploras la rilatojn inter iuj lingvaj universalaĵoj, la interlingvistika ideologio de d-ro Zamenhof kaj la formo donita al Esperanto sur la sintaksa nivelo, priskribante la morfologion kaj la sintakson de la vorto. Morfologia priskribo forma kaj kvanta de la naturaj lingvoj estas komparita al Esperanto. La planlingvaj projektoj Interlingua kaj Novial kaj la "praesperantoj" estas interkomparitaj. La rezultoj priskribas la du funkciojn de la vortklasaj finaĵoj kaj la vorton surbaze de sintakso kaj de semantiko.La teorio pri la ekzisto de semantikaj vortklasoj estas diskutata en tiu kadro. La du funkcioj de la vortklasaj finaĵoj kondukas al reanalizo de la estiĝo kaj de la morfosintakso de la Esperanto-afiksaro. La konkludo estas, ke planlingvo utiligas malsamgrade la gramatikajn nivelojn(morfologio, sintakso, ktp.) troviĝantajn en la naturaj lingvoj. (la verkinto)

Esperantologio

SOSNIECKI, Jan1989DK - Danujo2011-11-21 07:30:54
156

Esploro de la Esperanto leksiko (konsidere de la eŭropaj lingvoj)

"La verkinto deziras pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto per la esploro de leksiko de la gimnaziaj lernolibroj. La tem-elekto estas tre aktuala en la epoko, kiam post la unuaeco de la rusa lingvo en la hungaraj lernejoj Esperanto figuras inter la unue elekteblaj lingvoj. Li skizas la rolon de Esperanto en la fremdlingva instruado en Hungario. La detala komparo de la leksiko de fremdlingvaj lernolibroj kun tiu de Szerdahelyi disponigas utilan materialon por kolegoj, kiuj volas instrui fremdajn lingvojn baziĝante sur Esperanto . Balla pruvas per propraj statistikaj esploroj la fundamentigan rolon de Esperanto ankaŭ por la grek-latin-denena vortprovizo de aliaj studobjektoj. Etimologiaj analizoj kompletigas la komparan liston. La studo estas bone strukturita kaj klara." (Internacia Pedagogia Revuo 4/1990, p.15, Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits)

Esperantologio

BALLA, Karoly1989HU - Hungarujo2011-07-22 06:08:16
157

Merkat-esploro kaj konkurene-analizado en la tereno de korespondaj Esperanto-kursoj, kun aparta atento al la agado de Lingvo-Studo

Dum la reĝimŝanĝo oni neniigis la devigan lernadon de la rusa lingvo, kaj en la socio estis vasta deziro studi fremdajn lingvojn. Pri koresponda E-instruado okupiĝis pluraj instancoj en la orient-eŭropaj landoj, ekz. en Hungario specialiĝis je tio 3 firmaoj. La verko priskribas la diversajn kursojn, analizas la agadon de enlandaj konkurencaj instancoj laŭ reklamiloj, celgrupojn instrumetodoj, servoj kaj prezoj, ktp. Estas kompilita marko-mapo kaj estas faritaj konkludoj pri la necesa estonta strategio, agaddirekto kaj aplikendaj reklammanieroj. La studo multe kontribuis al tio, ke la korespondaj E-kursoj ĉe Lingvo-Studio povis vivteni 2 homojn dum 2-3 jaroj..... (la verkinto)

Internacia lingvo kaj ekonomio

SZILVASI, Laszlo1989HU - Hungarujo2011-11-26 07:41:11
158

Giesswein Sandor, teologo, lingvisto, apostolo de la paco.

Temas pri elstara studaĵo kaj enhave kaj forme. Ellaborinte la tre malmultajn disponeblajn fontojn, ĝi donas fidelan bildon pri la vivo kaj agado de Giesswien, eminenta, multflanka personeco de la pioniraj tempoj de E-movado. La verkinto prezentas plurajn valorajn dokumentojn pri li. (IPR 4/1990)

Internacia lingvo kaj religio

GAJDOS, Pál1989HU - Hungarujo2011-08-15 10:38:39
159

Signifo de la planlingvo Esperanto kiel internacia komunikilo

A. pritrakto de propraj tezoj: 1. Esperanto helpas al la popolinterkomprenado kaj estas la kontraŭo de la amatorisma senvorteco. 2. La kreskanta interdependeco de la popoloj sur la monda merkato postulas globan komunikilon kiel Esperanto. B. Ĝeneralaj streboj de la interlingvistiko speciale rilate al Esperanto: 1. Ekspliko de la lingvoproblemo 2. La Esperanto de Zamenhof kaj ĝia historia evoluo 3. Esperanto nuntempe 4. Pri la gramatiko de Esperanto C. Bibliografio (la verkinto)

Internacia lingvo kaj gazetaro

HALTNER, Thomas1989DE - Germanujo2011-12-04 07:43:27
160

Lingvistikaj skoloj kaj la artefaritaj lingvoj

La laboraĵo trarigardas la rilatojn, kontaktojn inter la plej gravaj lingvistikaj skoloj- historia lingvistiko, novgramatikistoj, strukturismo kaj genera lingvistiko- kaj la artefaritaj lingvoj. La verkintino atingis sian celon, ĉar ŝi sukcesis prezenti, eĉ pruvi, kial la reprezentantoj de la unuopaj lingvistikaj skoloj interesiĝis aŭ ne pri la artefaritaj lingvoj. La argumentado estas logika, scienca; la studaĵo mem havas pioniran rolon. (IPR 4/1990)

Interlingvistiko

CSISZAR, Zsuzsanna1989HU - Hungarujo2011-08-09 06:10:28
1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.