Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro ↑ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
181 | Volapük, Esperanto, Ido, Interlingue/Occidental, Interlingua - kvin planlingvojLa verko konsistas el enkonduko, 12 ĉapitroj kaj aneksaĵoj. En apartaj ĉapitroj, mi skizas pri la historio de la planlingvoj, pri diversaj opinioj de lingvistoj rilate al la planlingvo kaj pri la uzataj de mi terminoj. Poste sekvas apartaj ĉapitroj dediĉitaj al la kvin planlingvoj, kiujn mi priskribas.Tiu ĉapitro konsistas el mallonga informo pri la aŭtoro(j), historio de la lingvo kaj movado, sciigoj pri ĝia apliko.Sekvas pli-malpli detala priskribo de la lingvo mem (fonetiko, ortografio, morfologio, sintakso). En la fino troviĝas konkluda ĉapitro. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BÂCEVA, Kremona | 1986 | BG - Bulgarujo | 2010-10-11 20:40:03 |
182 | EsperantoSimpla , elementa laboraĵo, sen scienca pretendo; ĝi havas nur informan valoron pri Esperanto en la lernejo mem kaj eventuala plia interesiĝo flanke de la verkinto pri Esperanto. Alia | VAN GELDER, Fabienne | 1986 | BE - Belgujo | 2010-10-29 08:55:56 |
183 | "Nomina agentis" en Esperanto kompare kun la angla, araba, rusa, serbokroata kaj turka lingvojVerŝajne neniam ĝis nun oni faris tiel vasta-skalan komparon de iu lingva fenomeno (la nomo de agentoj) en Esperanto kun aliaj lingvoj. En ĉi tiu kazo gravas ne tiom la nombro de la lingvoj, kiom la diverseco de la komparataj lingvoj. La laboraĵo estas vere unika en sia speco. Esperantologio | ĜORĜEVIC, Slobodanka | 1986 | YU - Jugoslavio | 2010-10-30 19:55:10 |
184 | Pridiskuto de la polemiko pri la pasivaj participoj de Esperanto.La verkinto historias la polemikon pri la participoj, kritikas ĉiun el tiuj vidpunktoj, kaj proponas specifan analizon por la Esperanta verbo, en kiu la participoj kondutas absolute egale al la finitivaj verboformoj. Por tion sukcesi, li ŝanĝas la orientiĝon de la verbotempo: ne la momento de la dialogo fiksas la momenton de la okazaĵo (kaj sekve la tempon de la verbo) , sed la momento de la okazaĵo,(sekve la tempo de la verbo), fiksas la momenton de la dialogo. La rezulto estas ekstrema: malaperas la neceso distingi absolutajn kaj relativajn verboformojn, finitivajn kaj infinitivajn verboformojn, kaj ĉiu verboformo obeas al la samaj reguloj. Esperantologio | MATTOS, Geraldo | 1986 | BR - Brazilo | 2010-12-02 09:33:15 |
185 | La idea evoluo de la Esperanta junularo en la lastaj jardekojHistorio de Esperanto-Movado | LENDVAY, Csaba | 1986 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 17:18:29 |
186 | La esperantlingva terminologio de programita instruadoInstruado/edukado kaj internacia lingvo | BALOGH, Judit | 1986 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 17:17:40 |
187 | La dialektiko de la lingvaj movoformoj. Traduko de la I-a ĉapitroEsperantologio | CSERNE, Tibor | 1986 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 14:06:52 |
188 | Elformiĝo kaj evoluigo de esperanta oratora stiloEsperantologio | BARABÁS INGUSZ, Rita | 1986 | HU - Hungarujo | 2011-02-13 08:21:03 |
189 | La antonimoj en logiko kaj EsperantoLa kandidato unue klarigas la diferencon inter neado kaj kontraŭo en logiko; poste komparas tion kun la lingvaj rimedoj, kiuj esprimas la neadon kaj kontraŭon. Sekvas detala difino kaj klasifiko de antonimoj, poste la antonomio en Esperanto kun aparta konsidero al la prefikso mal-kaj aliaj rimedoj. Esperantologio | PAP, Zsuzsanna | 1986 | HU - Hungarujo | 2011-04-02 21:25:25 |
190 | Esperanto: priskribo kaj mezurado de internacia lingvoLa aŭtoro prezentas Esperanton kiel eblan solvon por la problemo de la monda komunikado traktante jenajn temojn: analizo de la problemo de internacia komunikado tra la tempoj ĉe diversaj sektoroj de la homa aktiveco kaj ĝia akriĝo pro la teknologia kaj scienca progresado en la mondo; studo pri naturaj lingvoj plenumantaj pasintece aŭ aktuale rolon de interlingvoj,iliaj amplekso kaj limigoj en tradukado; sintezo de la proponoj fare de internaciaj artefaritaj lingvoj,kiuj plej disvastiĝis ekde la pasinta jarcento ĝis nun; priskribo de Esperanto kaj taksado de ĝia propono kiel internacia lingvo pritraktante ĝiajn karakterizaĵojn kiel konstruita lingvo kaj tial regula, ŝparema, neŭtrala, kompare kun naturaj lingvoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | PASSINI, José | 1986 | BR - Brazilo | 2011-06-05 15:43:24 |