Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro ↑ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
201 | Kreollingvo kaj planlingvo. Konfronta prezento de komunaj trajtoj inter la francaj kreollingvoj kaj EsperantoKomparado de Esperanto kun francdevenaj kreollingvoj en la kampo de fonetiko kaj fonologio, leksiko, morfologio kaj sintakso, cele al reliefigo de komunaj aŭ paralelaj trajtoj inter ambaŭ lingvosistemoj. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | PHILIPPE, Benoît | 1985 | DE - Germanujo | 2011-06-05 15:39:50 |
202 | La laborista Esperanto-movado en Mecklenburg dum la tempo de la Respubliko de WeimarRolo de Esperanto kiel rimedo por internaciaj rilatoj de laboristoj. Laborista Esperanto-movado en Germanio, aparte en ties norda regiono Meckelenburg. Nelegala batalo kontraŭ faŝisma de meklenburgaj laboristoj. Memoroj de la laborista esperantisto Ernst Diedrich el Warin. Historio de Esperanto-Movado | SCHWINGEL, Katrin | 1985 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2011-06-11 20:58:54 |
203 | Bazaj problemoj de la evoluo de planlingvoj - kun aparta konsidero al EsperantoLa habilitacia disertacio, la siatempe unua entute pri la temo, prezentas la siatempe plej lastdatan trakton kaj lingvistikan diskuton de la planlingvo-fenomeno (kun sisteme ordigita pli ol 2000-titola bibliografio). Ĝi traktas i.a. la rilatojn inter lingvo-planado kaj planlingvo, la lingvistikajn diskutojn pri dezirindaj ecoj de "artefarita" lingvo, klasifikas kaj karakterizas la ĉefajn tipojn de pazigrafioj kaj universalaj lingvoj kaj aparte analizas Esperanton (strukturo, evoluo kaj apliko kiel komunikilo). Interlingvistiko | BLANKE, Detlev | 1985 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2014-05-23 14:40:25 |
204 |
| KOLKER, Boris G. | 1985 | RU - Rusujo | 2017-01-07 18:44:20 |
205 | La nomigo de la familianoj kaj parencoj en Esperanto (kompletigo de ĉi tiuj nomoj)La aŭtoro proponas esprimi la pli malproksimajn parencajn rilatojn uzante la afiksojn bo-bobo, pra-prapra akj ceteraj. li prezentis ĝis nun ne uzatajn formojn (prakuzo, praonklino, kunbopatro (patro de bofilo)). Li tute ne uzas neologismojn. "Mi deziras pruvi, ke la Esperanta lingvo povas esprimi ĉiun gradon de la parencaj rilatoj. Oni trovas ĝis nun en la vortaroj kaj lernolibroj nomojn de familianoj kaj proksimaj parencoj. Antaŭe mi skribis, ke mi kredas, ke la loĝejcirkonstancoj ebligos, ke denove kunloĝos tri-kvar generacioj, do la gefiloj renkontiĝos kun siaj malproksimaj, sambranĉaj parencoj, do ili devas koni la parencan gradon kaj alparolon. Por enkonduki ĉi tiujn novajn konceptojn ni devas krei novajn vortojn. Mia laboraĵo enhavas ununuran neologismon(ŝtifo), kiu troviĝas ankaŭ en PIV. Mi ne proponas ĝian uzadon. Dank' al la klara kaj logika afiksa sistemo de Esperanto, perhelpe de ĉi tiuj sufiksoj kaj prefiksoj, ni kontentige povas esprimi la gradojn de la parenceco. Tiujn ĉi vortojn konas ĉiu esperantisto post iom de pensado sen klarigoj / praonklo, prapraonklo, boonklino, praboonklino, baptofrato...; ilin mi prezentis sur tabeloj/. La proksiman boparencecon la vortaroj signas ne-precize. Ekzemple, laŭ PIV, la edzo de mia onklino estas onklo, kvankam tute estas klara, ke li estas boparenco, do lia nomigo estas boonklo. Tiujn ĉi diferencojn la naciaj lingvoj severe diferencigas. Do ni nepre devas enkonduki en la vortarojn la nomigojn de la parejcoj, almenaŭ ĝis la tria grado kaj pliklarigi la boparencecon. Miaj nomigoj ne estas perfektaj, eble ili estas hungarismoj. Ni devas serĉi kaj trovi la plej bonajn solvojn. Mi ankaŭ analizas la neparencajn apudulojn /amiko, najbaro.../" Esperantologio | SZEMÖK, Balázs | 1984 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:19:37 |
206 | Kaŭzativo kaj faktitivo en la Hindo-Europaj lingvojTemas pri la dufunkcia aplikado de la verba sufikso -ig(i). Ekzemple la hungara frazo "Disznót hízlaltattam anyámmal." ('Mi grasigigis/dikigigis porkon fare de mia patrino.' = Mi igis patrinon grasigi/dikigi porkon.) apenaŭ estas klare tradukebla en la plimulton de la Hindo-Europaj lingvoj. Ankaŭ en Esperanto kelkfoje kaŭzas problemon, ke kaj kaŭzativo kaj faktitivo estas esprimitaj per la sama sufikso. Faktitivo estas kaptebla per PIV ("Vocho prezentanta la agon, kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ĝin pro ties efiko."), sed la difino de kaŭzativo komplete mankas. Tio suspektigas jam, ke ne estas aranĝitaj la du signifoj. Tio kaŭzas cetere problemojn kaj en la esprimo kaj en la kompreno. La diplomlaboraĵo prezentas plurcent aplikaĵojn de la sufikso, kaj ĝi montras, kiel ŝanĝiĝas la semantika kampo depende de la transitiveco aŭ de la netransitiveco de la verboj. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SZABÓ, Imre | 1984 | HU - Hungarujo | 2010-10-17 19:14:56 |
207 | La itala kontribuo al la originala literaturo en EsperantoLa aŭtoro ekzamenas detale la rolon de la esperantlingva minoritato ene de la itala literaturo, kun atento pri la originalaj verkoj. La disertacio estas samtempe krestomatio pri la italaj Esperanto-verkistoj; ĝi estas la unua tiu-speca rimedo je dispono de literaturistoj kaj esploristoj en Italio. Esperanta literaturo | ARI, Valerio | 1984 | IT - Italujo | 2010-10-19 10:49:06 |
208 | Esperanto-parolo: vigliganta aktiveco en la elementa lernejo.La verko celas, pere de Esperanto, vigligi la aktivecojn en la elementa lernejo. La aŭtoro realigis por tio konceptojn, gravuraĵojn, komunikilojn, kiuj povas interesi la instruistojn, infanojn kaj gepatrojn. Li proponis sep afiŝojn por instruistoj kaj infanoj, subskribon favore al Esperanto por la gepatroj, kaj video-filmon. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | DELAUNOY, Xavier | 1984 | FR - Francujo | 2010-10-21 22:15:32 |
209 | La Esperanto-movado en Ĉinio kaj la diskuto pri mondlingvoj en la gazeto "Nova Junularo" 1916-1919La verko donas mallongan informon pri la historio de la ĉina Esperanto-movado surbaze de teksto el ĉinlingva informilo, kiu aperis en 1982. La ĉefa parto traktas la tempon de la komenco de tiu ĉi jarcento ĝis la jaro 1919. Dum tiu tempo ĉinaj intelektuloj tre interesiĝis pri Esperanto. La fontoj, el kiuj la tekstoj estas ĉerpitaj, estas tri malnovaj ĉinaj Esperanto-gazetoj: "La Tempoj Novaj" eldonita de ĉinaj anarkiistoj en Paris 1907-1910, "Ĥina-Esperanta scienca-literatura Revueto" eldonita de ĉinaj studentoj en Paris 1909-1910 kaj "NovaJunularo", eldonita el la jaroj 1916-1919. La amarkiistoj opiniis, ke Esperanto estas multe pli komforta ol ĉina lingvo kaj eĉ proponis anstataŭigi la ĉinan per Esperanto. La eldonistoj de la "Ĥina -Esperanto Scienca-Literatura Revueto" opiniis, ke Esperanto estas utila por la studo de okcidenta scienco kaj necesa por la progreso de Ĉino. Dum la diskuto en la gazeto "Nova Junularo"unuj pensis, ke pere de Esperanto oni povas pli facile lerni eŭropajn lingvojn kaj ke Esperanto povas esti uzata kiel mondlingvo aŭ helplingvo. Aliaj asertis, ke Esperanto pro sia artefariteco ne taŭgas kiel mondlingvo. Historio de Esperanto-Movado | GÄRTNER, Slava | 1984 | DE - Germanujo | 2010-10-28 21:46:04 |
210 | Derivaĵoj kun -ej- en Esperanto fone de polaj loknomojLa analizo de la -ej- derivaĵoj troviĝantaj en "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" kondukas al konkludoj pri: a) la defino de la semantika malreguleco de la Esperantaj ej-derivaĵoj kompare al la loko-nomoj en la pola; b) la problemo de amplekseco kaj specialiĝo de iliaj signifoj. Esperantologio | GROMEK, Elzbieta | 1984 | PL - Pollando | 2010-10-30 19:08:05 |