Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro ↑ Lando  Lasta redakto 
221

Sistemo de la germanaj verboj en la elektronika datenprilabora sfero kiel bazo por la lingvistika datenprilaborado kaj komparo kun anglaj kaj Esperantaj verboj.

El la datenprilabora literaturo mi kolektis pli ol 1000 diferencaj verboj . Mi kolektis preskaŭ ĉiujn verbojn, ĉar ili signifas specialajn fenomenojn kaj agojn aŭ agarojn en rilato kun la datenprilaborado. El tiu materialo mi konstruis kampojn konsistantaj el verboj, kiuj reprezentas sferojn de speciala proceso. Al la speciala proceso apartenas dialogo, alia estas diagnozo. Ĉiu sfero havas centron, kiu estas reprezentita per verboj, kiuj karakterizas "kernproceson" kvazaŭ la esencon de la tuta procesa sfero.Tio estas tri fundamentaj verboj, kiuj ripetiĝas pli malpli en ĉiuj verboj de la kampo. La kernproceso por la sfero de la dialogo konsistas el legi-sendi-skribi. Tiuj tri verboj ankaŭ enhavas (ĉiu verbo sole kaj ĉiuj kune) tempajn kaj lokajn informojn, ĉar ili ĉiuj: "legi", "sendi" kaj "skribi" komencas, daŭras kaj finiĝas kaj procesas en difineblaj lokoj . La kampo de la verboj por la diagnozo enhavas la kernan proceson: kaŝi -serĉi-trovi. Se la dialogo estas parto de la diagnozo, la procesoj de la diagnozo povas enhavi: legi-sendi- skribi. Tia-maniere oni povas konstrui ( kaj ankaŭ ili ja ekzistas) tre kompleksajn verbojn, kvazaŭ unu vorto por longa programo, ekz.: testi, komputi,ktp. La verboj ekzistas en du aroj. La unua aro nomas la procesojn mem, la dua nomas la rilatojn inter ili; ili ankaŭ reprezentas procesojn. Rilatoj inter la procesoj estas ekz.:kaŭzi-procesi-elvoki, aŭ intenci- plenumi- atingi. Finfine, mi konstruis matricon el tiuj lingvistikaj datenoj por la komputilo. Esperantaj verboj kelkfoje enhavas pli da informoj ol la germanaj kaj anglaj (ekz. germane: löschen, angle: clear, Esperante: sendatenigi) En Esperanto oni povas fari kaj ankaŭ pritraktas konstruon de novaj verboj por novaj fenomenoj laŭ la vortfarado sistemo. Pro tio kaj diversaj aliaj kaŭzoj, Esperantaj vortoj taŭgas pli bone ol angla kaj germanaj por konstrui matricon.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SÖRGEL, Hartmut1984DE - Germanujo2011-06-18 16:03:30
222

Esperanto-bibliotekoj en la mondo

La aŭtoro priskribas elektitajn Esperantajn bibliotekojn (ŝtatajn, asociajn kaj privatajn) en la mondo kaj sur tiu ĉi fono ŝi klopodas montri la staton de polaj bibliotekoj enhavantaj Esperanatajn eldonaĵojn. En la studo estas prezentitaj la plej gravaj kaj grandaj Esperantaj bibliotekoj, ilia historio kaj aktuala stato kaj ankaŭ laboroj sur la propaganda-informa kampo. Por la Esperanto-libraro estas grave, ĉu ĝin prizorgas profesia bibliotekisto, ĉu ĝi posedas katalogon, ĉu eblas pruntepreni librojn, ktp. La analizo koncernas precipe eŭropajn librarojn, ĉar la aŭtoron ne atingis informoj pri ekstereŭropaj bibliotekoj. La entreprenita analizo baziĝas ĉefe sur fontoj ricevintaj de diversaj lokoj (korespondado, statutoj, enketoj, opinioj de bibliotekestraroj).

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

WORSZTYNOWICZ, Eleonora1984PL - Pollando2013-06-27 20:39:04
223

Pri sudmaraj lingvoj

Ne temas pri verko rilate al Esperanto, sed pri ĝenerala lingvistika verko skribata en Esperanto.

Interlingvistiko

ASAI, Erin1984JP - Japanujo2011-07-16 20:43:48
224

El la lingvistika terminologio de la 20-a jarcento

La verko prezentas , kun esperantlingvaj difinoj, la plej gravajn lingvistikajn terminojn de la lingvistiko de la 20-a jarcento, surbaze de prilaboro de la Hungara lingvistika terminaro de Peter Siptar. La terminoj aperas en la lingvoj angla, rusa, hungara kaj en Esperanto. Oni trovas en la laboro la karakterizajn terminojn de la franca kaj usona strukturismoj, de la Praga skolo, k.s. Atendita kaj bone utiligebla laboro.(Wacha Balazs)

Interlingvistiko

CSER, Roxane1984HU - Hungarujo2011-08-09 05:46:35
225

Esperanto

Elementa priskribo de Esperanto: strukturo, historio, uzo, pedagogia valoro, ktp

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

VAN CAMPENHOUT, Erik1983BE - Belgujo2010-10-19 21:37:34
226

Projekto de latva eldono de la Esperanto-revuo "Paco"

Pri la revuo "Paco" ĝenerale kiel organo de MEM. Diferencoj enter la revuoj "Paco" en socialismaj kaj kapitalismaj landoj. Kia devas aspekti la Esperanto -revuo "Paco" eldonata en Latvio. Akcenti: a) la sovetan vivmanieron kaj iniciaton en batalo por la paco; b) respeguli la sukcesojn de kulturo kaj ekonomio.

Internacia lingvo kaj gazetaro

DAINE, Yvete1983LV - Latvujo2010-10-20 14:45:15
227

Rusaj influoj en Esperanto ĉe ruslingvaj esperantistoj en la sfero de verba morfologio

Tiu magistriga diplomlaboro (mémoire de maîtrise) ĝenerale celas starigi fundamenton por dialektologia aliro al la studado de Esperanto. La premiso estas, ke Esperanto, male al la "malnovaj" etnaj lingvoj, ne havas plene memstaran funkciadon: ne ĉiuj eroj de la lingvo estas normigitaj, kaj la eksternormaj eroj funkcias laŭ imito de la gepatra lingvo de ĉiu unuopa esperantisto. La gepatra- lingvajn influojn oni ne devas kondamni kiel forĵetendajn "erarojn", sed oni devas konsideri ilin kiel integran parton de la Esperanta lingvo-sistemo. La studo analizas la respektivajn gravecojn de normo-obeado kaj la gepatra-lingva influo en la rusa "dialekto" de Esperanto, pli specife en la sfero de verba morfologio kaj en elektitaj kvin verkoj aŭ originale verkitaj aŭ elrusigitaj de ruslingvanoj. La ĉefaj konstatoj pritraktas la verban "aspekton". Post ĝenerala diskuto, ĉu Esperanto havas "aspektojn"(al kio la aŭtoro respondas ne, kritikante la asertojn de PAG) estas prezentataj kelkaj teoriaj tekstoj verkitaj de slavoj, en kiuj la aŭtoroj tamen trovas en Esperanto semantikajn kaj morfologiajn ekvivalentojn de la slava "aspekto". Detala analizo de la kvin traktitaj verkoj efektive montras, ke la rusaj aŭtoroj emas enkonduki rimedojn efektive ekzistantajn en la lingvo (prefikso -ad-,kompleksaj tempoj). Statistika analizo tamen montras, ke tiu lingvouzado ne tro endanĝerigas interkompreniĝon: tiuj aspektaj procedoj tuŝas nur proksimime 30% el ĉiuj verboformoj.

Interlingvistiko

DAWSON, Alain1983FR - Francujo2010-10-21 22:18:07
228

La latinida elemento en Esperanto

Enhavo: 1. La planlingvo Esperanto; 1.1. Mallonga superrigardo pri la origino kaj evoluo de la planlingvoj. 1.2. La plej gravaj projektoj de planlingvoj. 1.3. Esperanto. 1.3.1. Historia aspekto.1.3.2. Lingvistika aspekto. 1.3.3.Sociologia aspekto. 2. La lingvo Esperanto. 2.1. Fonetiko. 2.1.1.Alfabeto kaj prononcado. 2.1.2. Akcento. 2.2. Morfologio kaj sintakso. 2.2.1. La dekses bazaj reguloj. 2.2.2. La vortfarado. 2.2.2.1. La prefiksoj. 2.2.2.2. La sufiksoj. 2.2.2.3.La prepozicioj. 2.2.3. La frazo. 2.3. Leksikono. 3. La "latinida" lingvo Esperanto. 3.1. Tekstekzemplo kaj traduko.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

KRAVINKLER, Susanne Hedwig1983DE - Germanujo2010-11-10 20:24:53
229

Lingvistika analizo de la esprimrimedoj de poezia parolo (surbaze de la materialo de Esperanto kaj franca lingvo)

Titoloj de la ĉapitroj: a) Enkonduko; b) Teoriaj aspektoj de la apero, funkciado kaj literaturaj specifaĵoj de la internacia, helpa planlingvo Esperanto; c) La poeziaj tradukoj en Esperanto en komparo kun alilingvoj tradukoj; d) Originala Esperanto-poezio; e) Konkludoj

Esperanta literaturo

LUKJANEC, Dina Grigorjevna1983RU - Rusujo2010-11-29 22:35:49
230

La lingvistika strukturo kaj sociologiaj fondoj de kelkaj plej gravaj helplingvoj

La unuaj dudek paĝoj klasifikas la helplingvojn en : a/ naturajn; b/ apriore artefaritajn; c/ aposteriore artefaritajn; d/ duone artefaritajn. Ilin sekvas 34 paĝoj pri la historio de 115 movadoj pri internaciaj lingvoj. Ok de tiuj estas pli profunde ekzamenitaj en la tria ĉapitro. La honoron dividas kun Esperanto la jenaj: Ido, Volapük, Frato, Latino sine fleksione, Novial, Interlingua kaj Occidental samspace.Sur la sekvaj 34 paĝoj estas pritraktitaj lingvistikaj komunaĵoj inter tiuj lingvoj. La posta ĉapitro estas dediĉita al la angla kiel monda helplingvo. La lasta ĉapitro kun 38 paĝoj traktas pri sociologiaj aspektoj, kaj Esperanto ricevas elstaran gravecon, eĉ favoran pritrakton, malgraŭ tio, ke en la komenco fraŭlino Parkin promesas al si favori neniun projekton. /el "Bona Espero" revuo de Sudafrika Esperanto-Asocio, / 1983, n-ro 3

Interlingvistiko

PARKIN, Gaile1983ZA - Sud-Afriko2011-04-26 21:37:46
1 ... 19 20 21 22 23 24 25 26 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.