Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro ↑ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
241 | Modeligo de la lingva materialo en la fremdlingva instruado kaj en interlingvistikoAntaŭ ol oni volas komenci instrui iun ajn fremdan lingvon, oni devas unue elekti kaj segmenti la lingvan materialon (antaŭ ĉio la gramatikon kaj leksikon). La esenco de tiu fazo konsistas en la decido, kiugrade limigi materialon de la instruata lingvo, kaj kia estu la sinsekvo de la aperantaj en ĝi malfacilaĵoj. Problemo de la elekto de la instrumaterialo koncernas en lingvodidaktiko eblecon de evito de tiaj eroj el la sfero de gramatiko kaj leksiko, kiujn oni povas preterlasi por akiri deziratan kompetencnivelon. Lingvoprojektoj kiel Basic English, Français Fundamental aŭ Wede liveras al ni utilajn indikojn por segmenti instrumaterialon en la fremdlingva instruado. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | SAKAGUCHI, Alicja | 1981 | HU - Hungarujo | 2010-11-15 13:05:23 |
242 | Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de EsperantoTemas pri prezentado de Esperanto, viva lingvo, parolata de komunumo, kiu starigas al si mem multajn demandojn rilate al ĝia evoluo: ĉu konstruita lingvo kiel Esperanto povas libere evolui, ĉu la regulo difinas la uzon aŭ ĉu la uzo kreas la regulon, ĉu evoluo estas aŭtomata kaj nekontrolebla fenomeno? Tiu ĉi tezo starigas plli da demandoj ol ĝi solvas. Kvankam ĝi konklude proponas precizan programon por antaŭvidi kaj helpi la evoluon de Esperanto. Fakte ĝi ne konstituas finon de esplorlaboro, sed pli ĝuste deirpnkton por larĝa dialogo al kiu ĉiuj legantoj estas invitataj. Esperantologio | LO JACOMO, François | 1981 | FR - Francujo | 2010-12-01 20:35:45 |
243 | Terminologio geometria de Cyrillo VÖRÖSInternacia lingvo kaj scienco | CSISZÁR, Gyula | 1981 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 13:42:42 |
244 | Nederlanda literaturo tradukita en la japana. Bibliografio kaj priskribo de 4 verkoj.Tiu ĉi verko ne pritraktas esperantologian temon, sed aludas plurfoje al Esperanto. Alia | DE SMEDT, Petro | 1981 | BE - Belgujo | 2011-07-14 07:06:26 |
245 | Mondvasta komunumo per la lingvoprojekto EsperantoInternacia lingvo kaj socipolitiko | TRIMBORN, Karl | 1981 | DE - Germanujo | 2011-11-23 07:08:55 |
246 | Esperantisma pontoreligio. Studo pri religiaj trajtoj en la frua epoko.Historia-hermeneutika esploro pri la fontoj de la interna ideo kaj ĝia evoluo, pri la religiaj ideoj de Zamenhof kaj iliaj diversaj formuloj kaj pri cetera religia influo al la frua esperantismo. Konkludo: Esperanta Hilelismo estas la plej taŭga nomo por la religiaj ideoj de Zamenhoj kaj uni el la fundamentaj ŝtonoj de la esperantismo. Internacia lingvo kaj religio | HENRIKSON, Hans | 1980 | SE - Svedujo | 2011-02-06 21:06:28 |
247 | Vivo kaj verkoj de Istvan Gati (1749-1843)Temas pri la pazigrafio de Stefano Gati Internacia lingvo kaj bibliotekoj | MOLNAR, Agnés | 1980 | HU - Hungarujo | 2010-12-18 19:39:20 |
248 | La hungara literaturo en Esperanto-tradukoHistoria prezento de la temo kun karakterizo de task-elekto de la tradukantoj Esperanta literaturo | NÉMETH, József | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-09 07:31:07 |
249 | La filizofa lingvo de Kalmár GyörgyInterlingvistiko | PÁVA, József | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-06 21:05:42 |
250 | La apero kaj disvastigxo de ido-movado en HungarioSkiza historio de Ido, detala historio de la Ido-movado en Hungarujo kaj speciale en departemento VAS [vaŝ], inter la du mondmilitoj Interlingvistiko | HORVÁTH, S-RINO HOMPASZ, Judit | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 09:54:15 |