Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro ↑ Lando  Lasta redakto 
231

Edukaj funkcioj de la lingvo kaj Esperanto-Movado dum la periodo 1956-1980. Aspektoj pola kaj internacia.

La disertaĵo ĉefe pritraktas socian movadon kunligitan kun la idea funkcio de Esperanto. Estis esploritaj intencaj kaj realaj funkcioj de la Esperanto-Movado, ligitaj kun internaciskalaj edukprocezoj. La unua, teksta parto entenas jenajn ĉapitrojn: a) Metodologiaj premisoj de la analizo de informoj;politikaj, kulturkreaj kaj edukaj aspektoj de la problemaro de la funkciado de la Esperantaj lingvo kaj Movado. b) Esplorstato de la Esperanto-problemaro. c) Soci-edukal funkcioj de la Zamenhofa doktrino kaj la ideo pri internacia lingvo. d) Genezo kaj procezo krei edukmodelon en la Esperanto -Movado. e) Edukaj funkcioj de la Esperantaj lingvo kaj Movado en polaj medioj en la periodo 1956-1980 f) Elementoj de soci-edukaj procezoj de la Esperantaj lingvo kaj Movado. g) Konkludoj kaj bibliografio, kun pli ol 300 pozicioj. La dua volumo entenas enkondukon kaj elekton de dokumentoj, ĉefe devenantaj el arkivoj de Pola Esperanto-Asocio kaj Pola Studenta Esperanto-Movado.

Historio de Esperanto-Movado

EJSMONT, Tadeusz1982PL - Pollando2010-10-22 19:35:45
232

La naturalisma skolo en interlingvistiko

Loko de naturalismo en interlingvistiko. Periodo antuaŭ la fondiĝo de IALA. Du etapoj de la funkciado de IALA. Fontoj de Interlingua, metodoj de ĝia kreado, laborprincipoj de Alecander Gode.. Kritiko de lintrlinngvistika naturalismo. Komparo de Interlingua kaj Esperanto

Interlingvistiko

VARGA-HASZONITS, Zsuzsa1982HU - Hungarujo2010-10-27 08:38:17
233

Propedeŭtiko de la franca lingvo kaj Esperanto

Instruado/edukado kaj internacia lingvo
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MAJERCZAK, Maria1982PL - Pollando2011-02-07 16:05:14
234

Problemoj pri la evoluo de konstruitaj lingvoj. Esperanto.

En la 150 paĝa franclingva manuskripto, du trionoj en la teksto estas dediĉitaj al Esperanto, kun aparta atento al la evoluo de la scienca terminologio en la Internacia Lingvo.

Interlingvistiko

THOLET, Huguette1982BE - Belgujo2011-06-23 05:14:20
235

La krea proceso ĉe la aŭtoroj de rememora literaturo

1-a parto: Enkonduko (p. 2-5) 2-a parto: Enketo kun Haim Benadov (p. 6-26) 3-a parto: Enketo kun Dimitar Valkanov (p. 27-32) 4-a parto: Enketo kun Hristo Gorov (p. 33-47) (inter la demandoj temis ankaŭ pri la rolo de la Esperanto-Movado en la kontraŭ-faŝista batalo kaj kiel tiun-ĉi rolon la aŭtoroj respegulis en siaj verkoj 5-a parto: Enketo kun Ivan Burin (p. 48-64) 6-a parto: Analizo de la enketoj (p. 65-103) 7-a parto: Enhavo (p.104)

Esperanta literaturo

TRIFONCOVSKI, Ljubomir1982BG - Bulgarujo2011-06-24 05:40:26
236

La kastilia kiel bazo kaj rimedo de interlingva planado

La aŭtoro prezentas unue kelkajn notojn pri interlingvistiko, klarigas la diferencojn inter la skemisma kaj naturalisma lingvoplanadoj. En aliaj ĉapitroj la aŭtoro analizas kelkajn projektojn kreitajn sur la bazo de kastilia lingvo, kiel Nouve Roman /1897/, Hom Idyomo /1921/, la projektoj de Lavagnini, Neolatina /1948/, Anglolat, ktp. Ari konkludas sian verkon per la rimarko, ke Esperanto alportis al la lingva planado novan, esence socian dimension, kiu tute mankas al la hispanidaj lingvoprojektoj.

Interlingvistiko

ARI, Valerio1981IT - Italujo2010-10-19 10:56:53
237

Kelkaj specifaj trajtoj de la angla kaj Esperanta frazeologioj

En la diploma verko estas analizataj kelkaj frazeologiaj paraleloj kaj diversaĵoj en angla lingvo kaj esperanto, i.a.deveno, struktura analizo, klasifiko de anglaj kaj esperantaj frazeologiaj unuoj. Samverke estas prezentitaj leĝoj de apero kaj formiĝo de la esperanta frazeologio

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

IONESOV, Anatolo1981UZ - Uzbekujo2010-11-07 20:45:02
238

La bulgara revolucia Esperanta gazetaro dum la periodo 1929-1934

Analizo de la periodaĵoj de laborista Esperanto-movado en Bulgario: -enhavo;-lingvaĵo;- teknika aranĝo;- propaganda direkto;- disvastiĝo;-edukinfkuo al la legantaro;-persekutado fare de polico kaj tribunalo. La aŭtorino analizas la revuojn "Balkana Laboristo" (1929-1930), "Meĵdunaroden Rabslkor"(Internacia Laborista-Kamparana Korespondanto, (1933-1934 ) kaj la organizan bultenon "Informilo de CK de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio, BuLEA (1933-1934--)-. En la enkonduko (5-13) , ŝi koncize karakterizas la historian fonon, montras suspektemon de la bulgara polico pri la "komunisma Esperanto" kaj skizas evoluon de Esperanto en Bulgario post la liberigo el la turka jugo. En la unua parto (13-33) la aŭtorino priskribas rolon kaj laboron de la kvar menciitaj revuoj kun multaj citoj kaj fakto-indikoj. La dua parto (34-63) elekte priskribas plej gavajn temojn traktitajn en la gazetoj (laborista Esperanto-movado klasbatala, perado de korespondmaterialoj pri Sovet- Unio, pri la Lepsika proceso kontraŭ Dimitrov) En la tria parto (63-74) ŝi tuŝas kelkajn ĵurnalismajn aspektojn de la esperanlingva gazetara agado.

Historio de Esperanto-Movado

JANKOVA EDZ.BOJAĜIEVA, Marija Todorova1981BG - Bulgarujo2010-11-07 21:26:13
239

Komparo de la morfemaj strukturoj de la slovaka kaj Esperanto

Komparo de la gramatikaj strukturoj de la lingvoj slovaka kaj Esperanta. Komparo de la sintakso kaj la morfemoj inter la du lingvoj. La komparo okazas surbaze de la analogioj, ekzemple donitaj kaj konkrete pridiskutitaj en la disertacio.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

KOSECKY, Stanislav1981SK - Slovakujo2010-11-09 21:32:14
240

Tipologio de kelkaj lingvistikaj fenomenoj en la lingvoj litova, franca kaj Esperanta .

En la diplomverko laŭ kompara metodo estas analizitaj elektitaj fenomenoj en la tri menciitaj lingvoj. Oni elstarigas komunajn kaj ankaŭ principe diferencajn trajtojn. Ekzemple, oni vaste analizas semantikajn sencojn de refleksivaj verboj en litova, franca kaj Esperanta lingvoj. Estas analizataj ankaŭ kelkaj aliaj lingvaj formoj. Oni konkludas, ke ĉiujn sencajn nuancojn de litovaj kaj francaj formoj oni povas sukcese esprimi en Esperanto. Resumo de la verko estas en la rusa, franca kaj Esperanto. La bibliografion konsistigas 26 fontoj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

LAIMIUS, Stražnickas1981SU - Sovetunio2010-11-15 21:20:57
1 ... 20 21 22 23 24 25 26 27 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.