Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro ↑ Lando  Lasta redakto 
251

Elementaj vortstrukturoj en Esperanto (La metodo de vortmodela analizo en elemnta kombinologio)

La aŭtoro emfaze distingas du-bazformajn radikojn. Li neas validecon de statistikaj esploroj ĉe planlingvo: "la sola normativa aŭtoritato en funkcianta planuia lingvo devas esti la scleince priesplorita interna ordo de la lingvo". Li prezentas detalan priskribon de vortstukturoj surbaze de la prezentita principo.

Esperantologio

RÉVÉSZ, Sándor1980HU - Hungarujo2011-02-12 10:13:41
252

La informacio en Esperanto

Informadiko kaj Esperanto

STANDL, Láaszló1980HU - Hungarujo2011-02-12 10:38:40
253

Interlingvistikaj rilatoj de SZÓCSINTAN de Pál BUGÁT

Prezento kaj kritiko de principoj pri lingvoplanado de la hunagro Pál BUGÁT, lia agado por reformo de la Hungara lingvo

Alia

SZABÓ, Anna1980YU - Jugoslavio2011-02-12 10:47:31
254

Provo de matematika argumentigo de uzo de unu ĝenerallingvistika modelo

Zamenhof ne konis ĝeneralan lingvistikon / ĝi tiam ne ekzistis/, sed tamen trovis vivoplenajn solvojn. Do, temas pri eksterordinara lingva intuicio. Pro tio, Esperanto estas la sola "artefarita" lingvo, kiu estas parolata, stile kaj funkcie tre varia; studado de tiu fenomeno povas esti tre utila por lingvoscienca teorio, ĉar Esperanto estas la sola lingvo pri kiu ni scias, kiam ĝi ekis kaj kiel evoluis- ĝis nun la teorio ne venis al tiu ĉi fruktodona ideo. La verko estas nur unua, metodologia, parto de unu pli ampleksa studo. En tiu parto oni volas, per matematikaj argumentoj, pruvi pri la uzo de Esperanto kiel ĝenerallingvistika modelo. La metodo estas interesa, sed la pruvo tre duba.

Interlingvistiko

RAŠIĆ, Nikola1980HR - Kroatujo2011-06-11 06:45:32
255

La uzado de la volitivo en Esperanto laŭ la "ekzercaro" de Zamenhof

Prezento de la kelkdek frazoj en la Ekzercaro kun "u"- finiĝaj verboformoj. Ties klasigo laŭ la kuntekstoj de "u": en nedependaj propozicioj aŭ post "ke", ktp.; ankaŭ la radiko de la verbo estas parto de tiu kunteksto de "u". Diskutado de eventuala ia signifa unueco de "u" en la diversaj okazoj (oni emas jese respondi kaj eĉ sugestas unuecon aŭ specialan proksimecon kun "n"). Diskutado de la demando, ĉu"u" estas unu monemo(t.e.signero); jesa respondo estus tre malfacila, kvankam ebla (depende de iuj principoj kaj metodaj elektoj). Starigo de la demando, kie kuŝas la malfacile pridubebla unueco de "u" se ĝi ne estas unu monemo.Oni emfazas interalie la apartigon inter la imperativaj uzoj de "u" ( la sensubjekta) kaj la certeraj.

Esperantologio

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 05:46:24
256

Recenzo de : J.C. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

Recenzo de "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" kun abundaj komentarioj pri diversaj punktoj tuŝataj en tiu libro. La recenzo estas ĝenerale tre laŭda. Oni tamen forte kritikas malĝustan komprenon pri la rilatoj inter vortoj kaj vortetoj kaj pri la samsignifeco inter vortoj fakaj kaj nefakaj, pro kiu estas misprezentata unu esenca trajto de la lingvo kaj kiu emigas al danĝera ŝeligo de la nombro de vorteroj. Oni rekomendas reeldonadon, ankaŭ en aliaj lingvoj, post ŝanĝoj pri tiuj temoj kaj post korekto de kelkaj detalaĵoj.

Esperantologio

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 06:21:16
257

Kelkaj vortaroj de la lingvoj franca kaj esperanto

Detala priskribo de kelkaj votaroj dulingvaj aŭ plurlingvaj kun la lingvoj franca kaj esperanto, ekde la vortara folio aldonita al la Unua Libro de Esperanto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 06:41:33
258

La intonacio en Esperanto

Teoriaj asertoj pri intonacio ĝenerale. Ekzemploj el diversaj lingvoj. Historio de la problemo en Esperanto. Eksperimento en Esperanto. Intonaciaj strukturoj laŭ frazo-specoj. Denombrado. Emfaza intonacio. Intonemoj en Esperanto. Intonacia minimumo de Esperanto. Ktp.

Esperantologio

STAND, László1980HU - Hungarujo2011-09-10 07:18:29
259

Rolo de Esperanto kiel pontlingvo en la instruado de fremdaj lingvoj

En la unua parto de la verko temas pri la historio de la instruado de fremdaj lingvoj en Hungario. Tie mi provas komprenigi, ke la manko de latininstruantaj lernejoj ekde 1945 ege malbonigis la eblecojn de instruado de vivantaj fremdaj lingvoj. Mi disponas pri statistikaj indikoj, por tion pruvi. Poste, la verko proponas, ke Esperanto anstataŭu la latinan lingvon en la ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj, aŭ ĝi estu la unua fremda lingvo- pontolingvo- por la hungara gelernantaro. En la dua parto mi donas gramatikan ekzemplaron kaj aliajn argumentojn por pruvi la antaŭajn tezojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

BALOGH, Judit1979HU - Hungarujo2011-02-06 13:39:38
260

La rolo de la latina en interlingvistiko

Unu el la plej aktualaj problemoj de la nuna epoko estas enkonduko de unu komuna internacia lingvo por la tuta mondo. Koncernan rolon intencas plenumadi lingvoj naciaj same kiel planitaj internaciaj lingvoj. Ĉar nur tiuj ĉi lastaj sistemoj scipovas garantii neŭtralecon, ili estas preferendaj. Preterlasinte la grupon de lingvoj aprioraj, kiuj malpraktikiĝis , oni direktu la atentemon al lingvoj aposterioraj. La plej granda parto de tiuj projektoj eluzas iamaniere la lingvon latinan. Kiuj estas la kialoj? La latina estis dum jarcentoj vere internacia. Ĝis nun ĝi estas tia en certaj sciencaj kampoj. Sed praktike, ĝi estas malfacile lernebla por homoj meze kleraj. Vulgara formo de latina lingvo malaperis dum humanisma epoko kaj estiĝis fondo de lingvoj naciaj. Kiel kultura kaj civiliza faktoro, ĝi forte efikis al aliaj lingvoj. Novlatinaj projektoj havas du tendencojn: a/ simpligo de la klasika lingvo; b/ uzo de Standard Average Eŭropean, influita de la latina. Rilate al la unua tendenco , oni devas memorigi meritan laboron de Komenio kaj samtempe akcenti lian ideon uzi internacian lingvon kiel rimedon de firmigado kaj konservado de la mondpaco. En la dua direkto, meritplenan laboron faris IALA kaj poste sovetia interlingvistika skolo. Ambaŭ interesiĝis pri plej sukcesaj naturalismaj projektoj, similantaj inter si mem. Oni serĉis plej bonan solvon baze de scienclingvistika taksado. La sovetiaj sciencistoj prenas en konsideron ankaŭ aspektojn sociologiajn, politikajn kaj ekonomiajn. La problemo de internacia lingvo ne estas definitive solvita. La praktiko klare montris, ke dum konstruo de internacia lingvo forte kunagis influo de la latina lingvo, interrilate kun tuta eŭropa civilizo. Serĉante novajn vojojn, la lingvistoj ne rajtas preterlasi latinan lingvon, sed eluzi ĝian bazon aŭ dum konstruo de nova helplingvo, aŭ dum nur akcepte de jam ekzistanta internacia lingvo de latinida karaktero.

Interlingvistiko

BARANDOVSKÁ, Vĕra1979CZ - Ĉeĥujo2010-10-17 19:23:01
1 ... 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.