Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 346

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↑
1

Aŭtomataj Tradukiloj

La celo de ĉi tiu esplorado estis studi la ekzistantajn aŭtomatajn tradukilojn kaj serĉi eblojn por malaltigi la kostojn de tradukado de teknikaj dokumentoj. Oni esploris la ŝanĝojn en la postuloj, kiuj okazis en la fako de tradukado kaj studis kiaj tradukmodeloj ekzistas kaj kiel ili funkcias.

Informadiko kaj Esperanto
Interlingvistiko

DE MAGALHÃES MONTEIRO, Vitor Tagor2024PL - Pollando2025-01-14 08:51:35
2

Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu! kiel ilo por efika dua-lingva akirado - Historio, rezultoj, estonteco -

La celo de tiu disertaĵo estas analizi la ecojn de dedistanca (de-distanca) edukado (DDE), kiel ĝi aplikiĝas al dua-lingva akirado (DLA) kaj kian rolon ludas la dedistanca progresiga lingvo-programo Ekparolu! en tiu kunteksto. La ĉefaj paŝoj faritaj dum la esploro estas la analizo de la evoluoj en edukado kaj akceliĝo de DDE; la analizo de la teorioj kaj fakaj esploroj pri DLA, kiel komprenebla enigo, zono de proksima evoluo, konversacia interago, tutfizika reago k.a.; la analizo de la programo Ekparolu!, la resumo de la laboro ĝis nun farita en la prorgamo, la rolo de ĝiaj membroj (instruantoj kaj lernantoj), la taksado de ĝia valoro surbaze de la teorioj pri DLA kaj DDE; la taksado de la trejnado por la geonkloj; raporto pri la utilo al genevoj kaj al la E-movado; esploro de eblaj manieroj por evoluigi la programon kaj por plivastigi la scion pri ĝi en Esperantujo, tiel ke ĝi povu prosperi estonte.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

GIACOMETTO, Maurizio2024PL - Pollando2025-01-13 11:35:46
3

Kiom lingvo efikas sur la mondo? La utopioj kaj la politika programo de Esperanto laŭ brazilaj esperantistoj

Tiu disertaĵo celas kompreni larĝasence la Esperantan fenomenon en Brazilo laŭ la vidpunkto de ties filozofia bazo kaj lingvo-politika programo. La ĉefa esplor-demando estas, ĉu Brazilanoj vere lernas Esperanton kaj flegas tiun lingvon aparte pro tio, ke ĝi signifas apartan idealon por la mondo, kiu estas iusence, utopia, kaj ligita al la idearo historie ligita al Esperanto, kaj ĉu esperantistoj kaj ne-esperantistoj el Brazilo distingiĝas pri la subteno al tiuj ideoj. Por respondi la demandojn, mi devis: a. komprenigi, el kio fontas tiu utopia ideo ligita al Esperanto – pro tio, mi skizis diskuton pri la filozofia kaj historia bazo de Esperanto vidalvide la evoluon de la movado; b. ellabori soci-esploran instrumenton por enketi ĉe la brazila esperantistaro pri la filozofiaj ideoj ligitaj al Esperanto, kaj establi paralelon kun brazilaj ne-esperantistoj. La rezulto sugestas ke, dum esperantistoj kaj ne-esperantistoj subtenas la ideojn ligitajn al Esperanto – aparte tiuj kiuj aperas en la Manifesto de Prago – brazilaj esperantistoj pli forte identiĝas kun kelkaj el tiuj ideoj, kvankam malforte apogas la ideon pri lingvo-diverseco, kompare kun universitataj ne-esperantistoj.

Interlingvistiko

FORTES, Fabio2024PL - Pollando2025-01-13 11:03:14
4

Variado aŭ stabileco en la funkciado de la adverboj en Esperanto? Enunciativa analizo de la marko -e

Tiu disertacio rilatas al la adverboj en Esperanto kaj provas malkovri kion povas instrui tiu neordinara lingvo (unue konstruita lingvo, nun vivanta lingvo) pri tiu kategorio pli ĝenerale. La studo aparte fokusiĝas pri la adverba finaĵo -e. Tiu studo ĉefe celas determini ĉu oni povas trovi iun formon de stabileco tra la grandega sintaksa kaj semantika variado kiun oni povas observi. Dank'al tiu observado, ni montras la produktivecon de la adverboj kaj la apartecon de tiu kategorio en Esperanto. Surbaze de la teoria kadro de Antoine Culioli (TOPE), ni priskribas kiel -e funkcias, kaj ni montras ke ĝiaj variaj uzoj dependas de operacio de kvalita lokigo rilata al la situacio de elparolado. Fine, ni pritraktas la ŝajne superflua uzo de la finaĵo -e por vortoj, kiuj estas ĝenerale agnoskitaj kiel primitivaj adverboj.

Esperantologio

GUÉRIN, David2024FR - Francujo2024-12-17 00:11:55
5

Esperanto kun neatenditaĵoj: enunciativa studo de la marko -um

Tiu disertacio celas studi la markon -um en Esperanto laŭ enunciativa aliro, t.e. la Teorio de la Predikativaj kaj Enunciativaj Operacioj de Antoine Culioli. Esperanto estas lingvo kiun proponis Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887. La celo estis la ellaborado de lingvo kiu povus esti uzata por internacie komuniki. Kvankam unuavide la lingvo ŝajnas pli facile lernebla pro la maniero laŭ kiu ĝi estis kreita, ekzistas iuj neregulaĵoj (fakte neatenditaj) kiel la sufikso -um. Tiu sufikso povas esti uzata memstare aŭ lige kun radiko (tiu ĉi dua ebleco estas la plej ofta). Kiam la iniciatinto de la lingvo prezentis tiun sufikson, li difinis ĝin kiel sufikson sen propra signifo, uzeblan kiam aliaj sufiksoj ne taŭgas. Malgraŭ tio, la ambigueco de la sufikso ne malhelpis la Esperanto-parolantojn uzi ĝin por krei novajn vortojn. Ni provas tra pluraj hipotezoj eltrovi la funkciadon de tiu aparta sufikso.

Esperantologio

BRAULT, Dylan2024FR - Francujo2024-12-16 23:55:24
6

Vortfarado el la vidpunktoj de hindeŭropa lingvoscienco kaj de esperantologio

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BROSCH, Cyril2008PL - Pollando2024-09-21 19:24:51
7

Seksismaj Elementoj en la Lingvo Esperanto

Ĉi tiu esploro analizas la evoluajn tendencojn de seksismaj elementoj en la lingvo Esperanto. Malgraŭ sia origino kiel neŭtrala kaj justa helpa lingvo, Esperanto montras seksismajn fenomenojn en sia praktika uzo. La esploro celas analizi ĉi tiujn elementojn, kompreni iliajn historiajn kaj kulturajn kuntekstojn, kaj esplori ilian evoluon direkte al seksa egaleco. Seksismo manifestiĝas en diversaj aspektoj de la socio, inkluzive ekonomion, kulturon, politikon kaj edukadon. En la kampo de lingvo, seksismo signifas la uzadon de lingvaj formoj aŭ esprimoj kiuj reflektas aŭ fortigas seksisman ideologion aŭ sintenon. Determini kio estas seksisma lingvo dependas de la socia kunteksto, la intenco de la parolanto aŭ skribanto, kaj la sento de la aŭskultanto aŭ leganto. Ĉi tiu studo fokusas al identigo kaj priskribo de seksismaj elementoj en Esperanto, kaj taksas ĉu ili evoluis al pli egalecaj formoj tra la tempo. Ĉefaj trovoj montras ke plej multaj radikoj en Esperanto estas seksneŭtralaj, kaj ili ekhavas sekson per morfemoj kiel "vir-" (nur por bestoj) kaj "-in-". Kritikistoj argumentas ke la sufikso "-in-" ekzistas ekskluzive por virinoj, dum la vira termino restas la baza, reflektante enan seksismon. Malgraŭ proponoj por neŭtralaj morfemoj kiel "-iĉ-" kaj "-ip-", ili ne ricevis vastan akcepton. Aldone, en Esperanto mankas seksneŭtrala triapersona pronomo. La uzo de "li" por nekonata sekso aŭ "ĝi" por homoj kaŭzis kritikon. Neologismoj kiel "ri" kaj "ŝli" aperas, sed restas neoficialaj kaj malofte uzataj. La komparo kun la ĉina kaj la angla lingvoj servas kiel referencoj por malkovri kaj kompreni la seksismajn elementojn en Esperanto, ekzamenante malsamajn esprimojn de sekso kaj seksneŭtralajn vortojn en ĉi tiuj lingvoj. Tiuj komparoj donas komprenon pri eblaj evoluoj kaj reformoj en Esperanto, montrante malsamajn manierojn kiel seksismaj elementoj povas esti traktataj kaj neŭtraligitaj. La studo uzas kvantan lingvistikon por fari diakronan analizon de seksismaj elementoj en Esperanto. Ĉi tiu aliro inkluzivas ekzamenon de granda korpuso de tekstoj el diversaj periodoj por identigi ŝanĝojn en la uzo de sekso-markitaj vortoj kaj morfemoj. Statistikaj metodoj estas uzataj por kalkuli la frekvencon kaj longecon de sekso-markitaj vortoj, provizante komprenon pri iliaj uzotendencoj tra la tempo. Aldone, kompleksaj retaj kaj vektor-spacaj modeloj estas aplikataj por fari grandskalajn aŭtomatajn analizojn de vortkuntekstoj, rivelante ŝanĝojn direkte al pli neŭtrala lingvouzo. Ĉi tiu studo kontribuas al esperantologio per aplikado de nova metodologio kaj provizado de kompreno pri la evoluo de la lingvo rilate al seksa egaleco. La rezultoj celas subteni internajn lingvajn reformojn kaj respondi al kritikoj pri la supozeble seksisma strukturo kaj vortprovizo de Esperanto.

Esperantologio
Interlingvistiko
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

LI, Bochuan2024PL - Pollando2024-06-30 09:34:49
8

«Flamigadante la fajron»: La arĥivoj esperantistaj kiel lingvokomunumaj arĥivoj

Andrew Flinn kaj la brita Community Archives kaj Heritage Group popularigis la koncepton de komunumaj arĥivoj, kiu estas kritikita kaj pro la hibrida kaj neorgana naturo de tiuj heredaĵkonglomeraĵoj kaj por la nedifino de la koncepto mem de ‘komunumo’. La profunda studo de la koncerna bibliografio el postmoderna vidpunkto malkovras, ke, unuflanke, la koncepto de lingva komunumo tute forestas en tiuj diskutoj, kiuj neniam traktis iun ajn arĥivon dediĉitan al la dokumentado kaj identeco de lingva komunumo; krome ili neniam konsideris ankaŭ lingvan justecon, kvankam la aktivula kaj protesta funkcio de tiuj arkivoj fariĝis ilia ĉefa karakterizo. Aliflanke, arĥiv-teoriistoj montris sin nesentemaj al la problemo de lingva diskriminacio ĝis la malkaŝa esprimo de antaŭjuĝoj, kiujn socilingvistiko difinus kiel ‘lingvismon’, kaj ankaŭ nesentemaj al la konstruita naturo de arĥivaj terminologioj, al iliaj diferencoj inter lingvoj, al ilia uzo de popolaj polisemaj anglaj esprimoj kiel ekzemple «collection» kaj «community», al la arbitreco de supozite esencaj dikotomioj kiel ekzemple «fonds/collection» aŭ «archives/manuscripts», kaj al la esencismeco de la difino mem de ‘arĥivo’. Por vastigi la teorion de komunumaj arkivoj kaj igi ĝin aplikebla al la problemo de lingva diverseco, ĉi tiu studo ĉerpas konceptojn el la malkonstruismo de la filozofo Jacques Derrida kaj el la teorio pri komunumaj arĥivoj kiel ekzemple ‘simbolan neniigon’ kaj ‘paŭzostrukturojn’ por analizi la arĥivojn de kolektivo kiu havas la duoblan karakteron de lingva komunumo kaj socia movado por lingva justeco: la esperantistaro. Specife, ĝi entreprenas priskriban kaz-esploron de la evoluo, organizado kaj agadoj de Esperanto-arĥivo situanta en Svisujo per la analizo de publikigitaj kaj arĥivaj dokumentoj, duonstrukturitaj intervjuoj kun koncernaj informantoj, kaj partoprenanta observado, por identigi la servojn kiujn ĝi provizas al sia komunumo. La rezultoj estas komparitaj kun alia lingvokomunuma arkivo, la Yiddish Book Center. Ambaŭ havas komunajn trajtojn, kiel la gravan instruan funkcion, la pligravecon de bibliografiaj materialoj, kaj la implican funkcion decentri kaj relativigi la nacian identecon. Aliflanke, karakterizo de Esperantaj arĥivoj, kiu ne kongruas kun la difino de komunumaj arĥivoj kiel ‘sendependaj’, estas la nerezisto al cedo de la fizika gardado de siaj kolektoj al publikaj arĥivoj. Malgraŭ ĉio, ili estas ‘kontraŭ-arĥivoj’ en la senco de vehikloj de reformprojekto por la tuta socio kiel en la kazo de arĥivoj de sociaj movadoj. La studo finiĝas per esplordemandoj kiuj povus gvidi la kunlaboron de publikaj arĥivoj kun la Esperanto-komunumo kaj krome kun aliaj komunumaj arĥivoj.

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

FERNÁNDEZ ASENSIO, Rubèn2023ES - Hispanujo2024-05-03 06:22:03
9

Ĉu Esperanto povus esti la vivŝnuro, kiun bezonas la lingva diverseco? : Implicoj de la uzo de la angla kaj Esperanto kiel lingua franca

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MUÑIZ GARCÍA, Marlén2023ES - Hispanujo2023-11-22 15:47:40
10

Denaskismo en Brazilo: speciala dulingvismo

Resumo. Ekzistas diversaj tipoj de dulingvismo, kaj eĉ de plurlingvismo (situacio, en kiu unu homo parolas tri lingvojn aŭ pli). Ĉi tiu studo celas analizi specialan tipon de dulingvismo: denaskismo, kiu okazas, kiam homo parolas, ekde la naskiĝo Esperanton kaj alia(j)n lingvo(j)n. La celo de la esploro estis nur unu lando: Brazilo (la lando de la esploristo). Oni malkovros la averaĝan aĝon, la lernejan situacion de la denaskuloj kaj de iliaj gepatroj, kaj la metodon plej uzatan en tiu lando por lernigi Esperanton denaske, tio estas, ĉu ekzemple la metodon UPUL (unu persono, unu lingvo) aŭ USUL (unu situacio, unu lingvo). Pri la religio, ni malkovros, ĉu veras, ke la plejmulto de la brazilaj denaskuloj estas spiritismaj. Oni vidos, ĉu la denaskuloj tie havas Esperanto-amiko(j)n. Ni ekscios ĉu la lernejo havis specialan influon al la lernado de Esperanto. Kaj kiu(j)n alia(j)n lingvo(j)n oni instruas al la denaskuloj. Oni vidos iliajn hobiojn kaj plej ŝatatajn lernobjektojn. Kaj fine, en kiom da landoj la infanoj ĝis nun vojaĝis, kaj ĉu ili havis menciinda(j)n fakto(j)n/sciojn pri sia plurlingva eduko. Ni havos vastan portreton de la situacio de la denaskuloj en Brazilo nuntempe. Per interretaj enketiloj, 16 denaskaj esperantistoj estis intervjuataj, kaj la rezultoj estis komparataj al tiuj de aliaj eŭropaj esploroj.

Esperantologio
Historio de Esperanto-Movado
Interlingvistiko
Alia

(YAMAGUCHI) WERNECK DIAS, A. Emerson2021PL - Pollando2023-02-27 14:37:57
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.