Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↑ | |
---|---|---|---|---|---|
71 | Internacia lingvonormigo en la tekniko, aparte en la elektrotekniko. La nacia lingvonormigo kaj ĝia ĝeneraligoInternacia lingvo kaj scienco | WÜSTER, Eugen | 1931 | DE - Germanujo | 2014-07-06 14:35:17 |
72 | Kompara studo de la morfologiaj kategorioj de la franca kaj Esperanto: privilegia ilo de internacia komunikadoLingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | ADANOU, Efoé | 1991 | TG - Togo | 2014-07-06 14:34:12 |
73 | Bazaj problemoj de la evoluo de planlingvoj - kun aparta konsidero al EsperantoLa habilitacia disertacio, la siatempe unua entute pri la temo, prezentas la siatempe plej lastdatan trakton kaj lingvistikan diskuton de la planlingvo-fenomeno (kun sisteme ordigita pli ol 2000-titola bibliografio). Ĝi traktas i.a. la rilatojn inter lingvo-planado kaj planlingvo, la lingvistikajn diskutojn pri dezirindaj ecoj de "artefarita" lingvo, klasifikas kaj karakterizas la ĉefajn tipojn de pazigrafioj kaj universalaj lingvoj kaj aparte analizas Esperanton (strukturo, evoluo kaj apliko kiel komunikilo). Interlingvistiko | BLANKE, Detlev | 1985 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2014-05-23 14:40:25 |
74 | Planlingvo kaj nacia lingvo, kontribuo por la esplorado de iliaj specifaj komunikadaj potencoj, montrita per konfronta komparo de kelkaj problemoj el la vortfarado de Esperanto kaj la germana lingvoLa disertacio traktas kelkajn bazajn principojn kaj problemojn de la vortformado en Esperanto kaj en la germana lingvo, poste komparas la chefajn vortfarajn tipojn de ambaŭ lingvoj kaj montras, ke en kelkaj rilatoj Esperanto estas pli elasta kaj vorto-produktiva ol la tre vortkreema germana, en aliaj rilatoj malpli. La limojn de la vortkreeblo determinas la morfologia kaj semantika valentoj inter la senperaj konstituantoj de la vortformaĵoj kaj la komunikaj bezonoj (Pli detale en Symoens 1989, p. 81). Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BLANKE, Detlev | 1976 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2014-05-23 14:12:24 |
75 |
| BAVANT, Marc | 2014 | NL - Nederlando | 2014-04-21 14:06:47 |
76 |
| KIRF, Sebastian | 2005 | DE - Germanujo | 2014-04-01 22:24:24 |
77 | La helplingvoj. Kompara pristudo de leksikaj, gramatikaj kaj funkciaj elementoj.La celo de la disertacio estas komparo inter etnaj lingvoj, planlingvoj kaj formalaj (logikaj aŭ matematikaj) lingvoj , laŭ tri vidpunktoj: vortaro, gramatiko kaj funkciado. Etnaj kaj formalaj lingvoj estas priskribitaj ĝenerale, sed inter la planlingvoj estas elektitaj nur kvar: Esperanto, Ido, Occidental kaj Interlingua. Pro sia aparta pozicio kiel jam funkcianta planlingvo, Esperanto ricevas specialan priatenton. Fine konkludiĝas i.a., ke laŭ la diversaj trajtoj, la planlingvoj troviĝas inter la du aliaj grupoj kaj, ke ilia grava propraĵo estas la funkciado kiel interetna komunikilo. Interlingvistiko | DEMONTY, Marc | 1978 | BE - Belgujo | 2014-02-20 15:12:00 |
78 | Esperanto-bibliotekoj en la mondoLa aŭtoro priskribas elektitajn Esperantajn bibliotekojn (ŝtatajn, asociajn kaj privatajn) en la mondo kaj sur tiu ĉi fono ŝi klopodas montri la staton de polaj bibliotekoj enhavantaj Esperanatajn eldonaĵojn. En la studo estas prezentitaj la plej gravaj kaj grandaj Esperantaj bibliotekoj, ilia historio kaj aktuala stato kaj ankaŭ laboroj sur la propaganda-informa kampo. Por la Esperanto-libraro estas grave, ĉu ĝin prizorgas profesia bibliotekisto, ĉu ĝi posedas katalogon, ĉu eblas pruntepreni librojn, ktp. La analizo koncernas precipe eŭropajn librarojn, ĉar la aŭtoron ne atingis informoj pri ekstereŭropaj bibliotekoj. La entreprenita analizo baziĝas ĉefe sur fontoj ricevintaj de diversaj lokoj (korespondado, statutoj, enketoj, opinioj de bibliotekestraroj). Internacia lingvo kaj bibliotekoj | WORSZTYNOWICZ, Eleonora | 1984 | PL - Pollando | 2013-06-27 20:39:04 |
79 |
| WALASZEK, Jerzy Antoni | 2012 | PL - Pollando | 2013-05-21 07:36:42 |
80 | La lingvopolitiko de la Eŭropa Unio kaj eblaj vojoj de ĝia disvolviĝoProblemaro de la laboraĵo konsistas en la disputo pri la lingva strategio de EU. Oni prezentis en la laboraĵo la nuntempan lingvopolitikon, baziĝantan sur multlingveco: ĝian devenon, premisojn kaj la veran staton. Post kritika analizo de la hodiaŭa modelo, oni prezentis scenarion montrantan ŝanĝojn kiuj okazos en estonteco al la koncepto de multlingveco. La laboraĵo enhavas ankaŭ alternativajn scenariojn, kiuj temas pri anstataŭigo de la 23 oficialaj lingvoj de EU per unu - la angla aŭ Esperanto. La celo de la laboraĵo estas multfacete analizi la proponatajn solvojn, rigarde al iliaj realeco kaj efikeco. Alia | GENEROWICZ, Barbara | 2011 | PL - Pollando | 2012-03-29 12:58:04 |