Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 347

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↑
101

Rolo de diversaj instruiloj kaj metodoj en la fremdlingvo-instruado(Esperanto) por 4-6 jaraj infanoj

La laboraĵo okupiĝas pri specifaĵoj de evolu-psikologio de 4-6-jaraj infanoj (precipe surbaze de hungara literaturo), ĝi esploras la kvanton kaj kvaliton de instrumaterialo, la aplikeblajn metodojn kaj instruhelpiojn. Ĝi donas horskizojn kaj valoran krestomation. La temo povas elvoki grandan intereson, ĉar pri infanĝardena E- instruado ĝis nin aperis apenaŭ studoj. La verkintino mem estas infanĝardenistino; tial ŝi povis kontroli siajn konstatojn kaj tekstoelekton en sia propra praktiko. La strukturo de la laboraĵo estas kontentiga, la lingvaĵo malpli perfekta. (IPR 4/1990)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SEREGHYNE ZENGO, Eniko1989HU - Hungarujo2011-11-21 06:29:32
102

Naturaj lingvoj kaj artefaritaj lingvoj. La sintakso de la angla kaj tiu de Esperanto.

Esperanto kompare al la aliaj artefaritaj lingvoj kaj ĝiaj fonologio, morfologio, sintakso. Sintaksaj karakterizoj de la angla lingvo. Kompara ekzameno de anglaj kaj Esperantaj tekstoj laŭ:-vorta ordono kaj pragmata rolo de nominalaj sintagmoj; -tezaj elesprimoj; -fundamentaj gramatikaj rilatoj. (la verkintino)

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

PRUZZI, Paola1992IT - Italujo2011-11-20 07:40:27
103

Lingvoŝanĝiĝo en planlingvo, per la ekzemplo de Esperanto

La disertacio detale esploras, ĉu aŭ kiaj fenomenoj de lingvo-ŝanĝiĝo aperis ĝis nun en Esperanto. La abundo da rezultoj montras, ke la lingvo evoluis grandparte en la kadro de la origina bazo, sed ke tamen en kelkaj punktoj ankaŭ deviantaj, sistem-ŝanĝantaj evoluoj okazis kaj estis akceptitaj. (la verkinto)

Interlingvistiko

PHILIPPE, Benoît1991DE - Germanujo2011-11-20 07:06:57
104

Etnografio de la komunikado en socia ekzolingva medio: la Esperanto-Kulturcentro de la Chaux-de-Fonds

En la Esperanto-Kulturcentro de La Chaux-de Fonds, personoj de la tuta mondo venas por lerni Esperanton kaj por renkontiĝi. Tie la socia rolo de la Internacia Lingvo montriĝas ĉefa, ĉar Esperanto estas same komunikilo kaj enven-faktoro en la grupo. Tra analizo de iafoje plurlingvaj konversacioj la aŭtorino aperigas-krom lingvajn regulojn-la sintenajn regulojn, kiuj stariĝas inter la vizitantoj de la Centro. (la aŭtorino)

Alia

PAPALOÏZOS, Lilli1992CH - Svislando2011-11-16 08:38:23
105

Bazo-Lingvo por la aŭtomata tradukado

Informadiko kaj Esperanto

NUTAKOR, Mawust Edwin1992FR - Francujo2011-11-16 07:29:13
106

Efektivigo de morfo-sintaksa analizatoro de Esperanto

Unua parto de efektivigo de informatika programo (logiciel en Turbo Prolog, lingvo de artefarita inteligenteco), celante la prilaboron de Esperanto por ĝia uzado en artefaritaj tradiksistemoj aŭ en interfaco por la kominikado homo/maŝino. Tiu ĉi parto esence traktas la morfologian rekonon. Disertacio de D.E.A. (Diplomo de profundaj studoj), nun preparata, traktas la sintaksan analizon.

Esperantologio

NUTAKOR, Mawust Edwin1991FR - Francujo2011-11-15 09:36:28
107

Esplorado pri universala lingvo: soci-lingvistika komparo de la franca kaj Esperanto.

Disertacio en du partoj: 1° Soci-kultura kaj psikologia komparo de kondiĉoj kaj kriterioj pri elekto de universala lingvo; 2°Lingvistika komparo. La du partoj traktas Esperanton kaj la francan kiel ekzemplojn de lingvoj de iliaj respektivan kategorioj: planita kaj natura.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

NUTAKOR, Mawust Edwin1987GH - Ganao2011-11-15 08:10:23
108

Pri leksikologio de planlingvoj: Vortarkolekto de "Verboj pri homa antaŭenmovado" en Esperanto.

Esperantologio

NITSCH, Gandolf1989AT - Aŭstrujo2011-11-08 14:53:07
109

Principoj de Genezo kaj Evoluo de Frazeologio en Esperanto kaj en Etnaj Lingvoj.

Ĉapitro I: Historio kaj Teorio de la problemo: kompara frazeologio kaj planlingvoj (PL); specifaĵoj de frazeologio en PL; metaforeco en PL; idiomeco kaj frazeologio; fundamentaĵoj de Esperanta frazeologio; ĉefaj prifrazeologiaj verkoj; frazeologio de Esperanto, ktp. Ĉapitro II: Proverbaro Esperanta- frazeologia bazo de Esperanto-historio; strukturo de proverbaro; komponantaro de frazeologiaj unuoj; sintaksaj modeloj; semantiko; sinonimio kaj varieco ; antonomio; deveno de unuoj; krea laboratorio de L. Zamenhof, ktp; Ĉapitro III: Frazeologio post-zamenhofa: originoj kaj fontoj; gramatika aspekto de frazeologiaĵoj; frazeologia derivado; polisemio; ĉefaj procedoj en Esperanto-frazeologio, ktp. Konkludo Bibliografio Aldono: Rusa-Esperanta vortareto de frazeologiaj ekvivalentoj.(La aŭtoro)

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MYASNIKOV, Leonid1989RU - Rusujo2011-11-08 14:34:44
110

Esperanto-Movado en Japanio inter la du mondmilitoj

Tiu ĉi disertacio celas ĉefe priskribi la proletan Esperanto-movadon en Japanio inter la du mondmilitoj. La movado ĝermis en la periodo de demokratio post la unua mondmilito kaj havis jenajn celojn: esence establi teorion de internacia lingvo kaj Esperanto literaturo; funkcie interagi por kominikado inter individuaj movadanoj aŭ organizoj; entute servi al internacia solidareco kaj ekzalti spiriton de proletoj La movado dividiĝis en kvar periodoj: La 1-a: 1919.XII- 1923.VIII La 2-a: 1924.IV- 1930.VII La 3-a: 1930.VII- 1932.X La 4-a: 1932.X - 1938.XI En la unua periodo okazis demokratiigo de Japana Esperanto-Instituto kaj komenciĝis agadoj de esperantistaj socialistoj. Ankaŭ en la kampo de la kulturaj agadoj ili provis evoluigi la ideojn kaj la literaturon. En la dua periodo formiĝis proleta Esperanto-movado kaj oni havis grandan perspektivon de ĝia utiligado en la vastaj kampoj de socia agado: ekzemple en la movado por emancipi subpremitajn popolojn aŭ senrajtigitajn virinojn. La nombro de la agantoj estis malgranda, sed ili havis klaran konscion pri la taskoj de la proletaj esperantistoj. La tria periodo distingiĝis pro sia komunista karaktero. La movado fariĝis radikale politikema en la nomo de 'popularigo de la movado', kiu kaŭzis la internan disfendiĝon.Ili klopodis enkonduki internacilingvan teorion el Sovet-Unio; tamen, en severega subpremado fare de la ŝtataj instancoj, la movado eniris la kvaran stadion. La kvara periodo estas karakterizita de la evoluo de Esperanta literaturo, internacilingva teorio kaj proleta Esperanto-korespondado. Kvankam la movado celis radikigi Esperanton en la nacian kulturon, oni malsukcesis efike kunigi internacilingvan movadon kaj tiun de proleta liberigo. Rezulte, ne realiĝis popolfronto inter japanaj esperantistoj kontraŭ faŝismo kaj milito. Tamen oni devas noti la gravan rolon de proleta Esperanto-korespodado en la kontraŭ-faŝista movado. (la aŭtoro)

Historio de Esperanto-Movado

MIYAKE, Eizi1986JP - Japanujo2011-11-06 09:12:34
1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.