Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↑
111

La funkciado de planlingvo: Esperanto, teoriaj problemoj.

La disertacio pritraktas la teoriajn problemojn de lingvoplanantoj. Tute aparte ĝi diskutas la pozitivajxojn de Volapük, kaj la lingvistikajn problemojn kunligitajn kun la efektiva funkciado de Esperano (ĉu ekzistas variaĵoj lokaj, sociaj, stilaj? ĉu la gramatika karaktero de la radikoj estas pravigebla el la vidpunkto de la efektiva funkciado de Esperanto?). Fine, ĝi enhavas intervjuojn kun eŭropa kaj japana parolantoj de Esperanto, kiuj klarigas kiel la lingvo funkcias por ili en la normala vivo.

Esperantologio

LACQUANITI, Silvia1994IT - Italujo2011-09-07 06:05:29
112

Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en Sovetunio

Historio de interlingvistiko ĝenerale kaj en Ruslando kaj Sovetunio; la personeco de L.L.Zamenhof kaj ĝenerala karakterizo de la interna situacio en la Cara Imperio en la tempo de la ekesto de Esperanto; Historio de la Esperanto-movado en St.Peterburgo, Moskvo kaj en la ruslanda provinco; Esperanto-gazetaro en Ruslando; Ivan Baudouin de Courtenay kaj Leo Tolstoj pri planlingvoj kaj Esperanto; Rusa, pola kaj ukraina literaturo en Esperanto-tradukoj. Kun ampleksaj bibliografio kaj dokumenta parto. (La aŭtoro)

Interlingvistiko

KÜNZLI, E. Andy1991CH - Svislando2011-09-06 06:50:38
113

Problemoj de internacia lingva komunikado kaj planlingvoj, precipe Esperanto.

La disertacio enhavas krom enkonduko kaj konkludo tri ĉapitrojn. En la unua ĉapitro oni priskribas la nunan staton de la lingva praktiko de internaciaj organizaĵoj kun unuopaj aspektoj (lingva , teknika, ekonomia, psikologia k.a.) En la dua ĉapitro oni solvas la rilaton inter spontaneco kaj konscienco en la lingva evoluo kaj klasifikas la planlingvojn. La tria ĉapitro estas dediĉita al Esperanto, ĝia komunika komunumo, ĝenerala karakterizo de unuopaj lingvaj ebenoj kaj al kelkaj partecaj priskriboj de lingvaj fenomenoj en Esperanto (morfema strukturo, asimetria dualismo, lingvaj universalaĵoj, malregulaĵoj, k.a.) (la aŭtoro)

Alia

KOSECKY, Stanislav1989SK - Slovakujo2011-09-06 06:18:12
114

Valenta modelo de verbo el kontrasta vidpunkto en la slovaka, la germana kaj en Esperanto

La laboraĵo komparas du naturajn lingvojn (la slovakan, la germanan) kaj unu konstruitan lingvon (Esperanton) je morfo-sintaksa nivelo. Ĝi okupiĝas pri problemaro de valento kaj valenta modelo ĝenerale kaj konsideras ankaŭ specifajn trajtojn de la unuopaj lingvoj. Skize estas priskribitaj historio de la nocio valento kaj la plej gravaj valentaj teorioj. Estas analizita valenta modelo de kvin germanaj verboj (machen, nehmen, schenken, geben, arbeiten) laŭ la Valenta vortaro de germanaj verboj (2004) de Helmut Schumacher. Ni skize okupiĝas ankaŭ pri eblaj ŝanĝoj en valenta strukturo de verboj kaj trajtoj de jena problemo kadre de la unuopaj lingvoj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

NOSKOVÁ, Katarína2009SK - Slovakujo2011-09-05 08:06:42
115

Ni ellernos Esperanton: lernmaterialo de 90 instruhoroj por gimnazianoj en la tria jaro de Esperanto-lernado antaŭ la mezgrada ŝtata fremdlingvo-ekzameno aŭ abiturienta ekzameno.

"La laboraĵo efektive estas jara instrumaterialo por la 3-a klaso de Hungara gimnazio (la 11-a klaso de la komenco,17-jaruloj): individua kolektaĵo, aplikita dum unu studjaro (90 horoj en la propra klaso). Ĝiaj valoro kaj originaleco konsistas en tio, ke por tiu ĉi aĝgrupo ne ekzistas ankoraŭ lernolibro por la Hungaraj gimnazioj (prof. Szerdahelyi verkis por la 1-a kaj la 2-a klasoj, daŭrigo mankas). La Enkondukon, krome la metodikajn principojn, klarigojn dulingve, verkis la aŭtorino. La strukturo de la laboraĵo: Enkonduko (p. 2-12), Instruplano (p.15-30), Studmaterialo (p.31-277). Tiu ĉi lasta parto konsistas el ne sufiĉe strukturitaj kaj motivitaj, malfacile travideblaj ĉapitroj. (Tamen estas sciinde, ke la fazoj de la instruado, elprovo de la materialo kaj la verkado de la laboraĵo tempe koincidis). Kelkaj ripetiĝantaj lingvaj eraroj troviĝas en la laboraĵo, tamen ne multaj. Al la meritoj de la kompilaĵo apertenas, ke ĝi atestas pri celkonscia, tamen elasta laboro dum la studjaro; montras sisteman aplikadon de pluraj studhelpiloj; la elektado de la materialo estas sprita kaj celkonscia; integriĝas en la materialo ankaŭ konoj pri la kultura fono de Esperanto, krome ĝi donas aktualajn informojn pri la Esperanton parolanta komunumo. La aŭtorino okupas sin ankaŭ pri la instruado de vortar-uzado, priatentas ankaŭ la skizon, skribatan sur la nigra tabulo kaj la hejmajn taskojn. La parolo kiel komunika kapablo havas prioritaton, sed la aŭtorino ne neglektas ankaŭ spertigi la lernantojn en deĉifrado de manskribo. Resume: la laboraĵo atestas pri sperta, celkonscia kaj sprita instruisto. Ĝi povus havi praktikan valoron en kazo de publikigo, sed ties kondiĉoj estas profunda sistemigo kaj bona redaktado" (Zsuzsa Barcsay)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

GÁBOR, Mária-Rózsa1992HU - Hungarujo2011-09-03 00:27:28
116

La penso kaj la agado de Edmond Privat(1889-1962). Kontribuo al la historio de la politikaj ideoj en Svislando

Publikisto kaj verkisto, amiko de Romain Roland kaj de Gandhi, Edmond Privat (1889-1962) samtempe ilustris la spiriton de Ĝenevo kaj de Svislando kaj atestis veran universalismon. Pioniro de Esperanto, de la Ligo de Nacioj kaj de la universalismaj movadoj tuj post la mondmilito 1945, li estis unu el la unuaj eŭropanoj kiuj superpasis la reduktantan etnocentrismon, sed tamen profunde konscia pri la ekzempla valoro de la svisa eksperimento. Lia kontribuo al la publika romando vivo estis grava, karakterizita per la fondo de Radio-Genève (1925), per multnombraj konferencoj kaj per lia atestado kiel okupanto de la angla katedro ĉe la Universitato de Neuchatel. Pro la komunisma refluo kaj la reapero de naciismoj, lia problemaro direktita al la demando de la popolaj rajtoj retrovas renovigitan aktualecon. (La aŭtoro)

Historio de Esperanto-Movado

FARROKH, Mahammad1991CH - Svislando2011-09-03 00:22:32
117

La Historio de Ido-movado en Hungario

Ekapero de Ido-lingvo en 1907 En Hungario aperintaj Ido-lernolibroj kaj vortaroj (Szenthereszty; Bakonyi; Csatkai) Hungarlanda Ido-asocio, centro en Szombathely. Movada vivo, agado en la urbo Szombathely kaj en la urbo Sopron. Internaciaj Ido-kongresoj. En Hungario:1930 en Sopron; 1936 en Szombathely. Csatkai Jozsef: ĉefaktivulo- lia vivo kaj agado; ĵurnaloj.

Interlingvistiko

HOMPASZNÉ, Horváth Judit1992HU - Hungarujo2011-09-02 08:05:12
118

Apliko de sintezita parolo en la komputilo instruado de Esperanto.

Temas pri moderna tereno: komputila instruado, ne ofte traktata en Esperanto; apliko de sintezita parolo entute tre malofte aperas. La verkintino plenumis memstaran kaj pioniran laboron. Ŝi ne nur didaktike bone kunmetis materialon por komenca kurso en Esperanto, sed ŝi planis kaj ankaŭ ellaboris ekzercoprogramojn por komputilo Commodore aplikante la parolsintezan sistemon ESPAROL. La instruprogamoj estas esperantlingvaj, do taŭgaj por internacia uzo. El la enkoduka parto vidiĝas , ke ŝi konas la naciajn kaj internaciajn rezultojn ĉi-kampe kaj bone vidas la rolon de komputilo en la instruado. En la realigo de la bonega materialo aperas kelkaj pardoneblaj mallertaĵoj. Aperis raporto pri la praktika elprovo de la materialo en IPR 88/4. (IPR 4/1990)

Informadiko kaj Esperanto

KISFALUDY, Katalin1988HU - Hungarujo2011-09-02 08:03:38
119

Analiza studo kaj pritakso de la kvar ĉefaj sistemoj de Internacia Lingvo

Tiu ĉi studaĵo pridiskutas kvar ĉefajn sistemojn de konstruitaj internaciaj helplingvoj, kiuj pruvis sian praktikeblon: Esperanto, la interlingva sistemo de Ludovic Zamenhof; Ido, reformita Esperanto; Interlingue-Occidental, sistemo realigita de Edgar De Wahl; kaj Interlingua, antaŭ nelonge kombinita de I.A.L.A. (Internacia Helplinva Asocio).

Interlingvistiko

JAMES, Edward F.1955US - Usono2011-08-28 06:22:33
120

Esperanto en la sciencoj

Kvankam la temo-faka aplikado de Esperanto- estas aktuala kaj esplorinda, la verkinto nur citas- ofte laŭvorte, sen fontindiko- la konatajn faktojn (fakajn asociojn, konferencojn, vortarojn). Mankas memstara laboro, komparoj kaj konkludoj.(IPR 4/1990)

Internacia lingvo kaj scienco

KISDERY, Zoltan1990HU - Hungarujo2011-08-28 05:58:33
1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.