Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↑ | |
---|---|---|---|---|---|
141 | Verba regado kun prepozicio en Esperanto kaj en ekvivalentaj formoj en la hungaraLa studo traktas sintagmojn kaj regadon. Detale ĝi analizas la verban regadon kun multaj ekzemploj kaj alfrontas ilin kun la hungaraj formoj. Ĝi estas bone uzebla valenta vortkolekto. Esperantologio | BARCSAY, Zsuzsa | 1975 | HU - Hungarujo | 2011-07-22 06:35:45 |
142 | Esploro de la Esperanto leksiko (konsidere de la eŭropaj lingvoj)"La verkinto deziras pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto per la esploro de leksiko de la gimnaziaj lernolibroj. La tem-elekto estas tre aktuala en la epoko, kiam post la unuaeco de la rusa lingvo en la hungaraj lernejoj Esperanto figuras inter la unue elekteblaj lingvoj. Li skizas la rolon de Esperanto en la fremdlingva instruado en Hungario. La detala komparo de la leksiko de fremdlingvaj lernolibroj kun tiu de Szerdahelyi disponigas utilan materialon por kolegoj, kiuj volas instrui fremdajn lingvojn baziĝante sur Esperanto . Balla pruvas per propraj statistikaj esploroj la fundamentigan rolon de Esperanto ankaŭ por la grek-latin-denena vortprovizo de aliaj studobjektoj. Etimologiaj analizoj kompletigas la komparan liston. La studo estas bone strukturita kaj klara." (Internacia Pedagogia Revuo 4/1990, p.15, Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits) Esperantologio | BALLA, Karoly | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-07-22 06:08:16 |
143 | Pri sudmaraj lingvojNe temas pri verko rilate al Esperanto, sed pri ĝenerala lingvistika verko skribata en Esperanto. Interlingvistiko | ASAI, Erin | 1984 | JP - Japanujo | 2011-07-16 20:43:48 |
144 | Milito aŭ paco lingvistikaj: Esperanto vetkurante kiel internacia lingvo?Kiel UEA organizas la disvastigon de Esperanto en la ĵurnaloj, radio, televido kun la celoj pedagogia, kultura, informa aŭ propagando. Internacia lingvo kaj socipolitiko | DONNAY, Françoise | 1988 | BE - Belgujo | 2011-07-16 20:42:45 |
145 | Slavaj elementoj en Esperanto (Surbaze de la Zamenhofa tradukaĵo de Revizoro (Gogol)Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | ĈOROKALO, Bosiljka | 1973 | HU - Hungarujo | 2011-07-16 10:46:01 |
146 | Hilbert Spaces en IntuicioLa aŭtoro montras, ke "liniareco kaj neseparebleco ŝajnas esti nekunhaveblaj en intuicio". Alia | AŜVINIKUMAR, Tom | 1966 | NL - Nederlando | 2011-07-16 10:44:01 |
147 | Nederlanda literaturo tradukita en la japana. Bibliografio kaj priskribo de 4 verkoj.Tiu ĉi verko ne pritraktas esperantologian temon, sed aludas plurfoje al Esperanto. Alia | DE SMEDT, Petro | 1981 | BE - Belgujo | 2011-07-14 07:06:26 |
148 | Membroj de esperantistaj kuboj en LodzoLa aŭtoro esploris la agadon (dokumente, observe kaj enkete) de 5 Lodzaj Esperanto-kluboj. Interesis lin ĉefe motivoj entrepreni la lernadon de la lingvo Esperanto kaj membriĝi al la koncerna esperantista klubo. Lian atenton turnis ankaŭ la realigo de individuaj, personoj bezonoj de la klubanoj. Alia | ZARZECKI, Eugeniusz | 1966 | PL - Pollando | 2011-07-02 07:00:34 |
149 | Esperanto: vivanta lingvo.La tezo de ĉi tiu disertacio celas montri, ke Esperanto estas vivanta lingvo, per kiu la lingvo-uzantoj iom post iom kreas kulturon, kiun oni povus nomi Esperanto-kulturo. La unua parto traktas pri la lingva esenco de Esperanto, en la dua parto oni montras ke la vorto "verda" havas specialan signifon en ĝi, en la lasta parto oni diskutas pri la "interna ideo" kaj ideologio de Esperanto. Esperantologio | WASEDA, Mika | 1978 | JP - Japanujo | 2011-06-28 06:43:11 |
150 | Analizo de la voĉaj karakterizaĵoj de malsamnaciaj Esperanto-parolantoj.La sukceso de la Internacia Lingvo, almenaŭ parte, eksplikiĝas per la simpleco de ĝia fonologia strukturo, permesanta al popoloj de la tuta mondo paroli ĝin sen aparta prononcmaniero, t.e. sen misformado kiu malutilas la interkompreniĝon. Nia laborhipotezo estas jena: la Esperanto-parolantoj nekonscie uzas sian gepatran lingvon kiel "produktadmodelon". Ni do retrovas la samajn voĉajn karakterizaĵojn ĉe la parolantoj, kiuj havas la saman gepatran lingvon. Tiu ĉi analizo estas farita surbaze de la studaĵo de SMLT (Spectres Moyens à Long Terme) en la laboratorio pri fonetiko de la Ŝata Universitato de Mons Alia | DE VIVAR, Manuel | 1987 | BE - Belgujo | 2011-06-28 06:14:31 |