Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↑ | |
---|---|---|---|---|---|
131 | Otto Jespersen kaj la internacia lingvoLa verkinto ellaboris kaj analizis la vivoverkon rilate kun la artefaritaj lingvoj de unu el la plej konataj lingvistoj, patro de interlingvistiko. La laboraĵo enhave estas bona kaj riĉe dokumentita, tamen eblas riproĉi kelkajn formajn solvojn. Ŝajnas ke ŝi ne estas sperta pri la logika redaktado kaj formulado de siaj pensoj. Bedaŭrinde, sufiĉe multaj lingvaj kaj stilaj eraroj malaltigas la kvaliton de la laboraĵo.(IPR 4/1990) Historio de Esperanto-Movado | HAVASI, József Zoltánné | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-08-15 10:38:09 |
132 | Esperanto estas internacia helplingvo. Traduko en la nederlandan kun komentario de "Homens contra Babel" de Paulo Ronai, +la originala verko de Ronai en la portugalaEnkonduko (en la portugala) p. 1-64 Traduko (en la nederlandan) p. 65-277 Komentario (en la nederlanda) p. 278-299 La tabelo de enhavo 1° Lingvistika tragikomedio; 2° Komenco de la batalo kontraŭ Babelo; 3° Lingualumia, Chabé Aban & Cie; 4° Apartecoj de filozofia lingvo; 5° Menade bal, püki bal; 6° Kiel oni faras lingvon; 7° Esperanto - por kaj kontraŭ; 8° Kvalitoj kaj eblecoj de Lingua Catolica; 9° Malmunti lekanteton; 10° Filoj kaj kuzoj de Esperanto, genepoj de Volapük; 11° Interlingue kaj interlingua; 12°Neolatinus kaj parencoj; 13° Dornorozeto; 14° La plej universala mondlingvo; 15° La bazaj principoj de Basic English; 16° Basic English: por kaj kontraŭ; 17° La greka por la Ĉino; 18° Aristogramo kaj anti-babela skribo; 19° Fundamenta franca kaj Makiavelismo; 20° Ĉu ni parolos Romanid? (Tradukita el la verko mem) Esperantologio | DELVEAUX, Véronique | 1989 | BE - Belgujo | 2011-08-11 06:29:55 |
133 | Sintaksaj problemoj en Esperanto (Pri la sintaksa konduto de modalaj verboj)La verkintino baziĝante sur la internacia fakliteraturo kaj esplorante konatojn Esperanto-vortarojn, provis kolekti la modalajn verbojn kaj analizi ilian sintaksan kaj semantikan konduton. Ŝi konkludas, ke Esperanto kondutas simile al la naturaj lingvoj ankaŭ ĉi-terene? Ĝi estas valora kaj pionira laboraĵo.(IPR 4/1990) Esperantologio | DEMETER, Aniko | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-08-10 06:02:59 |
134 | Lingvistikaj skoloj kaj la artefaritaj lingvojLa laboraĵo trarigardas la rilatojn, kontaktojn inter la plej gravaj lingvistikaj skoloj- historia lingvistiko, novgramatikistoj, strukturismo kaj genera lingvistiko- kaj la artefaritaj lingvoj. La verkintino atingis sian celon, ĉar ŝi sukcesis prezenti, eĉ pruvi, kial la reprezentantoj de la unuopaj lingvistikaj skoloj interesiĝis aŭ ne pri la artefaritaj lingvoj. La argumentado estas logika, scienca; la studaĵo mem havas pioniran rolon. (IPR 4/1990) Interlingvistiko | CSISZAR, Zsuzsanna | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-08-09 06:10:28 |
135 | El la lingvistika terminologio de la 20-a jarcentoLa verko prezentas , kun esperantlingvaj difinoj, la plej gravajn lingvistikajn terminojn de la lingvistiko de la 20-a jarcento, surbaze de prilaboro de la Hungara lingvistika terminaro de Peter Siptar. La terminoj aperas en la lingvoj angla, rusa, hungara kaj en Esperanto. Oni trovas en la laboro la karakterizajn terminojn de la franca kaj usona strukturismoj, de la Praga skolo, k.s. Atendita kaj bone utiligebla laboro.(Wacha Balazs) Interlingvistiko | CSER, Roxane | 1984 | HU - Hungarujo | 2011-08-09 05:46:35 |
136 | La propedeŭtika valoro de la internacia lingvo Esperanto por la lernado de la franca lingvoLa disertacio unue detale prezentas la strukturon de la internacia lingvo kaj ĝian travideblan morfologion, poste analizas la svisajn proponojn por propedeŭtika instruado de Esperanto kaj kelkajn tiucelajn eksperimentojn(Ficher 1921; Auckland 1922; Halloran 1951; Williams 1948-1964; Formaggio 1983-1988) Interesa estas la fina bibliografio Instruado/edukado kaj internacia lingvo | CASALI, Prino Chlara | 1993 | IT - Italujo | 2011-08-05 20:15:56 |
137 | Verkaro kaj literaturaj verkoj de Jean ForgeLa verkintino celis prezenti la vivon kaj vivoverkon de unu el la plej interesaj kaj originalaj figuroj de Esperantaj literaturo kaj kulturo. Tio nur parte sukcesis. Estas pozitivaĵo, ke la laboraĵo baziĝas unuavice sur la studado de la verkoj, sed el tio sekvas mem la negativaĵo: tre malmultaj analizoj kompletigas la priskrbon de la enhavoj de la unuopaj Forge-verkoj. (IPR 4/1990) Esperanta literaturo | BODNÁR, Éva | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-08-01 18:22:06 |
138 | Apliko de komputilo en la procedo de instruado/lernadoLa laboraĵo analizas la praktikaj elprovon de la instrumateriolo de K.Kisfaludy en klasĉambro. Ĝi prezentas la efikon de la programoj ĉe la gelernantoj, la postan instruadon, baziĝantan sur ĝi, ĝi montras la avantaĝojn kaj malavantaĝojn (ekz.neŝanĝeblo de tekstoj) de la programoj. Mankas tamen sistema traktado kaj proponoj por eviti la erarojn aŭ por alitipaj programoj. (Internacia Pedagogia Revuo 4/ 1990) Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BARTHA, Emma | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-07-29 06:16:21 |
139 | Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj EsperantoLa aŭtoro: "En la disertacio mi studis la morfologian kontraston de la korea kaj Esperanto. Kaj la celo de la studo estas eltrovi bonajn metodojn por la Esperanto-instruo al Koreoj kaj ankaŭ esplori la atentindajn punktojn de la instruo.Mi bazas mian studon sur la korealingva gramatiko de d-ro Ho ung (1983) kaj Esperanta gramatiko de mi mem(1989). Mi kontrastigis morfologian parton el ambaŭ gramatikoj. La kategorioj ĉi tie kontrastigitaj estas jenaj: 1° vortfarado; 2° konjugacio; 3° deklinacio; 4° malsamaj kategorioj: a) tempo-indiko; b) supoza esprimo ; c) demanda esprimo; ĉ) ceteraj postpozicioj de la korea kaj Esperanto Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BAK, Giuan | 1991 | KP - Nord-Koreujo | 2011-07-28 08:34:58 |
140 | Problemoj de la internacia lingva komunikado tra la jarcentoj"La diplomitino en la unua parto faras superrigardon pri la solvo de internacia komunikado de la antikva tempo ĝis la 17-a jarcento. Poste ŝi analizas la ideojn de Descartes 'dekart) kaj Leibniz (lajbnic) kaj ties influon al la projektoj pri artefarita lingvo ĝis la 19-a jarcento. Kaj fine Ampova analizas la du realigitajn lingvojn Volapuko kaj Esperanto. Pli detale ŝi priskribas la strukturon de Esperanto kaj argumentas la kaŭzojn, kiuj certigas al ĝi utiligon pli ol jarcenton". (Rumjana Lazarova: recenzo en Bulgara Esperantisto, n° 12/1990) Alia | AMPOVA, EDZINO VASILEVA, Ivanka | 1990 | BG - Bulgarujo | 2011-07-25 06:46:56 |