Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↑ | |
---|---|---|---|---|---|
171 | Komparo studo inter Esperanto kaj aliaj kvar planlingvoj kaj la portugalaKompara studo inter Esperanto kaj kvar aliaj planlingvoj, nome: Volapuk, Ido, Occidental kaj Interlingua kaj inter Esperanto kaj unu lingvo natura, la portugala. En tiu ĉi verko ne estas konsiderataj tiuj punktoj, kiuj ricevas egalan traktadon en Esperanto kaj en aliaj komparataj planlingvoj; oni celas nur reliefigi la plej profitajn solvojn de la problemoj, kiujn frontas planlingvo celante internacian komunikadon. La saman kriterion pri elekto de temoj oni aplikas al la kontrastiga studo kun la portugala lingvo, pere de kiu oni celas evidentigi la simpligon kaj reguligon pri kelkaj punktoj de la Esperanta gramatiko kompare kun natura lingvo. Interlingvistiko | PASSINI, José | 1978 | BR - Brazilo | 2011-06-05 15:45:09 |
172 | Esperanto: priskribo kaj mezurado de internacia lingvoLa aŭtoro prezentas Esperanton kiel eblan solvon por la problemo de la monda komunikado traktante jenajn temojn: analizo de la problemo de internacia komunikado tra la tempoj ĉe diversaj sektoroj de la homa aktiveco kaj ĝia akriĝo pro la teknologia kaj scienca progresado en la mondo; studo pri naturaj lingvoj plenumantaj pasintece aŭ aktuale rolon de interlingvoj,iliaj amplekso kaj limigoj en tradukado; sintezo de la proponoj fare de internaciaj artefaritaj lingvoj,kiuj plej disvastiĝis ekde la pasinta jarcento ĝis nun; priskribo de Esperanto kaj taksado de ĝia propono kiel internacia lingvo pritraktante ĝiajn karakterizaĵojn kiel konstruita lingvo kaj tial regula, ŝparema, neŭtrala, kompare kun naturaj lingvoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | PASSINI, José | 1986 | BR - Brazilo | 2011-06-05 15:43:24 |
173 | Artfaritaj lingvoj. La socia statuso de EsperantoInternacia lingvo kaj socipolitiko | PEETERS, Stanny | 1986 | BE - Belgujo | 2011-06-05 15:42:06 |
174 | Kreollingvo kaj planlingvo. Konfronta prezento de komunaj trajtoj inter la francaj kreollingvoj kaj EsperantoKomparado de Esperanto kun francdevenaj kreollingvoj en la kampo de fonetiko kaj fonologio, leksiko, morfologio kaj sintakso, cele al reliefigo de komunaj aŭ paralelaj trajtoj inter ambaŭ lingvosistemoj. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | PHILIPPE, Benoît | 1985 | DE - Germanujo | 2011-06-05 15:39:50 |
175 |
| GOBBO, Federico | 1998 | IT - Italujo | 2011-05-02 13:05:51 |
176 | Gvidilo pri Esperanto-studprogramoj por elementaj lernejojEnhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko al Esperanto. b) La lernoĉambro. c) La familio. d) La hejmo. e) Horo kaj kalendaro. f) Leterskribado. g) Manĝoj. h) Scienco. i) Transportado. j) Urbo, lando, mondo. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | PARSONS, Lavina M. | 1963 | US - Usono | 2011-04-30 21:11:30 |
177 | La lingvistika strukturo kaj sociologiaj fondoj de kelkaj plej gravaj helplingvojLa unuaj dudek paĝoj klasifikas la helplingvojn en : a/ naturajn; b/ apriore artefaritajn; c/ aposteriore artefaritajn; d/ duone artefaritajn. Ilin sekvas 34 paĝoj pri la historio de 115 movadoj pri internaciaj lingvoj. Ok de tiuj estas pli profunde ekzamenitaj en la tria ĉapitro. La honoron dividas kun Esperanto la jenaj: Ido, Volapük, Frato, Latino sine fleksione, Novial, Interlingua kaj Occidental samspace.Sur la sekvaj 34 paĝoj estas pritraktitaj lingvistikaj komunaĵoj inter tiuj lingvoj. La posta ĉapitro estas dediĉita al la angla kiel monda helplingvo. La lasta ĉapitro kun 38 paĝoj traktas pri sociologiaj aspektoj, kaj Esperanto ricevas elstaran gravecon, eĉ favoran pritrakton, malgraŭ tio, ke en la komenco fraŭlino Parkin promesas al si favori neniun projekton. /el "Bona Espero" revuo de Sudafrika Esperanto-Asocio, / 1983, n-ro 3 Interlingvistiko | PARKIN, Gaile | 1983 | ZA - Sud-Afriko | 2011-04-26 21:37:46 |
178 | La Esperanto-movado en Chinio ghis la fondigho de la Popola RespublikoHistorio de Esperanto-Movado | LEDERHOFER, Claudia | 1993 | AT - Aŭstrujo | 2011-04-07 11:22:03 |
179 | La china Esperanto-movado post 1949Historio de Esperanto-Movado | TRUMLER, Andrea | 1994 | AT - Aŭstrujo | 2011-04-07 11:17:36 |
180 | Studo pri la socia psikologio de la difuzo de Esperanto kun speciala aludo al anglalingvanojLa tezo traktas unuavice la temon, kial oni lernis Esperanton. Alvenis 750 demandiloj. Inter la kaŭzoj estis: internaciaj aferoj (pacaferoj, homa frateco ktp.) en 29, lingvistiko en 24, korespondado en 14, vojagho en 13, politika kaj religia propagando en 8, amuzo en 4, kolektado en 3, radio en 2, diversaĵoj en 3 % (Enciklopedio p. 301) Internacia lingvo kaj socipolitiko | TANQUIST, Reuben Algot | 1927 | US - Usono | 2011-04-06 20:42:42 |