|
Titolo |
Nomo |
Jaro |
Lando |
Lasta redakto ↑ |
| 41 | Retoriko havas longan tradicion en la okcidentaj landoj. En Ĉinio kaj Japanio la tradicioj estas aliaj. Esploristoj atestas pri la observeblaj diferencoj ĉe gestudentoj de diversaj kulturoj. La hejman kulturon la verkistoj aŭ parolantoj kunportas en siajn tekstojn kaj parolojn.
La jena studo provas esplori ĉu ekzistas tiaj diferencoj ĉe esperantistaj prelegantoj de diversaj kulturaj tradicioj. La studobjektoj estas elektitaj inter la prelegoj farataj dum la 3-a Nitobe-simpozio en la kadro de la Universala Kongreso en 2004. La elirpunkto per kiu la prelegoj estas studataj estas la retoriko laŭ la greko-romia tradicio. Interlingvistiko | ÅRADSSON, Bengt Olof | 2017 | PL - Pollando | 2017-09-26 08:39:28 |
| 42 | L. N. Newell (1902-1968) kaj Jean Ribillard (1904-1962) estis aŭtoroj de prozaj verkoj, kies intrigoj disvolviĝas en norda Afriko dum la kolonia epoko. La unua publikigis Bakŝiŝ (1938) kun fono de Egiptujo, kiam ĝi estis brita protektorato, kaj la dua, Vagado sub palmoj (1956) kaj Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud (1963), kies rakontoj okazas en la tiama Alĝerio sub franca regado. La finlaboraĵo traspuras la karakterizojn proprajn al la kolonia literaturo en la menciitaj verkoj, kaj sub la prismo de la postkoloniaj studoj klopodas enkuntekstigi rolulojn kaj pejzaĝojn markitajn per la signo de alieco. Esperanta literaturo | MUÍÑOS PARDAVILA, Xesús de N. | 2017 | PL - Pollando | 2017-09-25 14:18:42 |
| 43 | Terminologio de la Doplera efiko (DOFI) estas universitata diplomlaboraĵo (terminaro), kiu prezentas ĉefe la sekvantajn konceptarojn: tipoj de Dopleraj efikoj, ondoj, fontoj kaj celoj, medioj, rapidoj, kaj sistemo de referenco.
La verko inkluzivas 70 kvinlingvajn (germane-angle-hispane-esperante-france) registraĵojn por tradukistoj sen fakaj scioj pri fiziko. Ĉiu koncepto troviĝas sur duobla paĝo. Indeksoj je la fino enhavas ĉiujn terminojn. Bedaŭrinde, pro la volo de la Universitato de Ĝenevo, la enkonduko legeblas nur france.
La aŭtorino elkore dankas la DOFI-volontulojn, de kiuj ŝi ricevis grandvalorajn konsilojn kaj subtenon. Alia | MARADAN, Mélanie | 2010 | CH - Svislando | 2017-09-15 06:37:43 |
| 44 | Oomoto estas unu el la novaj japanaj religioj. Dum sia historio Oomoto plurfoje ŝanĝiĝis. Dum la periodo 1925-1932 Oomoto aktive misiis en Parizo helpe de Esperanto. Nuntempe la religio laboras por religia dialogo. La disertacio klopodas klarigi la ŝanĝiĝojn en la religio. Internacia lingvo kaj religio | NORDENSTORM, Leif | 2002 | SE - Svedujo | 2017-07-26 11:56:24 |
| 45 | La diplomlaboraĵo kreiĝis surbaze de harmonio inter muziko kaj lingvolernado, kiu estas ekspluatinda kaj ekspluatenda. Ĝi donas sugestojn por kriterioj, laŭ kiuj elekti kantojn por diversaj aĝ-grupoj kaj/aŭ lingvo-niveloj; donas uzeblajn ekzercotipojn kaj konkretajn ekzercarojn por kelkaj difinitaj kantoj. La apendico entenas multajn kantotekstojn foje kun, foje sen la muziknotoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | MOLNÁR, Mónika | 2005 | PL - Pollando | 2017-07-20 20:40:42 |
| 46 | Alia | OLIVEIRA, Karina Gonçalves de Souza de | 2016 | BR - Brazilo | 2017-02-21 18:44:13 |
| 47 | Ekirante de diakrona esplorado de la esperanta movado en Ĉinio, la dissertaĵo evidentigas la socian dimension kaj la valorojn, kiujn ĉinoj sukcesis atribui kaj al artefarita lingvo - ofte mokata kaj kritikata - kiel Esperanto. Esperantologio | DI SEBASTIANO, Lucrezia | 2014 | IT - Italujo | 2017-01-16 02:02:59 |
| 48 | Esperantologio | KOLKER, Boris G. | 1985 | RU - Rusujo | 2017-01-07 18:44:20 |
| 49 | Instruado/edukado kaj internacia lingvo | DALLA GASSA, Paola | 1998 | IT - Italujo | 2017-01-07 17:14:35 |
| 50 | Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | CORRADAZZI, Fiammetta | 1998 | IT - Italujo | 2017-01-04 18:43:13 |