Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↑ | |
---|---|---|---|---|---|
11 | La francaj originoj de Internacia Katolika Asocio: IKUEMallonga priskribo de la rilatoj inter Esperanto kaj kristianismo antaŭ 1903. Resuma vivo de P-ro Emile Peltier (1870-1909), la prafondinto, kun traduko de multaj eltiraĵoj el la unua numero de "Espero Katolika". Longa ĉapitro pri la frua esperanto ekumenismo (antaŭ 1910). Komencoj de IKUE , kun P-ro Richardson kiel unua prezidanto. "Skiza" historio de IKUE ĝis la 1980-aj jaroj, insistanta pri la ekumena flanko. Multaj ilustraĵoj (ricevitaj de s-ro Jean Amouroux, Perpignan). Internacia lingvo kaj religio | LAVARENNE, Christian | 1987 | FR - Francujo | 2022-12-25 23:48:28 |
12 | Proponoj de J. A. Komensky pri la internacia lingvoLa ĉeĥa filozofo kaj pedagogo Komenio estas konata ankaŭ kiel lingvisto kaj kiel aŭtoro de projekto de internacia lingvo. Li studis ambaŭ principojn de ekesto de internacia interkomprena sistemo - aprioran kaj aposterioran. Tiuj ideoj estas priskribitaj unue en la verko "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica" - katolika konsulto pri reboniĝo de homaj aferoj - kaj precipe en ĝia parto "Panglottia", li parolas konkrete pri eblecoj de ekesto de internacia lingvo. Liaj proponoj ne estas tro originalaj el lingvistika vidpunkto kaj ne temas pri iu fakte konkreta propono komparebla kun similaj projektoj de tiu-tempaj lingvistoj aŭ filozifoj, kiel ekz.: Hartlib, Descartes, Leibnitz. Sed valora estas antaŭ ĉio lia ideo envicigi internacian lingvon en la kompleksan edukan kaj rebonigan sistemon, kiu servus al kreligo kaj eduko de la tuta homaro. Interlingvistiko | BARANDOVSKÁ, Vĕra | 1975 | CZ - Ĉeĥujo | 2022-12-11 16:56:31 |
13 |
| COTINET, Agathe | 2019 | FR - Francujo | 2022-09-30 16:52:37 |
14 |
| FIANS, Guilherme | 2019 | GB - Britujo | 2022-09-28 08:34:30 |
15 |
| GIORDANO, Alessio | 2019 | IT - Italujo | 2022-09-25 19:26:32 |
16 | Ĉu Esperanto? Kiu lingvo estas tiu?Konsiderante la mankon de verkoj, kiuj traktas pri Diskurso-Analizo rilate la diskurson pri disvastigo de Esperanto, ĉi tiu tezo havas kiel ĝeneralan celon analizi la diskurson pri disvastigo de Esperanto de L. L. Zamenhof, problematigante la reprezentadojn, kiuj aperas per la efikoj de signifo pri la lingvo. La korpuso konsistas el sep eltiraĵoj el tradukita versio de la teksto “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”. Ĝi baziĝas sur la hipotezo, ke la lingva prezento en la disvastiga diskurso de Esperanto transiras pozitivisman interdiskurson kaj koloniismajn kaj naciismajn diskursajn formaciojn, kiuj, ekskludante temojn pri subjektivigo, identeco kaj lingvokultura diverseco, povas rezultigi neakcepteblon de la propono de internacia lingvo. Por atingi la proponitan celon, la analizo estis farita surbaze de la arkegenealogio de Foucault kaj de la perspektivo de la franca skolo de Diskurso-Analizo. La problematigoj estis efektivigitaj sur la lumo de teoriuloj kiel Auroux (1998; 2008), Gadet kaj Pêcheux (2010) kaj Milner (2012) por pripensoj pri "universala lingvo"; Authier-Revuz (1990; 1998), pri heterogenecoj en diskurso; Foucault (2009;2010; 2014; 2016; 2017a; 2017b ), por subteni la analizon, bazitan sur arkeologio, potenco/scio-rilatoj, rezisto kaj subjekto; Coracini (1991), por trakti politikan diskurson kaj sciencan diskurson; inter aliaj. La tezo estas dividita en tri ĉapitrojn. La unua prezentas la produktokondiĉojn de la diskurso de Zamenhof; en la dua, estas prezentitaj la teoriaj metodologiaj aspektoj, kiuj gvidas la esploradon; kaj la tria estas la analizo mem. En la analizo, per la efiko de signifoj, el la diskurso de Zamenhof aperas jenaj lingvaj reprezentadoj, kiuj estas ankaŭ reprezentoj de Esperanto kiel internacia lingvo: a) kiel publika spaco, kiu permesas politikan ekzercadon, per politiko de amikeco; b) kiel "lingvo-nacio", "imaga teritorio"; c) kiel reala situigebla spaco por poziciigi rilatojn, "glosotopio"; kaj d) kiel translingvo "per se". Surbaze de la konfirmo de la hipotezo, oni komencas de la tezo, ke potenco/scio-rilatoj estas konsiderinda obstaklo al la adopto de Esperanto kiel internacia lingvo, precipe kiam la disvastiga diskurso prioritatas la pozitivisman interdiskurson, marĝenigante la problemigon de identecaj problemoj. Alia | EDUARDO, Andréa Marques Rosa | 2021 | BR - Brazilo | 2021-10-21 21:47:37 |
17 |
| BRASAL AREVALILLO, Jorge David | 2021 | ES - Hispanujo | 2021-10-09 11:07:00 |
18 | Analizo de EsperantoEn konvencia komputila lingva analizo, lingvoj tradicie estas esprimataj en formalaj gramatikoj kaj analizitaj per algoritmoj LR (k) aŭ LL (k). Tamen la grandeco, komplekseco kaj ambiguecoj de naturlingva prilaborado faras ĉi tiujn ilojn maltaŭgaj por naturlingva prilaborado (NLP). En ĉi tiu tezo oni esploras kiom taŭgas ĉi tiuj iloj por esprimi kaj analizi Esperanton. Oni prezentas ankaŭ morfologian analizilon por Esperanto kiel sintaksa analizilo.[El la resumo de la diplomlaboraĵo] Informadiko kaj Esperanto | AASGAARD, Bente Christine | 2006 | NO - Norvegujo | 2021-08-20 17:25:36 |
19 | Direkto de la lingva egaleco en la epoko de tutmondiĝoLa aŭtoro komparas la ideojn de la mond-angla kun tiuj de Zamenhof favore al la dua. Internacia lingvo kaj socipolitiko | KITAGAWA, Hisasi | 2000 | JP - Japanujo | 2021-05-13 21:05:35 |
20 | Teoria konsidero pri lingvaj rajtojEn la verko ĝenerale temanta pri lingvaj rajtoj, la aŭtoro, kiu estas esperantisto, ofte citas de esperantistaj fontoj kaj ankaŭ argumentas, ke diskutoj pri lingvaj rajtoj devus ankaŭ pli multe trakti lingvajn aspektojn de internacia komunikado. Alia | FUKUCHI, Toshio | 1999 | JP - Japanujo | 2021-05-13 13:14:05 |