Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 346

Titolo  Nomo ↓ Jaro  Lando  Lasta redakto 
221

Unu jarcento da literaturaj tradukoj de la itala al Esperanto (1890-1990)

Studo pri la tradukoj el la itala, ekde la unuaj aperintaj en la unua gramatiko (1890) ĝis ampleksa antologio de la italaj poetoj de la dudeka jarcento, (1990), tra revuoj kaj libroj aperintaj en Italujo kaj en eksterlando, inklluzive de kritika rigardo al iliaj sukcesoj

Esperanta literaturo

MINNAJA, Carlo2006IT - Italujo2010-11-20 13:47:47
222

Analizo de la talento-eduka eksperimento en Budaors

La aŭtorino estis kunlaboranto de la eksperimenta eduka programo en la Lernejo Talento (Budaors, Hungario, 1989-) kiu estas bazita sur la pedagogia modelo "eduki geniulojn" de Laszlo Plogar (la patro de la tri famaj ŝak-ĉampioninoj). Ŝi instruis la lingvon Esperanto al 6-7 jaraj geknaboj en la unua kaj dua klasoj de elementa lernejo. Dum kvin monatoj ŝi evoluigis ilian lingvoscion je tia nivelo, ke poste ili kapablis lerni alian studobjekton, nome matematikon en Esperanto. Krome, ili spertiĝis en la spontanea parolo dum la du jaroj. La temo de la faklaboraĵo estas priskribo kaj analizo de la eksperimenta instruado-edukado, el certaj vidpunktoj. La laboraĵo konsistas el du partoj. En la unua la enkondukon sekvas priskribo de la edukaj principoj kaj praktiko, deklaritaj kaj aplikata de L. Polgar, krome la rilato de la familio Polgar al Esperanto (ampleksas 25 paĝojn) ; la dua parto gvidas nin tra la organizado, preparo kaj la unuaj du jaroj de tiu unika instruado, el psikologia, pedagogia kaj metodika vidpunktoj. La disertaĵo havas karakteron de rakonto, kelkaloke ĝi similas al protokolo. Ĝi enhavas ankaŭ multajn subjektivajn konstatojn kaj juĝojn. Klare montriĝas , ke la aŭtorino kaj persone kaj fake destinis sin al la eksperimento. Detale, precize ŝi priskribas siajn observojn kaj spertojn. Tio estas pozitivaĵo. Kvankam ne estis la celo de tui disertaĵo, tamen mankas en ĝi rezultoj de ekzaktaj mezuradoj kaj konkretaj konkludoj. El la bibiografio (p. 52) ne evidentiĝas, kiun verkon tiucele uzis la aŭtorino; nek alfabeta, nek alia ordigo estas konstatebla. En la lingvaĵon de la disertaĵo enŝteloĝis kelkaj polismoj 'ekz. neglekto de la artikolo) kaj hungarismoj (en la vortordo k.s.), krome nekonsekvenca interpunkciado. Sed la stilo estas dinamika, la laboraĵo "lasas legi sin".

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MIRSKA, Grazyna Esperantina1994HU - Hungarujo2011-12-01 11:04:44
223

Esperanto-Movado en Japanio inter la du mondmilitoj

Tiu ĉi disertacio celas ĉefe priskribi la proletan Esperanto-movadon en Japanio inter la du mondmilitoj. La movado ĝermis en la periodo de demokratio post la unua mondmilito kaj havis jenajn celojn: esence establi teorion de internacia lingvo kaj Esperanto literaturo; funkcie interagi por kominikado inter individuaj movadanoj aŭ organizoj; entute servi al internacia solidareco kaj ekzalti spiriton de proletoj La movado dividiĝis en kvar periodoj: La 1-a: 1919.XII- 1923.VIII La 2-a: 1924.IV- 1930.VII La 3-a: 1930.VII- 1932.X La 4-a: 1932.X - 1938.XI En la unua periodo okazis demokratiigo de Japana Esperanto-Instituto kaj komenciĝis agadoj de esperantistaj socialistoj. Ankaŭ en la kampo de la kulturaj agadoj ili provis evoluigi la ideojn kaj la literaturon. En la dua periodo formiĝis proleta Esperanto-movado kaj oni havis grandan perspektivon de ĝia utiligado en la vastaj kampoj de socia agado: ekzemple en la movado por emancipi subpremitajn popolojn aŭ senrajtigitajn virinojn. La nombro de la agantoj estis malgranda, sed ili havis klaran konscion pri la taskoj de la proletaj esperantistoj. La tria periodo distingiĝis pro sia komunista karaktero. La movado fariĝis radikale politikema en la nomo de 'popularigo de la movado', kiu kaŭzis la internan disfendiĝon.Ili klopodis enkonduki internacilingvan teorion el Sovet-Unio; tamen, en severega subpremado fare de la ŝtataj instancoj, la movado eniris la kvaran stadion. La kvara periodo estas karakterizita de la evoluo de Esperanta literaturo, internacilingva teorio kaj proleta Esperanto-korespondado. Kvankam la movado celis radikigi Esperanton en la nacian kulturon, oni malsukcesis efike kunigi internacilingvan movadon kaj tiun de proleta liberigo. Rezulte, ne realiĝis popolfronto inter japanaj esperantistoj kontraŭ faŝismo kaj milito. Tamen oni devas noti la gravan rolon de proleta Esperanto-korespodado en la kontraŭ-faŝista movado. (la aŭtoro)

Historio de Esperanto-Movado

MIYAKE, Eizi1986JP - Japanujo2011-11-06 09:12:34
224

Vivo kaj verkoj de Istvan Gati (1749-1843)

Temas pri la pazigrafio de Stefano Gati

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

MOLNAR, Agnés1980HU - Hungarujo2010-12-18 19:39:20
225

Muziko en la lingvoinstruado

La diplomlaboraĵo kreiĝis surbaze de harmonio inter muziko kaj lingvolernado, kiu estas ekspluatinda kaj ekspluatenda. Ĝi donas sugestojn por kriterioj, laŭ kiuj elekti kantojn por diversaj aĝ-grupoj kaj/aŭ lingvo-niveloj; donas uzeblajn ekzercotipojn kaj konkretajn ekzercarojn por kelkaj difinitaj kantoj. La apendico entenas multajn kantotekstojn foje kun, foje sen la muziknotoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MOLNÁR, Mónika2005PL - Pollando2017-07-20 20:40:42
226

La verkoj de Istvan Gati en la tereno de ĝenerala lingvistiko

Stefano Gati estis hungara protestanta pastoro, kiu verkis kompletan pazigrafion, sed la pazigrafio postrestis nur en manuskripto. En unu el la ĉapitroj de la disertaĵo mi okupiĝis pri la pazigrafio de Gati.

Interlingvistiko

MOLNAR, Agnés1984HU - Hungarujo2010-12-18 19:58:37
227

Ĉeĥoslovaka Radio en la 20aj kaj 30aj jaroj de la 20a jarcento

Radia elsendado en Ĉeĥoslovakio komenciĝis la 18an de majo 1923 sub la nomo Radiojournal (RJ). Tiam oni ne sciis, kiel gravan rolon la radio ludos. Fakte ĝi estis komprenata kiel teĥnika atrakcio, kiam estis rigardata preskaŭ kiel miraklo disigo de homa voĉo „en aero“ sen drato. Tial la propago kaj taksado de la radio ne tiom estis laŭ la ofertata programo, sed pli laŭ la fakto de sendrata elsendado. Enkonduko de neniu alia amaskomunikilo signifis tian renverson kaj certakvantan ŝokon kiel enkonduko de la radio. La radio ja estas la plej malnova elektronika amaskomunikilo. Kvankam la enkonduko de televido aŭ interreto certe vekis atenton, ne plu temis pri tia surprizo; ĉiam temis pri „plibonigo de jam konata“. Radio tamen baziĝas sur la principo, kiun ĝis tiam neniu konis. Ankaŭ pro tio ĝi estis komence akceptata kun nefido. Kiel la tempo pasis, oni eksciis, ke la radio estas utila informilo. Origine teĥnika atrakcio iĝis nedividebla ero de la mondo de amaskomunikiloj. La radio en Ĉeĥoslovakio agis memkompreneble kiel fonto de amuzo, disvastigado de informoj, sed multe pli akcentita estis la flanko kultura kaj eduka. Tipan programeron de Radiojournal iĝis prelegoj, recitadoj, teatraĵoj kaj grave emfazita estis ankaŭ muziko. La kreintoj de la elsendado volis, ke la radio pozitive efiku al belgusteco kaj kultura nivelo de aŭskultantaro, per kio ĝi distingas de plejparto de nuntempaj (precipe komercaj) radioj, kiuj multfoje al aŭskultantaro prezentiĝas senpretende. La radia elsendado estis eluzata ankaŭ por la internacia propago de nia respubliko. Krom naciaj lingvoj gravan rolon en la elsendado de Radiojournal en la 20aj kaj precipe en la 30aj jaroj de la 20a jc. ludis la internacia lingvo Esperanto. Ĝuste plene profesia Esperanto-elsendado el la filio de Radiojournal en Brno estis en la mondo tre ŝatata kaj ĉeĥoslovaka radio inter esperantistaro preskaŭ en la tuta mondo starigis al si tre bonan nomon. Se unu el la plej gravaj funkcioj de la radio estis edukado, memkompreneblas, ke radio atingis ankaŭ lernejojn kaj en la jaro 1931 laŭ la decido de ministerio de edukado ĝi iĝis pere de „porlerneja radio“ parto de lerneja instruado. Ilian fakan elsendadon havis ankaŭ agrikulturistoj, laboristoj kaj industriistoj kun merkatistoj kaj komercistoj. La radio pruviĝis bona ankaŭ dum la ekonomia krizo, kiam ĝi por multaj iĝis relative malmultekosta fonto de ripozo, instruo kaj valoraj konsiloj por la malfaciaj vivsituacioj, kiujn la krizo alportis. La historio montris, ke la enkonduko de la radia elsendado estis ĝustedirekta elpaŝo.

Alia

MRÁZEK, Daniel2010CZ - Ĉeĥujo2011-04-05 10:42:23
228

Lingvo-konceptoj en la ĉina diskuto pri Eo komence de la 20-a jarcento

Interlingvistiko

MUENNING, Mariana Christina2010GB - Britujo2011-02-05 19:04:08
229

Nordafrika alieco: koloniaj trajtoj en la verkoj de Ribillard kaj Newell

L. N. Newell (1902-1968) kaj Jean Ribillard (1904-1962) estis aŭtoroj de prozaj verkoj, kies intrigoj disvolviĝas en norda Afriko dum la kolonia epoko. La unua publikigis Bakŝiŝ (1938) kun fono de Egiptujo, kiam ĝi estis brita protektorato, kaj la dua, Vagado sub palmoj (1956) kaj Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud (1963), kies rakontoj okazas en la tiama Alĝerio sub franca regado. La finlaboraĵo traspuras la karakterizojn proprajn al la kolonia literaturo en la menciitaj verkoj, kaj sub la prismo de la postkoloniaj studoj klopodas enkuntekstigi rolulojn kaj pejzaĝojn markitajn per la signo de alieco.

Esperanta literaturo

MUÍÑOS PARDAVILA, Xesús de N.2017PL - Pollando2017-09-25 14:18:42
230

Kelkaj observoj pri la esprimo de kazoj en Esperanto

En "The Case for Case" C. Fillmore (1968) skribis, ke la nocio de "kazo" estas trovebla, iamaniere, en la fundamenta aŭ baza gramatiko de ĉiuj lingvoj. Oni notas, ke la plej grava malsimileco inter Esperanto kaj la konkurentaj lingvoj (Ido, Novial, ktp.) estas, ke Zamenhof daŭre tenegis sian "akuzativon" kaj la aliaj (inkluzive Jespersen) forpuŝis ĝin. Esperanto vivas, la aliaj ne. Do, tiu kiu volas malkaŝi"universalan gramatikon"devas, inter alie, studi Esperanton.

Esperantologio

MULLARNEY, Maire1984IE - Irlando2010-12-18 20:32:58
1 ... 19 20 21 22 23 24 25 26 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.