Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 348
| Titolo | Nomo ↓ | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
|---|---|---|---|---|---|
| 241 | Eraroj trovitaj en la "Originala Verkaro" kaj "Leteroj " de ZamenhofPrecipe pri miskomprenoj rilate historiajn faktojn koncerne la Esperanto-movadon en Japanio. Historio de Esperanto-Movado | NUKINA, Yositaka | 1958 | JP - Japanujo | 2020-06-20 16:55:56 |
| 242 | Notoj pri la historio de la ideo de mondo-lingvo-efektivigo de la internacia lingvo EsperantoPrecipe pri la kopernika venko de Esperanto kiel "internacia lingvo" Interlingvistiko | NUKINA, Yositaka | 1977 | JP - Japanujo | 2011-03-30 20:48:43 |
| 243 | Bazo-Lingvo por la aŭtomata tradukadoInformadiko kaj Esperanto | NUTAKOR, Mawust Edwin | 1992 | FR - Francujo | 2011-11-16 07:29:13 |
| 244 | Efektivigo de morfo-sintaksa analizatoro de EsperantoUnua parto de efektivigo de informatika programo (logiciel en Turbo Prolog, lingvo de artefarita inteligenteco), celante la prilaboron de Esperanto por ĝia uzado en artefaritaj tradiksistemoj aŭ en interfaco por la kominikado homo/maŝino. Tiu ĉi parto esence traktas la morfologian rekonon. Disertacio de D.E.A. (Diplomo de profundaj studoj), nun preparata, traktas la sintaksan analizon. Esperantologio | NUTAKOR, Mawust Edwin | 1991 | FR - Francujo | 2011-11-15 09:36:28 |
| 245 | Esplorado pri universala lingvo: soci-lingvistika komparo de la franca kaj Esperanto.Disertacio en du partoj: 1° Soci-kultura kaj psikologia komparo de kondiĉoj kaj kriterioj pri elekto de universala lingvo; 2°Lingvistika komparo. La du partoj traktas Esperanton kaj la francan kiel ekzemplojn de lingvoj de iliaj respektivan kategorioj: planita kaj natura. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | NUTAKOR, Mawust Edwin | 1987 | GH - Ganao | 2011-11-15 08:10:23 |
| 246 | Edmond PrivatLa laboraĵo celas doni resumajn bildon kaj koncepton pri la verkaro de Edmond Privat, unu el la elstaraj figuroj de Esperanto-literaturo kaj historiografio. Tio ne vere sukcesis, ĉar la verkintino ellaboris malmultajn verkojn de Privat, kaj eĉ tiujn nur supraĵe. Tiel, kompreneble, mankas la teoriaj konkludoj kaj la laboraĵo estas malfacile taksebla.(IPR 4/1990) Historio de Esperanto-Movado | NYILAS, Éva | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-11-23 08:37:57 |
| 247 |
| OLIVEIRA, Karina Gonçalves de Souza de | 2016 | BR - Brazilo | 2017-02-21 18:44:13 |
| 248 | Komparo inter kelkaj aspektoj de la lingvoj angla kaj Esperanta en la rolo de internacia helplingvoKoncize, klare kaj originale analizita konfronta problemaro prezentita en jenaj ĉapritroj: a/ Enkonduko p.2-10 b/ Fonologiaj aspektoj p. 11-34 c/ Morfologiaj kaj sintaksaj aspektoj p. 35-76 d/ la longvo kiel rimedo de beletra tradukado p/ 84-88 e/ Konkludoj p/ 88-93 f/ Bibliografio p/ 94-117 Interlingvistiko | PALA, Giovanni | 1985 | IT - Italujo | 2011-03-31 20:54:33 |
| 249 | La antonimoj en logiko kaj EsperantoLa kandidato unue klarigas la diferencon inter neado kaj kontraŭo en logiko; poste komparas tion kun la lingvaj rimedoj, kiuj esprimas la neadon kaj kontraŭon. Sekvas detala difino kaj klasifiko de antonimoj, poste la antonomio en Esperanto kun aparta konsidero al la prefikso mal-kaj aliaj rimedoj. Esperantologio | PAP, Zsuzsanna | 1986 | HU - Hungarujo | 2011-04-02 21:25:25 |
| 250 | Etnografio de la komunikado en socia ekzolingva medio: la Esperanto-Kulturcentro de la Chaux-de-FondsEn la Esperanto-Kulturcentro de La Chaux-de Fonds, personoj de la tuta mondo venas por lerni Esperanton kaj por renkontiĝi. Tie la socia rolo de la Internacia Lingvo montriĝas ĉefa, ĉar Esperanto estas same komunikilo kaj enven-faktoro en la grupo. Tra analizo de iafoje plurlingvaj konversacioj la aŭtorino aperigas-krom lingvajn regulojn-la sintenajn regulojn, kiuj stariĝas inter la vizitantoj de la Centro. (la aŭtorino) Alia | PAPALOÏZOS, Lilli | 1992 | CH - Svislando | 2011-11-16 08:38:23 |


