Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo ↓ | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
261 |
| PORTUESE, Aurélien | 2009 | DE - Germanujo | 2010-10-17 19:02:11 |
262 | Vivo kaj laborado de Ábel BarabásHistorio de Esperanto-Movado | PRUNKL, János | 1984 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 11:17:19 |
263 | Naturaj lingvoj kaj artefaritaj lingvoj. La sintakso de la angla kaj tiu de Esperanto.Esperanto kompare al la aliaj artefaritaj lingvoj kaj ĝiaj fonologio, morfologio, sintakso. Sintaksaj karakterizoj de la angla lingvo. Kompara ekzameno de anglaj kaj Esperantaj tekstoj laŭ:-vorta ordono kaj pragmata rolo de nominalaj sintagmoj; -tezaj elesprimoj; -fundamentaj gramatikaj rilatoj. (la verkintino) Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | PRUZZI, Paola | 1992 | IT - Italujo | 2011-11-20 07:40:27 |
264 | Provo de matematika argumentigo de uzo de unu ĝenerallingvistika modeloZamenhof ne konis ĝeneralan lingvistikon / ĝi tiam ne ekzistis/, sed tamen trovis vivoplenajn solvojn. Do, temas pri eksterordinara lingva intuicio. Pro tio, Esperanto estas la sola "artefarita" lingvo, kiu estas parolata, stile kaj funkcie tre varia; studado de tiu fenomeno povas esti tre utila por lingvoscienca teorio, ĉar Esperanto estas la sola lingvo pri kiu ni scias, kiam ĝi ekis kaj kiel evoluis- ĝis nun la teorio ne venis al tiu ĉi fruktodona ideo. La verko estas nur unua, metodologia, parto de unu pli ampleksa studo. En tiu parto oni volas, per matematikaj argumentoj, pruvi pri la uzo de Esperanto kiel ĝenerallingvistika modelo. La metodo estas interesa, sed la pruvo tre duba. Interlingvistiko | RAŠIĆ, Nikola | 1980 | HR - Kroatujo | 2011-06-11 06:45:32 |
265 | La sud-hungarlanda laborista esperantista movado ĝis 1929En la urbo Szeged la laboristaj esperantistoj en 1914 disiĝis de la "burĝaj" kaj fondis apartan organizaĵon. Ilia movada vivo estis vigla dum la franca okupado 1919-1920. En la 20-aj jaroj ili laboris kiel grupo de la Hungarlanda Esperantista Societo Laborista. En 1924-1925 ĝi estis la plej forta. La "burĝa" movado ĉesis ekzisti kaj fondiĝis novaj grupoj en : Hodmezovasarhelyi, Oroshaza, Gyula, ktp.; ĉiuj laboristaj. Ili kontaktis kun SAT, kio estis malpermesita en Hungario. En 1927-1929 la movada aktivado malpliiĝis pro la policaj ĝenadoj. Historio de Esperanto-Movado | RÁTKAI, Árpád | 1973 | HU - Hungarujo | 2011-06-09 20:03:17 |
266 | Elementaj vortstrukturoj en Esperanto (La metodo de vortmodela analizo en elemnta kombinologio)La aŭtoro emfaze distingas du-bazformajn radikojn. Li neas validecon de statistikaj esploroj ĉe planlingvo: "la sola normativa aŭtoritato en funkcianta planuia lingvo devas esti la scleince priesplorita interna ordo de la lingvo". Li prezentas detalan priskribon de vortstukturoj surbaze de la prezentita principo. Esperantologio | RÉVÉSZ, Sándor | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 10:13:41 |
267 | Distribuo de morfemoj en la morfologia siistemo de EsperantoEn la disertaĵo estas entreprenita analizo de interligiĝebleco de radikoj kun la afiksoj. Evidentiĝis, ke la Esperantaj afiksoj ligiĝas nur kun difinitaj radikoj kaj inverse. Ekz. la afikso -ar- ligiĝas kun radikoj substantivaj kaj ne ligiĝas kun radikoj verbaj. Surbaze de tiu-tipaj interligiĝeblecoj la aŭtoro provis pravigi la teorion pri la gramatika karaktero de la Esperanto radikoj. Esperantologio | ROKICKI, Ryszard | 1974 | PL - Pollando | 2010-11-24 22:44:10 |
268 | Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodojLa laboraĵo enkondukas al ĝenerala teorio de internaciaj planlingvoj. Ĝi prezentas provon sisteme prezenti lingvistikan laborkampon de interlingvistiko (laŭ la latina interlingu(a) + istiko, t.e. domeno de scienco okupiĝanta pri planlingvoj kaj pri literaturo ekzistanta en tiaj lingvoj). Konsideroj koncentriĝas sur ĝia esplorobjekto, ĝiaj celoj, ĝiaj taskoj, ĝiaj metodoj, ĝia momenta esplorsituacio kaj ĝiaj evoluperspektivoj. Apartan lokon okupas prezento de strukturo, funkcio kaj evoluo de internaciaj planlingvoj kiel Esperanto, Ido, Volapük, Occidental-Interlingue, Interlingua kaj aliaj. La laboraĵo enhavas krome detalan tipologion de planlingvoj konstruitaj dedukte kaj indukte, tio estas planlingvoj skemismaj (ekz. Esperanto, Ido) kaj planlingvoj naturalismaj (ekz. Novial, Interlingua). Priskriboj de planlingvoj estas akompanataj de multnombraj komparoj kun etnaj lingvoj. Interlingvistiko | SAKAGUCHI, Alicja | 1999 | PL - Pollando | 2010-11-15 13:10:46 |
269 | Modeligo de la lingva materialo en la fremdlingva instruado kaj en interlingvistikoAntaŭ ol oni volas komenci instrui iun ajn fremdan lingvon, oni devas unue elekti kaj segmenti la lingvan materialon (antaŭ ĉio la gramatikon kaj leksikon). La esenco de tiu fazo konsistas en la decido, kiugrade limigi materialon de la instruata lingvo, kaj kia estu la sinsekvo de la aperantaj en ĝi malfacilaĵoj. Problemo de la elekto de la instrumaterialo koncernas en lingvodidaktiko eblecon de evito de tiaj eroj el la sfero de gramatiko kaj leksiko, kiujn oni povas preterlasi por akiri deziratan kompetencnivelon. Lingvoprojektoj kiel Basic English, Français Fundamental aŭ Wede liveras al ni utilajn indikojn por segmenti instrumaterialon en la fremdlingva instruado. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | SAKAGUCHI, Alicja | 1981 | HU - Hungarujo | 2010-11-15 13:05:23 |
270 | Prefiksitaj verboj en EsperantoEsperantologio | SALOMONNÉ CSÍSZÁR, Pálma | 2001 | HU - Hungarujo | 2010-10-26 19:16:29 |