Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo ↓ Jaro  Lando  Lasta redakto 
281

Sistemo de la germanaj verboj en la elektronika datenprilabora sfero kiel bazo por la lingvistika datenprilaborado kaj komparo kun anglaj kaj Esperantaj verboj.

El la datenprilabora literaturo mi kolektis pli ol 1000 diferencaj verboj . Mi kolektis preskaŭ ĉiujn verbojn, ĉar ili signifas specialajn fenomenojn kaj agojn aŭ agarojn en rilato kun la datenprilaborado. El tiu materialo mi konstruis kampojn konsistantaj el verboj, kiuj reprezentas sferojn de speciala proceso. Al la speciala proceso apartenas dialogo, alia estas diagnozo. Ĉiu sfero havas centron, kiu estas reprezentita per verboj, kiuj karakterizas "kernproceson" kvazaŭ la esencon de la tuta procesa sfero.Tio estas tri fundamentaj verboj, kiuj ripetiĝas pli malpli en ĉiuj verboj de la kampo. La kernproceso por la sfero de la dialogo konsistas el legi-sendi-skribi. Tiuj tri verboj ankaŭ enhavas (ĉiu verbo sole kaj ĉiuj kune) tempajn kaj lokajn informojn, ĉar ili ĉiuj: "legi", "sendi" kaj "skribi" komencas, daŭras kaj finiĝas kaj procesas en difineblaj lokoj . La kampo de la verboj por la diagnozo enhavas la kernan proceson: kaŝi -serĉi-trovi. Se la dialogo estas parto de la diagnozo, la procesoj de la diagnozo povas enhavi: legi-sendi- skribi. Tia-maniere oni povas konstrui ( kaj ankaŭ ili ja ekzistas) tre kompleksajn verbojn, kvazaŭ unu vorto por longa programo, ekz.: testi, komputi,ktp. La verboj ekzistas en du aroj. La unua aro nomas la procesojn mem, la dua nomas la rilatojn inter ili; ili ankaŭ reprezentas procesojn. Rilatoj inter la procesoj estas ekz.:kaŭzi-procesi-elvoki, aŭ intenci- plenumi- atingi. Finfine, mi konstruis matricon el tiuj lingvistikaj datenoj por la komputilo. Esperantaj verboj kelkfoje enhavas pli da informoj ol la germanaj kaj anglaj (ekz. germane: löschen, angle: clear, Esperante: sendatenigi) En Esperanto oni povas fari kaj ankaŭ pritraktas konstruon de novaj verboj por novaj fenomenoj laŭ la vortfarado sistemo. Pro tio kaj diversaj aliaj kaŭzoj, Esperantaj vortoj taŭgas pli bone ol angla kaj germanaj por konstrui matricon.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SÖRGEL, Hartmut1984DE - Germanujo2011-06-18 16:03:30
282

Kiam Esperanto estas prenata je la vorto. Pri la vorto kaj la sintakso en la planlingvo Esperanto.

La disertacio esploras la rilatojn inter iuj lingvaj universalaĵoj, la interlingvistika ideologio de d-ro Zamenhof kaj la formo donita al Esperanto sur la sintaksa nivelo, priskribante la morfologion kaj la sintakson de la vorto. Morfologia priskribo forma kaj kvanta de la naturaj lingvoj estas komparita al Esperanto. La planlingvaj projektoj Interlingua kaj Novial kaj la "praesperantoj" estas interkomparitaj. La rezultoj priskribas la du funkciojn de la vortklasaj finaĵoj kaj la vorton surbaze de sintakso kaj de semantiko.La teorio pri la ekzisto de semantikaj vortklasoj estas diskutata en tiu kadro. La du funkcioj de la vortklasaj finaĵoj kondukas al reanalizo de la estiĝo kaj de la morfosintakso de la Esperanto-afiksaro. La konkludo estas, ke planlingvo utiligas malsamgrade la gramatikajn nivelojn(morfologio, sintakso, ktp.) troviĝantajn en la naturaj lingvoj. (la verkinto)

Esperantologio

SOSNIECKI, Jan1989DK - Danujo2011-11-21 07:30:54
283

La intonacio en Esperanto

Teoriaj asertoj pri intonacio ĝenerale. Ekzemploj el diversaj lingvoj. Historio de la problemo en Esperanto. Eksperimento en Esperanto. Intonaciaj strukturoj laŭ frazo-specoj. Denombrado. Emfaza intonacio. Intonemoj en Esperanto. Intonacia minimumo de Esperanto. Ktp.

Esperantologio

STAND, László1980HU - Hungarujo2011-09-10 07:18:29
284

La informacio en Esperanto

Informadiko kaj Esperanto

STANDL, Láaszló1980HU - Hungarujo2011-02-12 10:38:40
285

Efikeco de kognitiva metodo en la unua jaro de instruado de la Esperanta lingvo en la postlernejaj okupoj

I- unua volumo: 222 paĝojn, 255 postskribojn. II.-dua volumo: 215 paĝojn, 98 postskribojn. La disertacio enhavas: 485 bibliografiaĵojn (librojn, artikolojn ktp) 39 aneksaĵojn (tekstojn, matematikajn tabelojn, demandarojn ktp). Celo de mia esploro estis analizo de rilatoj inter modelo kaj proceduro dum la lernado laŭ la kognitiva instrumetodo.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

STRACHANOWSKA, Iwona1987PL - Pollando2011-06-16 21:43:56
286

Provo de la lingva bildo de la mondo por artefaritaj lingvoj

Interlingvistiko
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj
Alia

STRIA, Ida2016PL - Pollando2016-03-07 10:33:25
287

Uzo de la koncepto de lingva bildo de la mondo por Esperanto

La laboraĵo celas taksi la eblecon studi Esperanton enkadre de kultura lingvistiko kaj, pli precize, studi la koncepton de la lingva bildo de la mondo enkadre de la teorio kaj praktiko evoluigita en la Etnolingvistika Skolo de Lublino, Pollando. Nuntempa esplorado pri la lingva bildo de la mondo fokusiĝas pri naturaj etnaj lingvoj kaj ĵuse komparaj studoj estis postulataj. La nuna laboraĵo estas provo montri eblajn aplikojn de la teorio al Esperanto samkiel limigojn rezultantajn de tia aliro.

Interlingvistiko
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

STRIA, Ida2017PL - Pollando2017-10-09 14:13:53
288

Apliko de la komunika metodo en la instruado de Esperanto

La laboraĵo estas aktuala, ja dum abundas lernolibroj pri la angla kaj germana laŭ la komunika metodo, mankas tiutipaj por Esperanto. La verkintino unue prezentas la komunikan metodon, ĝiajn ekzercotipojn, la ŝanĝiĝintan rolon de la instruisto, la gruplaboron ne preteratendante la psikologiajn aspektojn surbaze de vasta kono de fakliteraturo kaj de siaj propraj spertoj. Post analizado de la speciala taŭgeco de esperanto por tiu ĉi metodo, ŝi skizas en la ĉefa parto Esperantan lernolibron por progresantoj laŭ la komunika metodo. Ŝi prezentas la temojn (alirante ilin el praktika flanko) kaj la strukturon de la ĉapitroj. Ŝi elleboras unu ĉapitron detale (dum 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo) : de la strukturaj ekzercoj ĝis la komunikaj ludoj. Konsiloj por instruistoj sekvas la lecionon. La laboraĵo estas bonega, ĝi malkaŝas veran pedagogon. Ni deziras, ke ŝi ekhavu la emon kaj la eblecon por ellabori la tutan lernollibron. (IPR 4/1990)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

STRÖBL, Katalin1990HU - Hungarujo2011-09-10 07:20:39
289

Rakonto de 2 Ligoj: Esperanto kaj la Ligo de Nacioj 1914-1922

Historio de Esperanto-Movado

SURMON, Tyron2020GB - Britujo2020-03-19 16:19:12
290

Kaŭzativo kaj faktitivo en la Hindo-Europaj lingvoj

Temas pri la dufunkcia aplikado de la verba sufikso -ig(i). Ekzemple la hungara frazo "Disznót hízlaltattam anyámmal." ('Mi grasigigis/dikigigis porkon fare de mia patrino.' = Mi igis patrinon grasigi/dikigi porkon.) apenaŭ estas klare tradukebla en la plimulton de la Hindo-Europaj lingvoj. Ankaŭ en Esperanto kelkfoje kaŭzas problemon, ke kaj kaŭzativo kaj faktitivo estas esprimitaj per la sama sufikso. Faktitivo estas kaptebla per PIV ("Vocho prezentanta la agon, kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ĝin pro ties efiko."), sed la difino de kaŭzativo komplete mankas. Tio suspektigas jam, ke ne estas aranĝitaj la du signifoj. Tio kaŭzas cetere problemojn kaj en la esprimo kaj en la kompreno. La diplomlaboraĵo prezentas plurcent aplikaĵojn de la sufikso, kaj ĝi montras, kiel ŝanĝiĝas la semantika kampo depende de la transitiveco aŭ de la netransitiveco de la verboj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SZABÓ, Imre1984HU - Hungarujo2010-10-17 19:14:56

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.