Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 348
| Titolo | Nomo ↓ | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
|---|---|---|---|---|---|
| 201 | Aksiologio kaj sintakso en la klasifikado de la morfemoj en la ĉina kaj en Esperanto. Surbendigo kaj analizo de esperantlingva tekstospecimeno."Kiam mi decidis doktoriĝi pri Esperanta temo, en 1976, mi havis diplomon pri matematiko, sed neniun pri lingvistiko kaj pro tio mi devis plenumi kelkajn taskojn antaŭ ol propracence verki la veran disertacion? Sed ili estas rapidaj tajpaĵoj, ne celantaj publikigon (tamen ne sekretaj). Aksiologio kaj sintakso estas la unua dokumento, kie mi pridiskutas la neceson analizi dise la sintaksan kaj la semantikan informojn en mesaĝo, uzante alispecajn unuojn ("morfemo" por semantika informo, "vorto" por intaksa informo), temo retrovebla en mia disertacio. "ĉap. 2 ).Surbendigo kaj analizo estis deviga universitata tasko: oni postulis, ke ni fonetike transskribu plurajn minutojn (teorie 20, sed fakte mi limigis .....) da parolata lingvo kaj analizu ekde tio fonologiajn aŭ aliajn problemojn ". Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | LO JACOMO, François | 1977 | FR - Francujo | 2010-11-23 23:17:40 |
| 202 | La propedeutika valoro de planlingvoj por la fremdlingva instruado.Antaŭe, la aŭtoro priskribas la pravigon de la fremdlingva instruado kun ĝiaj problemoj. Ekzamenas enkondukon de la lingvo-orientiga instruado kun la uzo de la lingva modelo de "Internacia Lingvo" (Esperanto), precipe ĝiajn lingvajn kaj pedagogiajn aspektojn. Post kelkaj priskriboj de eksperimentoj koncerne la lernplifaciligon de etnaj lingvoj post antaŭa lernado de ILo, , estas analizitaj empiriaj rezultoj pri la lern-plifaciligo de etnaj fremdlingvoj (angla) post antaŭa partopreno al la lingvo-orientiga instruado (LOI) en la 3-a kaj 4-a lernjaroj de la baza lernejo. La rezultoj konfirmas la avantaĝojn ĉe la lernado de fremdaj lingvoj por LOI-partoprenintoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | LOBIN, Günter | 1985 | DE - Germanujo | 2010-11-20 22:32:00 |
| 203 | Organiza kaj financa modeloj de la libervola lingvo-orientiga instruado ĉe privata okupiĝoLa aŭtoro priskribas strukturojn kaj rilatojn inter diversaj organizaj instancoj por realigi libervolan lingvo-orientigan instruadon. Krome , la verko enhavas pripensojn pri la financado de tiu libervola instruado . (kalkulado de elspezoj kaj enspezoj) Instruado/edukado kaj internacia lingvo | LOBIN, Günter | 1978 | DE - Germanujo | 2010-11-20 22:04:26 |
| 204 |
| LONG, Yunxia | 2024 | PL - Pollando | 2025-06-24 01:21:03 |
| 205 | Lingvistika analizo de la esprimrimedoj de poezia parolo (surbaze de la materialo de Esperanto kaj franca lingvo)Titoloj de la ĉapitroj: a) Enkonduko; b) Teoriaj aspektoj de la apero, funkciado kaj literaturaj specifaĵoj de la internacia, helpa planlingvo Esperanto; c) La poeziaj tradukoj en Esperanto en komparo kun alilingvoj tradukoj; d) Originala Esperanto-poezio; e) Konkludoj Esperanta literaturo | LUKJANEC, Dina Grigorjevna | 1983 | RU - Rusujo | 2010-11-29 22:35:49 |
| 206 | Propedeŭtiko de la franca lingvo kaj EsperantoInstruado/edukado kaj internacia lingvo Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MAJERCZAK, Maria | 1982 | PL - Pollando | 2011-02-07 16:05:14 |
| 207 | Pritakso de tri Esperanto-lernolibrojLa aŭtoro analizas el metodika vidpunkto la taŭgecon de tri plej ofte uzataj polaj lernolibroj de Esperanto.. Surbaze de la analizo, li entreprenas verkon de modela lernolibro de Espernao por poloj, konforma al la nunaj atingoj de metodiko instrui fremdajn lingvojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | MALEWICZ, Edward | 1975 | PL - Pollando | 2010-11-29 22:15:38 |
| 208 | ĈU ESPERANTISTOJ AGAS INTER SI ALIMANIERE OL KUN NEESPERANTISTOJ?Esperanto-komunumo, kiel kultursocia fenomeno posedas siajn specifajn trajtojn. Kelkaj el ili ŝanĝiĝas en la tempofluo, kelkaj de ili restas stabilaj. Unu el la lastaj estas en fokuso de mia esploro. Komunikado inter esperantistoj kaj esperantistoj kun neesperantistoj – „fremduloj“ havas stabilan karakteron. La esperantistoj ofte malĝuste informas neesperantistojn pri la lingvo esperanto, ĝia kulturo. Ili pligrandigadas tiam realan kvanton de esperantistoj, kaj troigas pri facileco de la esperanta lingvo. Labormetodoj: kompara analizo de sciencaj artikoloj, libroj, interretaj artikoloj ktp., interreta enketado, duonstrukturita intervjuo. Alia | MALYCH, Snaiguole | 2014 | PL - Pollando | 2014-10-01 19:18:05 |
| 209 | Kvin artfaritaj lingvoj. Kompara esploro de la valoro de Volapük, Esperanto, Ido, Occidental kaj Novial.La planlingvoj havas malsamajn celojn. Esperanto celas esti facila por ĉiuj homoj, Occidental por la poliglotaj intelektuloj. La celo de Esperanto estas pli ĝusta, sed Occidental estas teknike pli perfekta por sia propra celo. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MANDERS, W.J.A. | 1947 | NL - Nederlando | 2010-12-01 20:40:47 |
| 210 |
| MARADAN, Mélanie | 2010 | CH - Svislando | 2017-09-15 06:37:43 |


