Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro ↑ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
111 | La china Esperanto-movado post 1949Historio de Esperanto-Movado | TRUMLER, Andrea | 1994 | AT - Aŭstrujo | 2011-04-07 11:17:36 |
112 | Analizo de la startigo de la internacia Esperanto-gazeto "Eventoj" el merkatika vidpunktoPost la startigo (1992) je unu jaro de EVENTOJ estas resumita la farita laboro kaj analizita la "merkato situacio". Ĉefaj partoj :- eksteraj kaj movada cirkonstancoj -"konkurene-analizado" -reklamo kaj PR -merkat-segmentado -analizo de abon-nombro, ktp -financa strategio -difino de estontaj celgrupoj kaj aplikendaj metodoj por plia disvastigo -vendo-kanaloj Internacia lingvo kaj ekonomio | SZILVASINE-VIRAG, Zsuzsanna | 1993 | HU - Hungarujo | 2011-11-26 08:33:42 |
113 | La parto kaj la tuto. La rolo de la rilato"parto kaj tuto" en la funkcio de lingvoLa celo de la disertacio estas ekspliki, klarigi la diversajn formojn de la rilato "parto kaj tuto" efektiviĝantajn en la lingva sistemo. Laŭ la aŭtoro ĉi tiu rilato ludas gravan, bazan rolon ne nur en la naturaj etnaj lingvoj, sed ankaŭ en Esperanto. En la kvara ĉapitro de la disertacio ŝi ekzamenas la rolon de la interrilato inter la du gravaj fenomenoj: polisemio kaj sinonimio en la hungara kaj Esperanto. Ŝi konstatis, ke Esperanto dum sia centjara ekzistado similiĝis al la naturaj lingvoj; en la esencaj trajtoj ĝi konformiĝas al ili, kaj ĝi montras la ecojn, kiuj esence karakterizas la etnajn lingvojn. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | HORVÁTH, Katalin | 1993 | HU - Hungarujo | 2011-12-04 11:04:35 |
114 | EsperantoI Enkonduko A. Origino de Esperanto B. Kio estas Esperanto C. Difino de konstruita lingvo : 1° Esperanto kaj Ido 2° Interlingue D. Naturaj lingvoj: 1° La angla 2° Basic English II Disvolviĝo A. Kial Esperanto? 1° Problemoj rilate al lingva komunikado: a) Problemo el la vidpunkto de la "threshold level"(sojla nivelo) b) Esprimo de sentoj kaj ideoj c) Esprimo de teknikoj kaj sciencoj 2°Komunikado en la mondo de komerco B. La vasteco de la problemo C. Skizo de la solvo: 1° Kial Esperanto ĝis nun ne trapuŝis sin 2° Karakterizaĵoj D. El kio konsistas Esperanto? 1° La leksemoj 2° Karakterizaĵoj E. Kiel disvastigi Esperanton? F. La rezistoj al Esperanto III Konkludo IV Aldono: malgranda Esperanto-kurso V Bibliografio Esperantologio | LAHAYE, Maryline | 1993 | BE - Belgujo | 2011-12-05 07:49:02 |
115 | Lingvista agado de Otto JespesenLa konstatoj de la lingvistiko en la 19a jarcento kiel bazo elvokis kritikajn opiniojn de Otto Jespersen (1860-0943). Lia agado en ĝenerala lingvistiko, ĝermanistiko kaj anglistiko kaj fonetiko subtenis liajn specifajn esplorojn pri la skandinavaj lingvoj kaj liajn esplorojn kaj opini-seprimojn pri instruado de fremdaj lingvoj. Li disvolvis propran teorion de ekesto kaj evoluo de lingvoj. Li prezentis siajn opiniojn pri la ĉefaj karakterizoj infana lingvo kaj lingva evoluo de infano. Li atribuis rolon al la lingo kaj lingvoevokluo en lahmoma socio, trovis grava la rolon de lingvo en la socio, trovis rilaton inter scienco kaj mondolingvo. La laboraĵo ne liveras detalajn informojn pri la projekto Novial. Jespersen havis rolon ankaŭ kiel katedrestro pri anglistiko kaj kiel rektoro de la Kopenhaga universitato en la jaroj 1921-1922 Ĝi estas baze hungarlingva, kun resumo germanlingva. Interlingvistiko | CSISZÁR, Zsuzsanna | 1993 | HU - Hungarujo | 2010-10-18 14:59:34 |
116 | La morfemfrekvenco en la parolata Internacia Lingvo EsperantoLa verko prezentas rezultojn de la esploro pri frekvencmorfemaro de la parolata Esperanto. La aŭtoro surbendigis dum la Lucerna UK en 1979 simplajn diskutojn de esperantistoj en diversaj parolcirkonstancoj kolektinte 60.000 vortojn. Li poste tion enkomputiligis indikante morfemojn de ĉiuj vortoj per interstreketo. La komputilo nombris kaj indikis frekvencpozicion de ĉiu morfemo. Montriĝis ke la tuta korpuso konsistis el 1501 morfemoj el kiuj 467 kovris 95% de la korpuso kaj la restintaj 1034 la lastajn 5%. La esploro montris kiuj morfemoj estas nepre necesaj por ĉiutaga parola uzo (proksimume 500 plej oftaj) kaj kiuj estas uzataj nur en unopaj specifaj kazoj. Tio servis por posta ellaboro de la porkomencanta lernolibro laŭ la Zagreba Metodo. Alia | TIŜLJAR, Zlatko | 1993 | SM - San-Marino | 2010-10-23 14:18:55 |
117 | Baza vortprovizo de Esperanto instruceleEsperantologio Interlingvistiko | DÖRR, Friedrich Josef | 1993 | HU - Hungarujo | 2010-12-28 15:51:04 |
118 | La Esperanto-movado en Chinio ghis la fondigho de la Popola RespublikoHistorio de Esperanto-Movado | LEDERHOFER, Claudia | 1993 | AT - Aŭstrujo | 2011-04-07 11:22:03 |
119 | La propedeŭtika valoro de la internacia lingvo Esperanto por la lernado de la franca lingvoLa disertacio unue detale prezentas la strukturon de la internacia lingvo kaj ĝian travideblan morfologion, poste analizas la svisajn proponojn por propedeŭtika instruado de Esperanto kaj kelkajn tiucelajn eksperimentojn(Ficher 1921; Auckland 1922; Halloran 1951; Williams 1948-1964; Formaggio 1983-1988) Interesa estas la fina bibliografio Instruado/edukado kaj internacia lingvo | CASALI, Prino Chlara | 1993 | IT - Italujo | 2011-08-05 20:15:56 |
120 | Kontrastaj ekzamenoj de kampoteorioj en la hungara kaj Esperanto per la komparo de sinonimoj de la vorto "dio""La diplomlaboraĵo provas plenumi kontrastan sintaksan analizon per la komparo de signifostrukturoj de la hungara vorto "isten" kaj la Esperanto vorto "dio", krome kolekti la sinonimojn de ambaŭ vortoj kaj ekzameni ilin. Ŝi utiligas la rezultojn de kampoteorioj, unuavice tiun de Jost Trier. La ĉefa merito de la laboraĵo estas, ke ĝi baziĝas sur riĉa materialo: ne nur vortaroj, leksikonoj estas analizataj, sed ankaŭ el la Biblio-tradukaĵoj ŝi kolektis materialojn. Sed la prilaboro estas malforta, la vidpunktoj de la analizoj estas eventualaj kaj teorie malcertaj". (D-rino Barcsay) Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MÉZES, Gyöngyl | 1992 | HU - Hungarujo | 2011-09-09 06:12:51 |