Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 339
Titolo | Nomo | Jaro ↑ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
81 | Instruado de akuzativoLa celo de tiu ĉi diplomlaboraĵo estas prezenti la instruadon de akuzativo en la naciaj kaj internaciaj E- lernolibroj laŭ la 2 kriterioj: akuzativfunkcioj kaj instrumetodoj. Interlingvistiko | KOCIĘBA, Iwona | 2005 | PL - Pollando | 2010-10-25 21:09:07 |
82 | Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj (fone de la etnaj).La disertacio, bazita sur analizo de ĉ. 10 mil paĝoj da tekstoj en Esperanto, montras ligojn inter la E-kulturo kaj E-lingvo; estas traktitaj premisoj por la kultura/estetika/emocia ingrediencoj en E-lingvaĵoj, specifaj fonaj scioj de t.n. tipaj esperantistoj kaj ilia reflektiĝo en la lingv(aĵ)o, analizita lingva personeco de t.n. tipa esperantisto, vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto kiel la plej ampleksa specimeno de uzado de la lingvo por estetikaj/emociaj celoj, k.a. Esperantologio Interlingvistiko Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MELNIKOV, Aleksandro S. | 2004 | RU - Rusujo | 2010-10-11 15:25:15 |
83 | Rimarkoj pri la historio kaj la strukturo de Esperanto rilate la italanPost la historiaj kaj strukturaj karakterizaĵoj de Esperanto la disertaĵo komparas la vortarojn de la itala kaj de Esperanto. Laste, la disertaĵo finiĝas per la detala resumo de la Universala Kongreso en Ĉinujo. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | DALL'OLIO, Anna Maria | 2004 | IT - Italujo | 2010-10-11 21:30:32 |
84 | Instruado de la planita lingvo EsperantoTrarigardo de la verkoj de Cseh, Frank, Piron, Rakuŝa, Bovet, Szerdahelyi, Melnikov, Sanszer, Smidéliusz, Koutny, Wacha en mia interpreto Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BUJDOSÓ, Iván | 2004 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:18:39 |
85 | Lingvoprojektoj, planlingvoj, artefaritaj lingvoj, kun speciala atento al koncernaĵoj de Esperanto en HungarujoLa verko mallonge revuas Ideojn pri ideala lingvo kaj oportuna transnacia lingvo aperadis tra la historio, la motivojn krei lingvoprojektojn, historion de dulingvoco kaj plurlingvo en la mondo. Prezentas tipologion de planlingvoj. Aparta ĉapitro prezentas lingvopprojektojn kreitajn en Hungarujo. Ĝi skizas la historion de Esperanto en la mondo kaj speciale en Hungarujo, tuŝas rolon de la gazetaro, kursoj, instruado, kongresoj, prezentas la lingvan situacion de Eŭropa Unio. Interlingvistiko | LAKATOS, Lívia | 2004 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 06:43:41 |
86 | Ĝis revido: Prilaborado de porkomencanta vidbendkurso en la internacia lingvo EsperantoLa disertaĵo prezentas la tekston de proponata ok-leciona porkomencanta vidbendkurso. Kompaktdisko enhavas la plenan tekston (en Esperanto) kun filmita specimena leciono. La ĉapitroj de la disertaĵo esploras i.a. la rolon de vidbendo-materialo en la klasĉambro kaj kiamaniere ĝin ekspluati. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | GUBBINS, Paul | 2003 | GB - Britujo | 2010-10-20 20:39:33 |
87 | Edmond Privat, la homo kaj la verkaroDekĉapitra analizo de la diversaj aspektoj de la agado kaj personeco de Edmond Privat, kun aldonaj dokumentoj Esperantologio Historio de Esperanto-Movado | ARI MARTINELLI, Perla | 2003 | IT - Italujo | 2010-10-22 21:08:14 |
88 | La misio de Oomoto en esperanto. Nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma majtreja atendado al religia dialogoOomoto estas unu el la novaj japanaj religioj. Dum sia historio Oomoto plurfoje ŝanĝiĝis. Dum la periodo 1925-1932 Oomoto aktive misiis en Parizo helpe de Esperanto. Nuntempe la religio laboras por religia dialogo. La disertacio klopodas klarigi la ŝanĝiĝojn en la religio. Internacia lingvo kaj religio | NORDENSTORM, Leif | 2002 | SE - Svedujo | 2017-07-26 11:56:24 |
89 | Prefiksitaj verboj en EsperantoEsperantologio | SALOMONNÉ CSÍSZÁR, Pálma | 2001 | HU - Hungarujo | 2010-10-26 19:16:29 |
90 | Libereco allasata al ne-denaskuloj : studo pri la Esperanta "landnoma problemo"La aŭtoro argumentas, ke la "landnoma problemo" de Esperanto, ofte rigardata kiel "konfuzo" fare de la esperantistoj mem, estas fakte provo de kreado de la lingva normo sen la tradicio de denaskula komunumo kaj povas esti ekzemplodona por la internacia komunikado ekzemple pere de la angla katenita de la tradicio de denaskaj parolantoj. Interlingvistiko | USUI, Hiroyuki | 2001 | JP - Japanujo | 2021-05-10 06:01:14 |