Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo  Jaro ↑ Lando  Lasta redakto 
51

Ĉeĥoslovaka Radio en la 20aj kaj 30aj jaroj de la 20a jarcento

Radia elsendado en Ĉeĥoslovakio komenciĝis la 18an de majo 1923 sub la nomo Radiojournal (RJ). Tiam oni ne sciis, kiel gravan rolon la radio ludos. Fakte ĝi estis komprenata kiel teĥnika atrakcio, kiam estis rigardata preskaŭ kiel miraklo disigo de homa voĉo „en aero“ sen drato. Tial la propago kaj taksado de la radio ne tiom estis laŭ la ofertata programo, sed pli laŭ la fakto de sendrata elsendado. Enkonduko de neniu alia amaskomunikilo signifis tian renverson kaj certakvantan ŝokon kiel enkonduko de la radio. La radio ja estas la plej malnova elektronika amaskomunikilo. Kvankam la enkonduko de televido aŭ interreto certe vekis atenton, ne plu temis pri tia surprizo; ĉiam temis pri „plibonigo de jam konata“. Radio tamen baziĝas sur la principo, kiun ĝis tiam neniu konis. Ankaŭ pro tio ĝi estis komence akceptata kun nefido. Kiel la tempo pasis, oni eksciis, ke la radio estas utila informilo. Origine teĥnika atrakcio iĝis nedividebla ero de la mondo de amaskomunikiloj. La radio en Ĉeĥoslovakio agis memkompreneble kiel fonto de amuzo, disvastigado de informoj, sed multe pli akcentita estis la flanko kultura kaj eduka. Tipan programeron de Radiojournal iĝis prelegoj, recitadoj, teatraĵoj kaj grave emfazita estis ankaŭ muziko. La kreintoj de la elsendado volis, ke la radio pozitive efiku al belgusteco kaj kultura nivelo de aŭskultantaro, per kio ĝi distingas de plejparto de nuntempaj (precipe komercaj) radioj, kiuj multfoje al aŭskultantaro prezentiĝas senpretende. La radia elsendado estis eluzata ankaŭ por la internacia propago de nia respubliko. Krom naciaj lingvoj gravan rolon en la elsendado de Radiojournal en la 20aj kaj precipe en la 30aj jaroj de la 20a jc. ludis la internacia lingvo Esperanto. Ĝuste plene profesia Esperanto-elsendado el la filio de Radiojournal en Brno estis en la mondo tre ŝatata kaj ĉeĥoslovaka radio inter esperantistaro preskaŭ en la tuta mondo starigis al si tre bonan nomon. Se unu el la plej gravaj funkcioj de la radio estis edukado, memkompreneblas, ke radio atingis ankaŭ lernejojn kaj en la jaro 1931 laŭ la decido de ministerio de edukado ĝi iĝis pere de „porlerneja radio“ parto de lerneja instruado. Ilian fakan elsendadon havis ankaŭ agrikulturistoj, laboristoj kaj industriistoj kun merkatistoj kaj komercistoj. La radio pruviĝis bona ankaŭ dum la ekonomia krizo, kiam ĝi por multaj iĝis relative malmultekosta fonto de ripozo, instruo kaj valoraj konsiloj por la malfaciaj vivsituacioj, kiujn la krizo alportis. La historio montris, ke la enkonduko de la radia elsendado estis ĝustedirekta elpaŝo.

Alia

MRÁZEK, Daniel2010CZ - Ĉeĥujo2011-04-05 10:42:23
52

Valenta modelo de verbo el kontrasta vidpunkto en la slovaka, la germana kaj en Esperanto

La laboraĵo komparas du naturajn lingvojn (la slovakan, la germanan) kaj unu konstruitan lingvon (Esperanton) je morfo-sintaksa nivelo. Ĝi okupiĝas pri problemaro de valento kaj valenta modelo ĝenerale kaj konsideras ankaŭ specifajn trajtojn de la unuopaj lingvoj. Skize estas priskribitaj historio de la nocio valento kaj la plej gravaj valentaj teorioj. Estas analizita valenta modelo de kvin germanaj verboj (machen, nehmen, schenken, geben, arbeiten) laŭ la Valenta vortaro de germanaj verboj (2004) de Helmut Schumacher. Ni skize okupiĝas ankaŭ pri eblaj ŝanĝoj en valenta strukturo de verboj kaj trajtoj de jena problemo kadre de la unuopaj lingvoj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

NOSKOVÁ, Katarína2009SK - Slovakujo2011-09-05 08:06:42
53

Naturlingva prilaboro en la hungara parolsintezo

Naturlingva prilaboro en la hungara parolsintezo La ĉeesto de komputiloj kaj interreto en la ĉiutaga vivo de homoj ĉe amuziĝo kaj konkretaj taskoj de informretrovo tra lernado ĝis la helpo al malavantaĝuloj postulas naturan komunikadon kun komputilo inkluzive parolkapablon. Konvena prozodio faciligas la komprenon, pro tio natureco estas postulo ankaǔ por sintezita parolo. Perhelpe de parolkorpusoj eblas produkti sufiĉe naturajn, sed limigitajn mesaĝojn. Konteksto–parolo transformaj sistemoj havas aliron ankaǔ al eksterlingvaj fontoj. Teksto–parolo transformaj sistemoj (TtS: text-to-speech), kie la fomo kaj enhavo de la teksto ne estas limigitaj kaj tiel antaǔvideblaj, nepre bezonas lingvistikan analizon por produkti bonan prozodion. La trarigardo de naturlingva prilaboro (NLP: Natural Language Processing) en parolsintezo ilustras, kie la lingvoprilaboro rolas gravan rolon: ekde la transformo de specialaj signoj aperantaj en ordinaraj tekstoj al vortoj tra la unusencigo de elparolo sur segmenta nivelo (dank’al morfologia analizo) ĝis la determino de prozodio (dank’al sintaksa analizo). Kvankam la problemoj kaj iliaj solvoj diferencas de lingvoj al lingvoj, lingvosendependaj programoj povas plenumi la taskojn. La hungara lingvo havas riĉan aglutinan morfologion, kiu disponigas bazon por la sintaksa analizo kaj la fokuso estas sintakse fiksita. La esploroj de la pasintaj du jardekoj (ĉefe tiuj de Katalin É. Kiss) multon malkovris pri la hungara frazstrukturo. Tiu ĉi disertaĵo celas determini rilatojn inter sintakso kaj prozodio, kaj tiel ellabori interfacon sintakso–prozodio, t.e. ellabori algoritmojn, kiuj elformas la prozodion de sintezita parolo. La analizo baziĝas sur bone formitaj frazoj (kiaj troviĝas en neǔtralaj informivaj tekstoj) kaj sur la norma hungara elparolo (kiun respegulas la laǔtlegitaj informoj kaj instrukcioj). La priskribo de la hungara lingvo okazis enkadre de dependosintakso, ĉar la aǔtoro de la disertaĵo estas konvinkita, ke ĝi rezultigas pli adekvatan kaj simplan priskribon de la hungara lingvo, kiu havas relative liberan vortordon, sed ŝi prikonsideris ankaǔ la signifajn rezultojn de la reganta generativa–strukturalisma aliro. La supra priskribo estas la bazo de limigita sintaksa analizo (parsado), kies tasko estas identigi la strukture kaj funkcie gravajn frazkonstituantojn. La provo determini la strukturon topiko–fokuso rolas gravan rolon. La komputila analizo de homa parolo estis elektita kiel metodo por ellabori la hungaran modelon de interfaco sintakso-prozodio. La aǔtoro kunmetis specialan frazaron (Anekso), kiun laǔtlegis spertita parolisto, kaj kiu poste estis analizata per la evoluiga sistemo de la hungara parolsintezilo Profivox. Prozodiaj ecoj estis kalkulitaj kaj komparitaj kun teoriaj rezultoj, se ili ekzistis. Surbaze de la konfirmitaj korelacioj inter frazstrukturo kaj prozodio ŝi formulis regulojn kaj testis tiujn per sintezo simulinte la rezultojn de la sintaksa analizo por la frazaro kaj aliaj testofrazoj, fine okazis ankaǔ aǔskulta testado. La eksperimentoj konfirmis rilatojn inter la frazstrukturo kaj prozodio. La starigitaj reguloj kapablas determini sintagmolimojn, kie la intonacio povas ŝanĝiĝi kaj paǔzo povas okazi, krome distribui la akcentojn. Trinivela intonacia modelo estis ellaborata por la hungara lingvo, kie la intonacio de frazo (eldiro) kunmetiĝas el (1) la baza melodio de eldiro, (2) la melodio de konsistigaj partoj de la frazo (tone groups – determinataj de la frazostrukturo) kaj el (3) vortakcentoj inklude la fokusakcenton (Koutny–Olaszy–Olaszi 2000). La disertaĵo prezentas la prozodion de diversaj fraztipoj en la trinivela modelo kaj komparas ilin al la naturaj elparoloj. La rolo de la lasta sintagmo de la frazo en elparolo estas bone konata, sed la rolo de la interna strukturo nur nun ricevis klaran priskribon. Ankaǔ la alĝustiĝo de la elparolo de topiko al tiu de la komento estis ekzamenata (en neǔtralaj frazoj falanta kaj en emfazitaj frazoj leviĝanta). Tiu ĉi regulbaza modelo kapablas priskribi adekvate grandan parton de eldiroj. Komenciĝis esploro ankaǔ en la direkto de tesktoanalizo. Tio kompletigas la frazanalizon, en kelkaj kazoj povas modifi la fraznivelan prozodion (disponigas aldonajn bazojn por trovi la fokuson), tiel la signifo de frazo estas pli klare interpretebla. En la lasta parto du specialaj aplikoj de parolsintezo estas prezentataj: komputile asistata lingvoinstruado kaj la Bliss-sistemo destinita helpi la pluroble malavantaĝulojn. La aǔtoro proponas limigitan lingvomodelon por Blissvox, la hungare parolanta versio de Bliss. La temo ankoraǔ postulas pluan espolon kaj en la tereno de frazstrukturo kaj de tekstostrukturo, plilarĝigon de la valentovortaro kaj inkludon de semantika prilaboro.

Informadiko kaj Esperanto

KOUTNY, Ilona2009PL - Pollando2020-02-21 15:38:57
54

Adpoziciaj Gramatikoj. Multlingva gramatika formalismo por aŭtomata tekstprilaborado.

En komputika lingvistiko, la formala reprezentado de la gramatiko de etnaj lingvoj estas ankoraŭ malferma kaj malfacila temo. Fakte, estas formalaj gramatikoj kiuj pretendas redukti la lingvan strukturon al sintakso, sen leksika aŭ semantika reprezentado. Troviĝas ankaŭ aliroj leksike pli riĉaj, kiel ekzemple dependenco-gramatikoj, sed tiuj perdas esprimivon laŭ vidpunkto de la formaleco. Adpoziciaj gramatikoj (adgramoj) estas nova gramatika formalismo kiu preteras tiujn limbarojn. Gˆibazigˆasjeintuicio de Pennacchietti, kiu kunmetis logikan priskribon de prepozicioj fare de Brøndal, tesneran nocion de valenco, dikotomaˆjon altrafigilo/gvidosigno deLangacker,kajpioniranlaboronpriperau ̆tomatatradukadofaredeSil- vio Ceccato. La rezulto estas preskau ̆-formalan priskribon de adpozicioj, kiuj estas la kunmetiloj de la lingva strukturo. Tiu cˆi priskribo nomigˆas ad- pozicia spaco (adspaco). La adpozicia spaco de ĉiu lingvo faratas de kvar adpoziciaj tipoj: Plus (⊕), Minus (⊖), Onigo (⊘), Obligo (⊗). La rezulta strukturo estas konive solida kaj interesa laŭ formala vidpunkto, ĉar adpozicia arbo (ad-arbo) povas konstruati kiel speciala porfira arbo, preterirante la nebulan koncepton de dependenco laŭ Tesnière. Ĉi tiu doktora disertaĵo sukcesas fari kroman paŝon post la laboro de Pennacchietti. Fakte, ĉi tie adgramoj konsideras kiel lasta unuo de lingvoj la morfemon, ne la vorton, kaj sekve ili ofertas koheran teorion por morfologio kaj sintakso. Krome, faratas klara disiĝo en la vortaro inter adspaco, kies elementoj estas esence fermaj morfemoj, kaj leksiko, farata de malfermaj morfemoj. Denove ekde struktura sintakso fare de Tesnière, malfermaj morfemoj havas fundamentan gramatikan karakteron: nomiga (O), aldonebla (A, kiel modifanto de nomigiloj), kaj krome verba (I) kaj cirkonstanca (E, kiel modifanto de verboj). La tesnera aliro estas kontrolita per la rezultoj en komparo inter gramatikoj de tipologie foraj lingvoj fare de Whorf. La dua parto montras, ke adgramoj estas komputeblaj, ĉar realigitaj per formalismo forta kaj firma. Krome, ekzemplo de la formala modelo estas proponita per Esperanto, tiel, ke la taŭgeco de la modelo lingvavidpunkte estu klara. Propre, la formala modelo estus uzata en ekkonteoria scenaro, ĝuste ĉizita laŭ la okazo. Tiu ĉi scenaro nomiĝas la ‘ludo de la traduko’, kaj ĝi estas mensa eksperimento, samkiel Turing. Oni donas eĉ etan ekzemplon. La tria parto montras la realigon en ĉiaj aspektoj: fakte la realigo de Esperanto faratas de entute 179 da logikaj formuloj, kaj, ene de tiu aro, 56 estas predikatoj kaj la resto reguloj. La formala modelo esperigas pri ĝeneraliga valido al ĉia ajn lingvo. Kiel fari tion klarigitas dise en la tria parto. La disertaĵo montras, ke adgramoj estas plenpova formalismo de lingvaj gramatikoj, ĉar ili estas samtempe lingve trairpovaj, konive grundaj kaj komputike belsonaj.

Informadiko kaj Esperanto
Alia

GOBBO, Federico2009IT - Italujo2010-10-11 10:12:51
55

Leĝoj kaj ekonomio de la eŭropunia plurlingvismo

Internacia lingvo kaj ekonomio

PORTUESE, Aurélien2009DE - Germanujo2010-10-17 19:02:11
56

La nominalverba karaktero de la aspekto en Esperanto

PT Esta tese demonstra que a função aspectual é configurada em Esperanto por meio de estratégias discursivo-gramaticais em interação com o valor semântico ou Aktionsart da forma verbal ou participial. À luz dos conceitos funcionalistas, adotamos como pressuposto o caráter composicional do aspecto, o qual se manifesta como uma propriedade da predicação. Os corpora examinados atestam a ocorrência de diferentes recursos de aspectualização em Esperanto, corroborando a nossa hipótese geral de que o aspecto está presente e funciona no uso dessa língua internacional. Explicitamos as estratégias que o usuário do Esperanto utiliza para codificar o aspecto, isto é, o modo como ocorreu, ocorre ou ocorrerá a ação, o evento ou o processo verbal no que concerne à sua duração e / ou realização, codificados como verbo ou nome verbal, isto é, particípio. EN This dissertation demonstrates that aspectual function is performed in Esperanto through grammatical discursive strategies that interact with semantic value or Aktionsart of participial and verbal forms. According to functionalist definitions we consider as presupposition the compositional character of aspect, which manifests as a property of predication. The corpora examined attest that different resources of aspectualization occur in Esperanto. This means that it corroborates our general hypothesis that grammatical aspect is present and it is functional in Esperanto language. We explicit strategies that Esperanto user utilizes to code grammatical aspect, i.e., the way the action, the event or the verbal process occurred, occur or they shall occur, focusing the duration and/or realization codified as verb or verbal name, i.e., participle.

Interlingvistiko

DE CARVALHO LAROCA, Maria Nazaré2009BR - Brazilo2014-07-12 20:23:56
57

Kvantaj studoj pri Esperanto kun speciala konsidero de la vortkonateco

Kvantaj studoj estis faritaj pri la planlingvo Esperanto rilate al elektitaj problemoj de parolson-, vorter-, fraz- kaj vortsciencoj, vortofteco kaj – kiel fokuso – vortkonateco.Chefrezultoj: La parolson-oftec-distribuo de Esperanto povas esti priskribata precipe bone per la Yule-modelo; okaze de du-parolsoneca konsidero de la ekfrotaj parolsonoj rezultas iomete pli malbona adaptigho, ol okaze de unu-parolsoneca konsidero. Aplikado de la klasifika shlosilo de Altmann kaj Lehfeldt konfirmas la opinion de la plej multaj autoroj, lau kiu Esperanto estas lingvo algluema kun kelkaj trajtoj de izola lingvo. La che aliaj lingvoj trovita legho inter vortlongo kaj plursignifeco validas ankau por Esperanto. Por la ekzamenado de la interrilato inter vortkonateco kaj vortofteco kaj krome por la ekzamenado de la memtakso de la propra Esperanto-aplikpovo fare de ghiaj parolantoj estis detale prezentita kaj proponita, kiel nov-idea opcio ankau por la ekzamenado de analogaj problemoj, la metodo de logistika regresio (inkluzive de statistika fidindeco). Pri la sekvonte priskribitaj chefhipotezoj povas esti dirata jeno surbaze de la ekzamenado (oni atentu pri tio, ke chi-rilate chefhipotezoj (a) kaj (b) validas nur por tiaj Esperanto-parolantoj, kiuj taksas sian Esperanto-aplikpovon kiel sufiche bonan; chefhipotezo (c) validas ankau por tiaj Esperanto-parolantoj, kiuj taksas sian Esperanto-aplikpovon kiel ne sufiche bonan: (a) La ofteco de la fidinde konataj vortoj respondas al la oftecgrupo 7 el nau oftecgrupoj de la statistiko evoluigita de la Akademio de Esperanto („Baza Radikaro Oficiala“, BRO; oftecgrupo 1: plej oftaj vortoj). (b) Estu A la ofteco de Esperanto-vortoj fidinde konataj al homoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio. Estu B la ofteco de Esperanto-vortoj fidinde konataj al homoj de gepatra lingvo china, japana au el la finn-ugra lingvo-subfamilio. La ekzamenado montris: Inter A kaj B ne estas signifa diferenco. Tio estas: La evidenta konjekto, ke Esperanto-parolantoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio (= fonto de la plej multaj Esperanto-vortoj) havas avantaghon kaj en komparo konas pli maloftajn Esperanto-vortojn, ol chi tiajn konas Esperanto-parolantoj de aliaj gepatraj lingvoj, ne estis konfirmata de la empiria ekzamenado. (c) Che statistika fidindeco de 95% la memtakso de la propra Esperanto-aplikpovo fare de ghiaj parolantoj estas ech post 100 jaroj da lernado nur 73%. Lerndauro por fidinda aplikpovo (do 90% che 95% da statistika fidindeco) ne povis esti determinata.

Esperantologio

KÜCK, Andreas2009DE - Germanujo2010-10-22 14:17:36
58

Humanaj aspektoj de la lingvo Esperanto

Internacia lingvo kaj socipolitiko

TOKARCZYK, Ewelina2009PL - Pollando2014-10-06 10:59:06
59

La kritika trarigardo de la sonsistemo de la lingvo Esperanto

La aŭtoro prezentas la sonsistemon de Esperanto laŭ fonologiaj trajtoj, trarigardas la gixsnunajn esplorojn pri la temo, tuŝas probleomojn de historia evoluo de la sonsistemo en uzo de la parolkomunumo de esperantistoj.

Esperantologio

KISS, László Péter2009HU - Hungarujo2010-11-12 13:11:39
60

La lingvo Esperanto kaj ĝia internacia signifo

Dosiero alŝutota.

Alia

FEDRO, Olga2009PL - Pollando2010-12-07 12:05:05
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.