Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro ↑ Lando  Lasta redakto 
91

Libereco allasata al ne-denaskuloj : studo pri la Esperanta "landnoma problemo"

La aŭtoro argumentas, ke la "landnoma problemo" de Esperanto, ofte rigardata kiel "konfuzo" fare de la esperantistoj mem, estas fakte provo de kreado de la lingva normo sen la tradicio de denaskula komunumo kaj povas esti ekzemplodona por la internacia komunikado ekzemple pere de la angla katenita de la tradicio de denaskaj parolantoj.

Interlingvistiko

USUI, Hiroyuki2001JP - Japanujo2021-05-10 06:01:14
92

Direkto de la lingva egaleco en la epoko de tutmondiĝo

La aŭtoro komparas la ideojn de la mond-angla kun tiuj de Zamenhof favore al la dua.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

KITAGAWA, Hisasi2000JP - Japanujo2021-05-13 21:05:35
93

Internacia lingvo, libroeldonado, biblioteko

La laboraĵo prezentas historiojn de lingvoprojektoj kreitaj de hungaroj, la historion de Volapuko kaj Esperanto en Hungarujo, prezentas agadon de Pál LENGYEL, Károly FAJSZI, Kálmán KALOCSAY, la kolektaĵon de Karlo FAJSZI, la nunan situacion de konservado de Esperanto-eldonaĵoj

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

MAROSVÖLGYI, Lászlóné2000HU - Hungarujo2011-02-06 13:30:28
94

Teoria konsidero pri lingvaj rajtoj

En la verko ĝenerale temanta pri lingvaj rajtoj, la aŭtoro, kiu estas esperantisto, ofte citas de esperantistaj fontoj kaj ankaŭ argumentas, ke diskutoj pri lingvaj rajtoj devus ankaŭ pli multe trakti lingvajn aspektojn de internacia komunikado.

Alia

FUKUCHI, Toshio1999JP - Japanujo2021-05-13 13:14:05
95

Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodoj

La laboraĵo enkondukas al ĝenerala teorio de internaciaj planlingvoj. Ĝi prezentas provon sisteme prezenti lingvistikan laborkampon de interlingvistiko (laŭ la latina interlingu(a) + istiko, t.e. domeno de scienco okupiĝanta pri planlingvoj kaj pri literaturo ekzistanta en tiaj lingvoj). Konsideroj koncentriĝas sur ĝia esplorobjekto, ĝiaj celoj, ĝiaj taskoj, ĝiaj metodoj, ĝia momenta esplorsituacio kaj ĝiaj evoluperspektivoj. Apartan lokon okupas prezento de strukturo, funkcio kaj evoluo de internaciaj planlingvoj kiel Esperanto, Ido, Volapük, Occidental-Interlingue, Interlingua kaj aliaj. La laboraĵo enhavas krome detalan tipologion de planlingvoj konstruitaj dedukte kaj indukte, tio estas planlingvoj skemismaj (ekz. Esperanto, Ido) kaj planlingvoj naturalismaj (ekz. Novial, Interlingua). Priskriboj de planlingvoj estas akompanataj de multnombraj komparoj kun etnaj lingvoj.

Interlingvistiko

SAKAGUCHI, Alicja1999PL - Pollando2010-11-15 13:10:46
96

Eŭropo de internaciismoj kaj de supernacia komunikado: angla kaj esperanta lingvoj ĉe konfronto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

CORRADAZZI, Fiammetta1998IT - Italujo2017-01-04 18:43:13
97

La propedeŭtika funkcio de esperanto en kursoj de fremda lingvo: eksperimento realigita en lernejo de Torino en la jaroj '93-'94, '94-'95 kaj '95-'96.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

DALLA GASSA, Paola1998IT - Italujo2017-01-07 17:14:35
98

D-RO ISTVÁN SZERDAHELYI 1924-1987

1. Mallonga biografio 2. Agado de I. Szerdahelyi 2.1. en la movado 2. Universitata E-fako 3. de kiel lingvisto (interlingvistiko) 4. de kiel pedagogo 5. lerbolibroj. 3. Heredakxo 5. Aldonaĵoj

Interlingvistiko

TÖTTÖSNÉ GADOS, Zsuzsa1998HU - Hungarujo2011-02-12 18:30:35
99

D-RO ISTVÁN SZERDAHELYI

La aŭtoro prezentas biofation de István SZERDAHELYI [serdaheji, iŝtva:n], lian agodon en la E-movado, liajn sukcesajn fortosttreĉojn fonci universitatan E-fakon, lingvistan kaj pedagogan agadon, rilaton al instruatoj, verkaron. Estas aldonita lia bibliografio kaj aliaj dokumentaj materialoj.

Historio de Esperanto-Movado

TÖTTÖSNÉ GADOS, Zsuzsa1998HU - Hungarujo2011-01-04 23:26:05
100

La dilemo de Esperanto: inter helplingva vokado kaj naturigho

Esperantologio
Interlingvistiko
Internacia lingvo kaj religio
Internacia lingvo kaj socipolitiko

GOBBO, Federico1998IT - Italujo2011-05-02 13:05:51
1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.