Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro ↑ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
251 | La apero kaj disvastigxo de ido-movado en HungarioSkiza historio de Ido, detala historio de la Ido-movado en Hungarujo kaj speciale en departemento VAS [vaŝ], inter la du mondmilitoj Interlingvistiko | HORVÁTH, S-RINO HOMPASZ, Judit | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 09:54:15 |
252 | Elementaj vortstrukturoj en Esperanto (La metodo de vortmodela analizo en elemnta kombinologio)La aŭtoro emfaze distingas du-bazformajn radikojn. Li neas validecon de statistikaj esploroj ĉe planlingvo: "la sola normativa aŭtoritato en funkcianta planuia lingvo devas esti la scleince priesplorita interna ordo de la lingvo". Li prezentas detalan priskribon de vortstukturoj surbaze de la prezentita principo. Esperantologio | RÉVÉSZ, Sándor | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 10:13:41 |
253 | La informacio en EsperantoInformadiko kaj Esperanto | STANDL, Láaszló | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 10:38:40 |
254 | Interlingvistikaj rilatoj de SZÓCSINTAN de Pál BUGÁTPrezento kaj kritiko de principoj pri lingvoplanado de la hunagro Pál BUGÁT, lia agado por reformo de la Hungara lingvo Alia | SZABÓ, Anna | 1980 | YU - Jugoslavio | 2011-02-12 10:47:31 |
255 | Provo de matematika argumentigo de uzo de unu ĝenerallingvistika modeloZamenhof ne konis ĝeneralan lingvistikon / ĝi tiam ne ekzistis/, sed tamen trovis vivoplenajn solvojn. Do, temas pri eksterordinara lingva intuicio. Pro tio, Esperanto estas la sola "artefarita" lingvo, kiu estas parolata, stile kaj funkcie tre varia; studado de tiu fenomeno povas esti tre utila por lingvoscienca teorio, ĉar Esperanto estas la sola lingvo pri kiu ni scias, kiam ĝi ekis kaj kiel evoluis- ĝis nun la teorio ne venis al tiu ĉi fruktodona ideo. La verko estas nur unua, metodologia, parto de unu pli ampleksa studo. En tiu parto oni volas, per matematikaj argumentoj, pruvi pri la uzo de Esperanto kiel ĝenerallingvistika modelo. La metodo estas interesa, sed la pruvo tre duba. Interlingvistiko | RAŠIĆ, Nikola | 1980 | HR - Kroatujo | 2011-06-11 06:45:32 |
256 | La uzado de la volitivo en Esperanto laŭ la "ekzercaro" de ZamenhofPrezento de la kelkdek frazoj en la Ekzercaro kun "u"- finiĝaj verboformoj. Ties klasigo laŭ la kuntekstoj de "u": en nedependaj propozicioj aŭ post "ke", ktp.; ankaŭ la radiko de la verbo estas parto de tiu kunteksto de "u". Diskutado de eventuala ia signifa unueco de "u" en la diversaj okazoj (oni emas jese respondi kaj eĉ sugestas unuecon aŭ specialan proksimecon kun "n"). Diskutado de la demando, ĉu"u" estas unu monemo(t.e.signero); jesa respondo estus tre malfacila, kvankam ebla (depende de iuj principoj kaj metodaj elektoj). Starigo de la demando, kie kuŝas la malfacile pridubebla unueco de "u" se ĝi ne estas unu monemo.Oni emfazas interalie la apartigon inter la imperativaj uzoj de "u" ( la sensubjekta) kaj la certeraj. Esperantologio | SIMONNET, François | 1980 | FR - Francujo | 2011-06-13 05:46:24 |
257 | Recenzo de : J.C. Wells, Lingvistikaj aspektoj de EsperantoRecenzo de "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" kun abundaj komentarioj pri diversaj punktoj tuŝataj en tiu libro. La recenzo estas ĝenerale tre laŭda. Oni tamen forte kritikas malĝustan komprenon pri la rilatoj inter vortoj kaj vortetoj kaj pri la samsignifeco inter vortoj fakaj kaj nefakaj, pro kiu estas misprezentata unu esenca trajto de la lingvo kaj kiu emigas al danĝera ŝeligo de la nombro de vorteroj. Oni rekomendas reeldonadon, ankaŭ en aliaj lingvoj, post ŝanĝoj pri tiuj temoj kaj post korekto de kelkaj detalaĵoj. Esperantologio | SIMONNET, François | 1980 | FR - Francujo | 2011-06-13 06:21:16 |
258 | Kelkaj vortaroj de la lingvoj franca kaj esperantoDetala priskribo de kelkaj votaroj dulingvaj aŭ plurlingvaj kun la lingvoj franca kaj esperanto, ekde la vortara folio aldonita al la Unua Libro de Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SIMONNET, François | 1980 | FR - Francujo | 2011-06-13 06:41:33 |
259 | Rolo de Esperanto kiel pontlingvo en la instruado de fremdaj lingvojEn la unua parto de la verko temas pri la historio de la instruado de fremdaj lingvoj en Hungario. Tie mi provas komprenigi, ke la manko de latininstruantaj lernejoj ekde 1945 ege malbonigis la eblecojn de instruado de vivantaj fremdaj lingvoj. Mi disponas pri statistikaj indikoj, por tion pruvi. Poste, la verko proponas, ke Esperanto anstataŭu la latinan lingvon en la ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj, aŭ ĝi estu la unua fremda lingvo- pontolingvo- por la hungara gelernantaro. En la dua parto mi donas gramatikan ekzemplaron kaj aliajn argumentojn por pruvi la antaŭajn tezojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BALOGH, Judit | 1979 | HU - Hungarujo | 2011-02-06 13:39:38 |
260 | La kaŭzativo kaj antikaŭzativo en la miksita planlingvo EsperantoEnkonduko al interlingvistiko, studo pri la uzo de -ig- kaj -iĝ- en vivanta Esperanto, komparo de kaŭzativo en diversaj lingvoj. Esperantologio | WEIDMANN, Dietrich | 1979 | CH - Svislando | 2011-11-26 08:46:38 |