Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro ↑ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
261 | La rolo de la latina en interlingvistikoUnu el la plej aktualaj problemoj de la nuna epoko estas enkonduko de unu komuna internacia lingvo por la tuta mondo. Koncernan rolon intencas plenumadi lingvoj naciaj same kiel planitaj internaciaj lingvoj. Ĉar nur tiuj ĉi lastaj sistemoj scipovas garantii neŭtralecon, ili estas preferendaj. Preterlasinte la grupon de lingvoj aprioraj, kiuj malpraktikiĝis , oni direktu la atentemon al lingvoj aposterioraj. La plej granda parto de tiuj projektoj eluzas iamaniere la lingvon latinan. Kiuj estas la kialoj? La latina estis dum jarcentoj vere internacia. Ĝis nun ĝi estas tia en certaj sciencaj kampoj. Sed praktike, ĝi estas malfacile lernebla por homoj meze kleraj. Vulgara formo de latina lingvo malaperis dum humanisma epoko kaj estiĝis fondo de lingvoj naciaj. Kiel kultura kaj civiliza faktoro, ĝi forte efikis al aliaj lingvoj. Novlatinaj projektoj havas du tendencojn: a/ simpligo de la klasika lingvo; b/ uzo de Standard Average Eŭropean, influita de la latina. Rilate al la unua tendenco , oni devas memorigi meritan laboron de Komenio kaj samtempe akcenti lian ideon uzi internacian lingvon kiel rimedon de firmigado kaj konservado de la mondpaco. En la dua direkto, meritplenan laboron faris IALA kaj poste sovetia interlingvistika skolo. Ambaŭ interesiĝis pri plej sukcesaj naturalismaj projektoj, similantaj inter si mem. Oni serĉis plej bonan solvon baze de scienclingvistika taksado. La sovetiaj sciencistoj prenas en konsideron ankaŭ aspektojn sociologiajn, politikajn kaj ekonomiajn. La problemo de internacia lingvo ne estas definitive solvita. La praktiko klare montris, ke dum konstruo de internacia lingvo forte kunagis influo de la latina lingvo, interrilate kun tuta eŭropa civilizo. Serĉante novajn vojojn, la lingvistoj ne rajtas preterlasi latinan lingvon, sed eluzi ĝian bazon aŭ dum konstruo de nova helplingvo, aŭ dum nur akcepte de jam ekzistanta internacia lingvo de latinida karaktero. Interlingvistiko | BARANDOVSKÁ, Vĕra | 1979 | CZ - Ĉeĥujo | 2010-10-17 19:23:01 |
262 | Esplorado de la redundanco en EsperantoLa informaj karakterizoj de Esperanto principe ne diferenciĝas de la informaj karakterizoj de naturaj lingvoj kaj ĝiaj diferencoj de ajna natura lingvo estas ne pli grandaj ol la diferencoj inter la naturlingvoj. Sekve, Esperanto kun simila sukceso povas efektivigi la komunikan funkcion iel ankaŭ iu ajn natura lingvo. Esperantologio | KLIMENKO, Sergej | 1979 | UZ - Uzbekujo | 2010-11-09 08:58:55 |
263 | Analizo de arkaismoj baze de la 4-lingva konversaciaro de Heydn-Sylvester (1527-a jaro) kun aparta konsidero rilate la esperantigon de arkaikaj tekstojLa laboraĵo okupiĝas pri la demando, kiel traduki arkaikajn tekstojn (ekz. latinajn, polajn kaj hungarajn) al Esperanto. Ĝi konkludas, ke se ni volas peri malnovajn tekstojn helpe de Esperanto, ni devas trovi enhavajn ekvivalentojn en la tradukata lingvo. Sekve de tio arkaika teksto perdas sian arkaikan koloron, sed aliflanke ĝi fariĝas komprenebla por la nuna uzanto, ekz. de Esperanto. Pero de tiaspecaj konceptoj, kiuj tute malaperis el la vivo, estas tamen komunikeblaj en Esperanto nur en limigita maniero, ekz. helpe de parafrazo. Esperantologio | MICHIEWICZ, Alicja | 1979 | HU - Hungarujo | 2010-11-11 11:06:00 |
264 | Funkcioj de la artikolo en EsperantoLa temon esprimas la titolo : Funkcioj de la artikolo en Esperanto Esperantologio | BAHAREV, Darin | 1979 | HU - Hungarujo | 2011-01-04 23:23:57 |
265 | Sistemo de pontolingvaj roloj ĉe instruado de fremdaj lingvojInstruado/edukado kaj internacia lingvo | BALOGH, Judit | 1979 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 12:23:11 |
266 | Historio de la aŭstra Esperanto-movado de la komenco ĝis 1918.La intenco de la disertacio estis: esplori la kontribuon de la Esperanto-movado al la aŭstriaj kultur-kaj spirithistorio Historio de Esperanto-Movado | BAHR, Wolfgang | 1978 | DE - Germanujo | 2010-10-12 18:49:39 |
267 | La helplingvoj. Kompara pristudo de leksikaj, gramatikaj kaj funkciaj elementoj.La celo de la disertacio estas komparo inter etnaj lingvoj, planlingvoj kaj formalaj (logikaj aŭ matematikaj) lingvoj , laŭ tri vidpunktoj: vortaro, gramatiko kaj funkciado. Etnaj kaj formalaj lingvoj estas priskribitaj ĝenerale, sed inter la planlingvoj estas elektitaj nur kvar: Esperanto, Ido, Occidental kaj Interlingua. Pro sia aparta pozicio kiel jam funkcianta planlingvo, Esperanto ricevas specialan priatenton. Fine konkludiĝas i.a., ke laŭ la diversaj trajtoj, la planlingvoj troviĝas inter la du aliaj grupoj kaj, ke ilia grava propraĵo estas la funkciado kiel interetna komunikilo. Interlingvistiko | DEMONTY, Marc | 1978 | BE - Belgujo | 2014-02-20 15:12:00 |
268 | Kiel faciligas la lingvo Esperanto la lernadon de la rusa lingvo?La verkinto proponas la lernejan instruadon de la Internacia Lingvo. Komence ŝi skribas pri la graveco de Esperanto. Poste ŝi okupiĝas pri problemoj de la hodiaŭa fremdlingva instruado kaj prezentas kelkajn lingvajn aspektojn de Esperanto. Havante tiajn karakterizaĵojn ĝi povas helpi en la lernado de aliaj fremdaj lingvoj. La Lingvo Internacia apartenas al la hind-eŭropa lingvo-familio. Famaj lingvistoj esperantistaj jam okupiĝis pri tiu problemo: Géza Barczi, Istvan Szerdahelyi, Otto Haszpra; ŝi citas iliajn opiniojn kaj ankaŭ skribas pri la Maribora internacia pedagogia eksperimento. Laŭ la rezultoj de du mezuradoj, oni tiris la konkludon, ke Esperanto estas pli facile alproprigebla ol iu ajn alia lingvo inter la cirkonstancoj de kutimaj lernejaj instruadoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | FELLEGI, Terézia | 1978 | HU - Hungarujo | 2010-10-23 19:49:04 |
269 | Vortfarado en EsperantoEnhavo de la disertacio: a) Enkonduko; b) Simpla vortfarado; c) Derivado (analizo de sufiksoj kaj prefiksoj); d) Kunmetado. Modeloj de kunmetado; e) Konkludo Esperantologio | GADIROVA, Dilara | 1978 | RU - Rusujo | 2010-10-26 20:26:45 |
270 | La ag-aspekto en verbaj sintagmoj de la Hungara lingvo. Disertaĵo je universitata doktoro (minora doktoro)Karaterizo de la interna tempo de la verb-enhavo ("stato, procedo, ago") en la Hungara lingvo konkludiĝas el suma semantika valoro de fraznivela sintagmo, propozicio (ekz. verbo + difinita/nedifinta rekta objekto, verbo + lativa adjekto ktp), ĉe kio havas rolon ankaŭ vortordo kaj intonacio. En la disertaĵo kelkaj ĉapitroj havas komparan karakteron, estas konsiderataj diversaj historiaj stadioj de la hungara lingvo, kompareblaj (similaj kaj malsimilaj) esprimdimedoj en aliaj lingvoj, inklluzive Esperanton. La resumo estas en la lingvoj rusa kaj Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | WACHA/VAHA, Balázs/Blazio | 1978 | HU - Hungarujo | 2010-10-28 05:44:30 |