Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro ↑ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
281 | Sociologia studo de la Esperanto-MovadoMankas ĝenerale nacilingva informado pri Esperanto por interesitaj nespecialistoj. Ĉi tiu libro deziras plenigi tiun mankon. La libro sisteme analizas la historion de Esperanto el sociologia vidpunkto kaj speciale atentigas pri la fakto, ke multaj apogantoj de Esperanto ligas la lingvon al pli larĝaj valoro-orientigoj, kiel paco kaj internacia solidareco. La movadajn celojn la aŭtoro ekzamenas en la historia kunteksto de internaciaj rilatoj, precipe en Eŭropo. Alia interesa temo estas diskuto pri la evoluo de lingvoj kaj sociologia analizo de la Ido-skismo. En la dua parto, la situacio de Esperanto en Britio estas detale priskribita. Internacia lingvo kaj socipolitiko | FORSTER, Peter G. | 1977 | GB - Britujo | 2010-10-25 21:16:30 |
282 | Enkonduko al la problemaro de artefaritaj lingvoj.Post mallonga historia enkonduko, la verko defendas la tezon, laŭ kiu Esperanto estas lingvo sammaniere kiel la t.n. naturaj lingvoj. La lingvistika statuso de Esperanto estas difinita post ĝia ekzameno surbaze de diversaj nuntempaj lingvistikaj teorioj. Interlingvistiko | L'HERMITTE, Michèle | 1977 | BE - Belgujo | 2010-11-15 21:27:33 |
283 | Aksiologio kaj sintakso en la klasifikado de la morfemoj en la ĉina kaj en Esperanto. Surbendigo kaj analizo de esperantlingva tekstospecimeno."Kiam mi decidis doktoriĝi pri Esperanta temo, en 1976, mi havis diplomon pri matematiko, sed neniun pri lingvistiko kaj pro tio mi devis plenumi kelkajn taskojn antaŭ ol propracence verki la veran disertacion? Sed ili estas rapidaj tajpaĵoj, ne celantaj publikigon (tamen ne sekretaj). Aksiologio kaj sintakso estas la unua dokumento, kie mi pridiskutas la neceson analizi dise la sintaksan kaj la semantikan informojn en mesaĝo, uzante alispecajn unuojn ("morfemo" por semantika informo, "vorto" por intaksa informo), temo retrovebla en mia disertacio. "ĉap. 2 ).Surbendigo kaj analizo estis deviga universitata tasko: oni postulis, ke ni fonetike transskribu plurajn minutojn (teorie 20, sed fakte mi limigis .....) da parolata lingvo kaj analizu ekde tio fonologiajn aŭ aliajn problemojn ". Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | LO JACOMO, François | 1977 | FR - Francujo | 2010-11-23 23:17:40 |
284 | Notoj pri la historio de la ideo de mondo-lingvo-efektivigo de la internacia lingvo EsperantoPrecipe pri la kopernika venko de Esperanto kiel "internacia lingvo" Interlingvistiko | NUKINA, Yositaka | 1977 | JP - Japanujo | 2011-03-30 20:48:43 |
285 | La kontribuo de Esperanto al internacia komunikado kaj kompreno.En sep ĉapitroj la aŭtorino pritraktas jenajn temojn: a/ Kio estas Esperanto; ties inicianto. b/ Kial Esperanto? c/ La neŭtraleco de Esperanto; d/ La gramatiko kaj strukturo; e/ La eduka valoro de la Esperanto-instruado en lernejoj; f/ La esperantista movado: unuiga forto; g/ La Esperantisto-movado en Malto Instruado/edukado kaj internacia lingvo | SCICLUNA, Mary | 1977 | MT - Malto | 2011-06-12 06:04:57 |
286 | La valoro de Esperanto kiel ilo por pli bona kompreno de la anglaj gramatika strukturo kaj uzadoEn mia projekto mi planis instrui angle kaj Esperante pri la rekono kaj uzado de la substantivo, la verbo kaj la adjektivo. Mi planis la Esperanto-lecionojn koincidigi kun la angla gramatika teksto. Kiam la studentoj lernis Esperanton, mi esperis fortigi la komprenon kaj lertecon de ilia kono de la angla (la kvina grado de la elementa lernejo). Tamen, la program-postuloj metis kelkajn limigojn al mia projekto en tempo kaj metodoj kaj mi ne estas kontenta pri la rezultoj. Mi bezonis pli da tempo kaj pli da libero por efektivigi miajn planojn kaj objektojn. Mia konsilinto preferis emfazigi la anglan anstataŭ Esperanton . Do, la projekto ne donis rezultojn, kiujn mi planis kaj esperis. Tamen kelkaj personoj lernis iom da Esperanto kaj eble iam ili revenos al ĝia studado. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | WHITEHURST, Lucile E. | 1977 | US - Usono | 2014-07-06 14:37:54 |
287 | La Lingvo Internacia Esperanto. Moko ...aŭ vero?Iom larĝa prikonsidero de I.L. kaj alvoko al aplikado de Esperanto en komercaj leteroj. Esperantologio | ALLEWAERT, Jean-Pierre | 1976 | BE - Belgujo | 2010-10-11 20:02:01 |
288 | Planlingvo kaj nacia lingvo, kontribuo por la esplorado de iliaj specifaj komunikadaj potencoj, montrita per konfronta komparo de kelkaj problemoj el la vortfarado de Esperanto kaj la germana lingvoLa disertacio traktas kelkajn bazajn principojn kaj problemojn de la vortformado en Esperanto kaj en la germana lingvo, poste komparas la chefajn vortfarajn tipojn de ambaŭ lingvoj kaj montras, ke en kelkaj rilatoj Esperanto estas pli elasta kaj vorto-produktiva ol la tre vortkreema germana, en aliaj rilatoj malpli. La limojn de la vortkreeblo determinas la morfologia kaj semantika valentoj inter la senperaj konstituantoj de la vortformaĵoj kaj la komunikaj bezonoj (Pli detale en Symoens 1989, p. 81). Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BLANKE, Detlev | 1976 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2014-05-23 14:12:24 |
289 | La Oomoto-movado kaj la radikala naciismo en JapanioStudo pri la evoluo de Oomoto ekde 1892 ĝis la subpremo en 1935 -kun aparta konsidero al la problemoj de naciismo kaj internaciismo en moderna Japanio. Pluloke menciiĝas la ligoj de Oomoto kun la Esperanto-Movado. Internacia lingvo kaj religio | LINS, Ulrich | 1976 | DE - Germanujo | 2011-02-06 14:30:26 |
290 | La poezi-arto de Julio BaghyVekaro de Baghy, historio, eldonoj, rolo ĉe Literatura Mondo, versformoj, ĝenroj ks. Esperanta literaturo | KIRÁLY, Ildikó | 1976 | HU - Hungarujo | 2010-12-30 15:59:16 |