Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro ↑ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
311 | La sud-hungarlanda laborista esperantista movado ĝis 1929En la urbo Szeged la laboristaj esperantistoj en 1914 disiĝis de la "burĝaj" kaj fondis apartan organizaĵon. Ilia movada vivo estis vigla dum la franca okupado 1919-1920. En la 20-aj jaroj ili laboris kiel grupo de la Hungarlanda Esperantista Societo Laborista. En 1924-1925 ĝi estis la plej forta. La "burĝa" movado ĉesis ekzisti kaj fondiĝis novaj grupoj en : Hodmezovasarhelyi, Oroshaza, Gyula, ktp.; ĉiuj laboristaj. Ili kontaktis kun SAT, kio estis malpermesita en Hungario. En 1927-1929 la movada aktivado malpliiĝis pro la policaj ĝenadoj. Historio de Esperanto-Movado | RÁTKAI, Árpád | 1973 | HU - Hungarujo | 2011-06-09 20:03:17 |
312 | La elformiĝo kaj evoluo de Esperanta oratora stiloLa karakteriziloj de la oratora stilo: stilistikaj kaj laŭtemaj. La strukturo de la oratoraĵo. Oratora stilo de Zamenhof. Esperantologio | BARABÁS, Rita | 1972 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:18:57 |
313 | Ekumenismo kaj internacilingva problemoLa disertaĵo pritraktas internacilingvan problemon en la historio kaj ĝian ekumenan aspekton; ĝi ankaŭ analizas Esperanton kiel bonan rimedon por inuigi la homojn de diversaj nacioj kaj religioj . Esperantista kontribuo al ekumenismo jam estas sufuĉe granda kaj ĝi havas bonan perspektivon en estonteco. Internacia lingvo kaj religio | KORYTKOWSKI, Jerzy | 1972 | IT - Italujo | 2010-11-09 08:56:33 |
314 | Historia urbo V. Tarnovo - Lulilo de Esperanto Movado en BulgarioHistorio de Esperanto-Movado | DOLCXINKOV, Hristo | 1972 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 12:17:40 |
315 | La interesiĝo pri artefaritaj lingvoj. Esperanto.Embrio de bone farita, tre simpla sed valora laboreto, prezentita kiel vera tezo kun bibliografio kaj intervjuoj, i.a. kun Jozef Croegaert, prakuzo de J.E. Croegaert kiu en 1908 prilaboris en Antverpeno projekton de universala simbola lingvo "Langue Universelle Symbolique". Instruado/edukado kaj internacia lingvo | DE SMET, Danielle | 1972 | BE - Belgujo | 2011-06-15 06:57:13 |
316 | La lingvo Esperanto kiel literatura esprimilo"Historia pritrakto de Esperanto-literaturo de 1887 ĝis 1970 kaj stilistika analizo de traduka kaj originala Esperanto-poezio". (El la katalogo) Esperanta literaturo | HAGLER, Margaret Grace | 1971 | US - Usono | 2010-10-27 14:01:20 |
317 | Leksika materialo de mezlernejaj lernobbroj de t.n. dua fremda lingvo, kompare al la kazo de EsperantoInstruado/edukado kaj internacia lingvo | SZABÓ, Mária | 1971 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 13:36:26 |
318 | Esperanto kaj gazetaroPost la enkonduko, la aŭtorino priskribas la Esperanto-Movadon kaj eldonaĵojn dum burĝa kaj soveta periodoj de Litovio. Estas menciataj artikoloj de litovaj esperantistoj en internaciaj Esperanto-periodaĵoj, aparta ĉapitro estas destinita al aktiveco de litovaj esperantistoj en respublika gazetaro. Internacia lingvo kaj gazetaro | BRUZILAITE, Veronika | 1970 | LT - Litovujo | 2010-10-19 21:26:29 |
319 | Enketo pri la pozicio de Esperanto en ItalioEnkonduko: Unua parto; Ĉapitro I: La lingvo- problemo. 1. Difino; 2. Lingvo kaj kulturo; 3.La motivoj; 4. Planlingvoj; 5. Esperanto en Italio. Ĉapitro II: Superrigardo de la precipaj planlingvoj. 1. En la fino de 1880; 2. Volapük; 3. Esperanto; 4. Aliaj provoj; 5. Duon-artefaritaj lingvoj. 6. La esploro daŭras. Ĉapitro III: Esperanto, ĝia iniciatoro, ĝia movado, ĝiaj aplikoj. 1.La iniciato; 2.La movado; 3.La aplikoj; 4.La instruado en Italio. Ĉapitro IV: Alfabeto kaj gramatiko de Esperanto. 1.Alfabeto kaj prononco; 2.Gramatiko. Konkludoj Dua parto: Enkonduko; La demandaro; La enketo; Konkludoj; Aldonaĵoj: A. Afiksoj; B. Korelativoj; C. La cirkulero N 12411; D. La leĝpropono N 1489; E. La rezolucio 8C/DR/116; Diversaj statistikoj; Bibliografio. Historio de Esperanto-Movado | DIJKHUIZEN, Gerda | 1970 | BE - Belgujo | 2011-08-23 06:28:17 |
320 | La Laborista Esperanto-Asocio survoje al revolucia organizaĵo de la germana proletaroĈar la internacia laboristaro havas komunajn batal-interesojn, ĝi ankaŭ bezonus interkomunikilon internacian. Antaŭla unua mondmilito kaj aparte post ĝi, laboristoj amase eklernis Esperanton, por utiligi la lingvon i.a. por siaj klasbatalaj celoj. Oni montras la evoluon de Germana Laborista Esperanto-Asocio al organizaĵo revolucia ĝis la disbato far la faŝistoj en 1933. Aparte oni pritraktas la nordgermanan regionon Mecklenburg kaj la rilatojn de tieaj laboristaj esperantistoj al Sovet-Unio. Historio de Esperanto-Movado | BECKER, Diethelm | 1968 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2010-10-18 20:17:11 |