Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro ↑ Lando  Lasta redakto 
271

Organiza kaj financa modeloj de la libervola lingvo-orientiga instruado ĉe privata okupiĝo

La aŭtoro priskribas strukturojn kaj rilatojn inter diversaj organizaj instancoj por realigi libervolan lingvo-orientigan instruadon. Krome , la verko enhavas pripensojn pri la financado de tiu libervola instruado . (kalkulado de elspezoj kaj enspezoj)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

LOBIN, Günter1978DE - Germanujo2010-11-20 22:04:26
272

Historio de la ĉina Esperanto-movado

ne indikita

Historio de Esperanto-Movado

MATSUDA, Haruhi1978JP - Japanujo2011-02-06 13:47:40
273

Rolo de Esperanto en la internaciisma edukado de altlerneja junularo

En kelkaj urboj en diversaj polaj altlernejoj oni esploris, per speciale preparitaj enketoj, gestudentojn agantajn en Pola Studenta Esperanto-Movado. La celo estis pravigi, ke kono de Esperanto helpas al internacieca (humanisma) edukado, rompas antaŭjuĝojn kaj alproksimigas diversajn naciojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MICHALAK (EDZ. GADACSINÉ), Elzbieta1978PL - Pollando2010-12-08 20:38:43
274

Prilaboro kaj analizo de la manuskripto - pri teorio de planlingvo - de Rasmus Rask: "Optegnelser til en Parigraphie"

Interlingvistiko

KRISTENSEN, Leif1978HU - Hungarujo2011-01-04 23:24:50
275

La funkcioj de la prepozicioj "de" kaj "da" kompare al iliaj ekvivalentoj en la angla, franca kaj hungara lingvoj surbaze de Imre Madách

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

VITTAY, Katalin1978HU - Hungarujo2011-02-12 12:06:58
276

Komparo studo inter Esperanto kaj aliaj kvar planlingvoj kaj la portugala

Kompara studo inter Esperanto kaj kvar aliaj planlingvoj, nome: Volapuk, Ido, Occidental kaj Interlingua kaj inter Esperanto kaj unu lingvo natura, la portugala. En tiu ĉi verko ne estas konsiderataj tiuj punktoj, kiuj ricevas egalan traktadon en Esperanto kaj en aliaj komparataj planlingvoj; oni celas nur reliefigi la plej profitajn solvojn de la problemoj, kiujn frontas planlingvo celante internacian komunikadon. La saman kriterion pri elekto de temoj oni aplikas al la kontrastiga studo kun la portugala lingvo, pere de kiu oni celas evidentigi la simpligon kaj reguligon pri kelkaj punktoj de la Esperanta gramatiko kompare kun natura lingvo.

Interlingvistiko

PASSINI, José1978BR - Brazilo2011-06-05 15:45:09
277

Esperanto: vivanta lingvo.

La tezo de ĉi tiu disertacio celas montri, ke Esperanto estas vivanta lingvo, per kiu la lingvo-uzantoj iom post iom kreas kulturon, kiun oni povus nomi Esperanto-kulturo. La unua parto traktas pri la lingva esenco de Esperanto, en la dua parto oni montras ke la vorto "verda" havas specialan signifon en ĝi, en la lasta parto oni diskutas pri la "interna ideo" kaj ideologio de Esperanto.

Esperantologio

WASEDA, Mika1978JP - Japanujo2011-06-28 06:43:11
278

Grandaj matematikistoj kaj la lingvomodeligo

Interlingvistiko

KOUTNY, Ilona1977HU - Hungarujo2010-10-21 07:21:47
279

Esploro pri la uzo de Esperanto kiel interlingvo en projekto de perkomputila tradukado.

La problemoj de perkomputila tradukado estas diskutataj kaj estas motivita la propono uzi Esperanton kiel interlingvon en sistemo de perkomputila tradukado. Estas priskribitaj kaj la aliro de komputila lingvistiko kaj tiu de artefarita inteligento al perkomputila tradukado. Estas priskribita kaj analizita la strukturo de Esperanto en formo taŭga por komputado. La reguleco de Esperanto nature kondukas al evoluigado de strukturita vortaro. Por modeli la Esperantan gramatikon estas skribita kaj uzita parsalgoritmo. Estis provizitaj iloj por generi anglan elementon de Esperanta sintaksa arbo, proceso kiu enhavas manipuladojn kiel ekzemple ŝanĝon de vortordo aŭ de kazo. Fine kelkaj konkludoj estas faritaj surbaze de la rezultoj kaj aro da plibonigoj, aldonoj kaj evoluoj estas proponitaj. /traduko de la anglalingva resumo de la aŭtoro/

Informadiko kaj Esperanto

BEN-AVI, Stephen1977GB - Britujo2010-10-18 20:45:42
280

Kelkaj aspektoj de la monda lingvo- problemo; kompara analizo

Komparas diversajn eblajn solvojn de la monda lingvoproblemo : nacia lingvo / angla aŭ simpligita angla / kaj planlingvoj / Volapük, Esperanto, Ido, Interlingua. Laŭ la kriterioj starigitaj far la verkinto Esperanto estas la plej taŭga solvilo.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

COINDREAU, Marcelo J. Villareal1977MX - Meksiko2010-10-20 13:17:31
1 ... 24 25 26 27 28 29 30 31 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.