Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo ↑ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
131 | La nomigo de la familianoj kaj parencoj en Esperanto (kompletigo de ĉi tiuj nomoj)La aŭtoro proponas esprimi la pli malproksimajn parencajn rilatojn uzante la afiksojn bo-bobo, pra-prapra akj ceteraj. li prezentis ĝis nun ne uzatajn formojn (prakuzo, praonklino, kunbopatro (patro de bofilo)). Li tute ne uzas neologismojn. "Mi deziras pruvi, ke la Esperanta lingvo povas esprimi ĉiun gradon de la parencaj rilatoj. Oni trovas ĝis nun en la vortaroj kaj lernolibroj nomojn de familianoj kaj proksimaj parencoj. Antaŭe mi skribis, ke mi kredas, ke la loĝejcirkonstancoj ebligos, ke denove kunloĝos tri-kvar generacioj, do la gefiloj renkontiĝos kun siaj malproksimaj, sambranĉaj parencoj, do ili devas koni la parencan gradon kaj alparolon. Por enkonduki ĉi tiujn novajn konceptojn ni devas krei novajn vortojn. Mia laboraĵo enhavas ununuran neologismon(ŝtifo), kiu troviĝas ankaŭ en PIV. Mi ne proponas ĝian uzadon. Dank' al la klara kaj logika afiksa sistemo de Esperanto, perhelpe de ĉi tiuj sufiksoj kaj prefiksoj, ni kontentige povas esprimi la gradojn de la parenceco. Tiujn ĉi vortojn konas ĉiu esperantisto post iom de pensado sen klarigoj / praonklo, prapraonklo, boonklino, praboonklino, baptofrato...; ilin mi prezentis sur tabeloj/. La proksiman boparencecon la vortaroj signas ne-precize. Ekzemple, laŭ PIV, la edzo de mia onklino estas onklo, kvankam tute estas klara, ke li estas boparenco, do lia nomigo estas boonklo. Tiujn ĉi diferencojn la naciaj lingvoj severe diferencigas. Do ni nepre devas enkonduki en la vortarojn la nomigojn de la parejcoj, almenaŭ ĝis la tria grado kaj pliklarigi la boparencecon. Miaj nomigoj ne estas perfektaj, eble ili estas hungarismoj. Ni devas serĉi kaj trovi la plej bonajn solvojn. Mi ankaŭ analizas la neparencajn apudulojn /amiko, najbaro.../" Esperantologio | SZEMÖK, Balázs | 1984 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:19:37 |
132 | La naturalisma skolo en interlingvistikoLoko de naturalismo en interlingvistiko. Periodo antuaŭ la fondiĝo de IALA. Du etapoj de la funkciado de IALA. Fontoj de Interlingua, metodoj de ĝia kreado, laborprincipoj de Alecander Gode.. Kritiko de lintrlinngvistika naturalismo. Komparo de Interlingua kaj Esperanto Interlingvistiko | VARGA-HASZONITS, Zsuzsa | 1982 | HU - Hungarujo | 2010-10-27 08:38:17 |
133 | La nacia kaj esperantlingva dentista termonologiojElformiĝo de hungara terminologio, elforiĝo de esperanta terminologio. Analizo fe hungaraj medicinaj vortaroj, laŭ dentista vidpunkto, analizo de esperantaj medicinaj vortaroj, laŭ dentista vidpunkto. Internacia lingvo kaj medicino | SZEMÖK, Balázs | 1989 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:20:31 |
134 | La morfemfrekvenco en la parolata Internacia Lingvo EsperantoLa verko prezentas rezultojn de la esploro pri frekvencmorfemaro de la parolata Esperanto. La aŭtoro surbendigis dum la Lucerna UK en 1979 simplajn diskutojn de esperantistoj en diversaj parolcirkonstancoj kolektinte 60.000 vortojn. Li poste tion enkomputiligis indikante morfemojn de ĉiuj vortoj per interstreketo. La komputilo nombris kaj indikis frekvencpozicion de ĉiu morfemo. Montriĝis ke la tuta korpuso konsistis el 1501 morfemoj el kiuj 467 kovris 95% de la korpuso kaj la restintaj 1034 la lastajn 5%. La esploro montris kiuj morfemoj estas nepre necesaj por ĉiutaga parola uzo (proksimume 500 plej oftaj) kaj kiuj estas uzataj nur en unopaj specifaj kazoj. Tio servis por posta ellaboro de la porkomencanta lernolibro laŭ la Zagreba Metodo. Alia | TIŜLJAR, Zlatko | 1993 | SM - San-Marino | 2010-10-23 14:18:55 |
135 | La misio de Oomoto en esperanto. Nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma majtreja atendado al religia dialogoOomoto estas unu el la novaj japanaj religioj. Dum sia historio Oomoto plurfoje ŝanĝiĝis. Dum la periodo 1925-1932 Oomoto aktive misiis en Parizo helpe de Esperanto. Nuntempe la religio laboras por religia dialogo. La disertacio klopodas klarigi la ŝanĝiĝojn en la religio. Internacia lingvo kaj religio | NORDENSTORM, Leif | 2002 | SE - Svedujo | 2017-07-26 11:56:24 |
136 | La lingvopolitiko de la Eŭropa Unio kaj eblaj vojoj de ĝia disvolviĝoProblemaro de la laboraĵo konsistas en la disputo pri la lingva strategio de EU. Oni prezentis en la laboraĵo la nuntempan lingvopolitikon, baziĝantan sur multlingveco: ĝian devenon, premisojn kaj la veran staton. Post kritika analizo de la hodiaŭa modelo, oni prezentis scenarion montrantan ŝanĝojn kiuj okazos en estonteco al la koncepto de multlingveco. La laboraĵo enhavas ankaŭ alternativajn scenariojn, kiuj temas pri anstataŭigo de la 23 oficialaj lingvoj de EU per unu - la angla aŭ Esperanto. La celo de la laboraĵo estas multfacete analizi la proponatajn solvojn, rigarde al iliaj realeco kaj efikeco. Alia | GENEROWICZ, Barbara | 2011 | PL - Pollando | 2012-03-29 12:58:04 |
137 | La lingvoj en la Eŭropa Komunumo, kun aparta atento pri la angla.Enkonduko; 1-a ĉapitro: La statuso kaj la funkcio de la lingvoj en la Eùropa Komunumo 2-a ĉapitro: La Komunuma politiko rilate al la lingvoj 3-a ĉapitro: La disvastigo de la Angla tra la mondo kaj ĝia rolo en Eùropo 4-a ĉapitro: La implicoj de plurlingveco kaj la proponitaj alternativoj Konkludoj Apendico Bibliografio Utillaj indikoj Alia | MAZZERO, Marina | 1991 | IT - Italujo | 2011-09-09 06:13:48 |
138 | La Lingvo Internacia Esperanto. Moko ...aŭ vero?Iom larĝa prikonsidero de I.L. kaj alvoko al aplikado de Esperanto en komercaj leteroj. Esperantologio | ALLEWAERT, Jean-Pierre | 1976 | BE - Belgujo | 2010-10-11 20:02:01 |
139 | La lingvo Esperanto kiel literatura esprimilo"Historia pritrakto de Esperanto-literaturo de 1887 ĝis 1970 kaj stilistika analizo de traduka kaj originala Esperanto-poezio". (El la katalogo) Esperanta literaturo | HAGLER, Margaret Grace | 1971 | US - Usono | 2010-10-27 14:01:20 |
140 | La lingvo Esperanto kaj ĝia internacia signifoDosiero alŝutota. Alia | FEDRO, Olga | 2009 | PL - Pollando | 2010-12-07 12:05:05 |