Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo ↑ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
101

Lernado de planlingvo je la ekzemplo de Esperanto

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

GRUSZKA, Agnieszka2006PL - Pollando2010-11-04 22:34:19
102

Leksika Renovigo de Esperanto - Mekanismoj de Formado de Neologismoj

RESUMO (ESPERANTO) Ĉi tiu esplorado celas analizi la leksikan renovigon de la lingvo Esperanto. Pli precize, ĝia celo estas serĉi la mekanismojn de neologika formado en tiu lingvo, kaj do ĝi konsideras la neologikajn procedojn de la etnaj lingvoj. Alia celo estas ekfari sistemigon de la historia dokumentado de la leksikologia evoluiĝo de Esperanto, kaj pro tio sekvas leksikaj listoj laŭ iliaj situacioj de oficialigo aŭ ne en la lingvo. Inter la pritraktataj demandoj, konsiderante Esperanton kiel lingvon uzatan, staras: la kontrolado de kiuj vortfaraj mekanismoj estas la plej produktivaj, la identifiado de la lingvistikaj principoj, kiuj regas la neologikon, kaj la observado de spuroj de lingvistikaj vigleco kaj ekspansio aŭ, kontraŭe, malkresko de la leksika kreado, laŭ kelkaj antaŭsupozoj de lingvistika vivanteco. Oni klopodas malkovri, ĉu la neologika sinteno de Esperanto indikas, ke estas sufiĉa vivanteco, por ke ĝi estu konsiderata vivanta lingvo; ĉu la leksika fono daŭras la sama post giaj 120 jaroj de ekzistado; ĉu la reago de la E-parolantoj rigarde al la neologismoj malsamas rilate al tiu de la naciaj lingvoj; kaj, se ĉio, kio ne estas leksikografita, estas neologisma.

Interlingvistiko

WERNECK DIAS, A. Emerson2007BR - Brazilo2011-01-11 11:06:22
103

Leksika materialo de mezlernejaj lernobbroj de t.n. dua fremda lingvo, kompare al la kazo de Esperanto

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SZABÓ, Mária1971HU - Hungarujo2011-02-12 13:36:26
104

Leĝoj kaj ekonomio de la eŭropunia plurlingvismo

Internacia lingvo kaj ekonomio

PORTUESE, Aurélien2009DE - Germanujo2010-10-17 19:02:11
105

Latinidaj elementoj en la Internacia Lingvo

En la verko estas analizitaj vortaraj kaj gramatikaj elementoj de Esperanto, kiuj fontas el latinidaj lingvoj (mortaj aŭ vivantaj).

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

ZLOTNIKOVA, Vera1964SU - Sovetunio2014-07-06 14:36:05
106

Lajos Tárkony kaj la Budapeŝta Skolo

En la laboraĵo temas pri ege detalal analizo kaj pritakso de la vivverko de Tárkony, unu el la ĉefaj figuroj de Esperanto-literaturo kaj de Budapeŝta Skolo. Krom la merito resumi historie la temon, la verkinto kapablis doni ankaŭ estetikan prijuĝon, kaj prezenti la poezion de Tárkony kiel veran belarton, eternan valoron por Esperanto-kulturo (IPR 4/1990)

Esperanta literaturo

ERTL, István1989HU - Hungarujo2010-10-21 07:20:07
107

La vortordo en Esperanto

Studo pri la baza vortordo en Esperanto kaj ties modifeblo sub la influo de pragmatikaj kaj strukturaj faktoroj (enfokusigo, topikigo, emfazo, silabopezo de moveblaj vortoj, k.s.). La verko baziĝas sur trastudo de modernaj tekstoj kaj sur enketoj ĉe kelkaj dekoj da esperantistoj de diversaj gepatralingvaj fonoj.

Esperantologio

JANSEN, Wim2007NL - Nederlando2010-11-21 14:15:07
108

La vortludoj en la verkaro de Raymond Schwartz

La tezo celas jenon: montri la ekziston kaj la abundon en la verkaro de R. Schwartz de vortludoj en Esperanto aŭ integritaj en oratoraĵo en Esperanto, kies mekanismoj plej parte kuŝas en funkciado de ĉi- tiu kiel lingvo, statuso ne ĉiam akceptita ĝis nin; per tiu esploro serĉi informojn ne nur pri la ĝeneralaj trajtoj de la lingvo, sed ankaŭ pri lingvistikaj karakterizaĵoj de Esperanto; kontribui al la apliko de la lingvistikaj analizmetodoj al ĉi- tiu internacia planlingvo, same kiel al kiu ajn alia lingvo.

Esperanta literaturo

LLOANCY, Marie-Thérèse1985FR - Francujo2010-11-17 22:32:32
109

La viva genro preter akordo: interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado

Post skiza prezento de kelkaj genraj sistemoj, inkluzive de la Esperanta, oni enkondukas la nocion viva genro kaj ĝian subspecon persona genro. Montriĝas, ke la rusa kaj pola aferstatoj rilate vivan aŭ personan genron sufiĉe malsamas, ĉar sur fono de alomorfa abundeco, rezultanta el la kunfandiĝo de deklinaciaj paradigmoj, la diversaj slavaj lingvoj sendepende konstruis al si novan genran sistemon. Estas konjektite, ke la bezono distingi inter subjekto kaj objekto (pli precize inter aganto kaj priagato), konservante la vortordan liberecon, estis motoro de la genezo de viva genro en slavaj lingvoj. Tio kondukas al pli detala studo de la ĉefaj argumentoj de transiraj kaj netransiraj verboj, do al la diversaj sintaksaj tipoj de lingvo, i.a. ergativa kaj akuzativa, kaj al studo de la manieroj marki la argumentajn rolojn. Oni rimarkigas, ke markado povas montriĝi parta, pro diversaj kialoj: morfologia en Esperanto, vortorda en Ido, aŭ kondiĉita de vivanteco aŭ personeco en pluraj aliaj lingvoj. Aldone, unu sama lingvo povas partopreni en pluraj tipoj, i.a. okaze de tippartigo kondiĉita de vivanteco. Oni poste prezentas la hipotezon pri ergativeco de la pra-hindeŭropa lingvo, kiu hipotezo baziĝas sur specifaĵoj de tiu rekonstruata lingvo kompare kun la akuzativ-tipa ŝablono. Oni prezentas ankaŭ la sufiĉe novan refuton al tiu hipotezo, bazitan sur tipologia argumento, sed montras, ke la refuto disfalas, unue pro uzo de speciale fasonita lingva universalaĵo, kaj due pro la premiso, ke se ergativ-tipa, la pra-hindeŭropa devis manifesti tipologie nenie atestitan tippartigon: la konduto de aĵgenraj nomvortoj ja ne devenas de iu tippartigo, sed estas reale motivita de semantika-sintaksa embaraso, trovebla ankaŭ en aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Tia embaraso povas fonti el substantiva deveno de la verbo. Sume la prelego substrekas la sintaksajn efikojn – preter akordo – de la semantika trajto vivanteco, manifestiĝantajn ne nur en lingvoj kun specifa viva genro aŭ subgenro.

Alia

BAVANT, Marc2008PL - Pollando2010-10-20 18:35:05
110

La verkoj de Istvan Gati en la tereno de ĝenerala lingvistiko

Stefano Gati estis hungara protestanta pastoro, kiu verkis kompletan pazigrafion, sed la pazigrafio postrestis nur en manuskripto. En unu el la ĉapitroj de la disertaĵo mi okupiĝis pri la pazigrafio de Gati.

Interlingvistiko

MOLNAR, Agnés1984HU - Hungarujo2010-12-18 19:58:37
1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.