Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo ↑ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
111

La valoro de Esperanto kiel ilo por pli bona kompreno de la anglaj gramatika strukturo kaj uzado

En mia projekto mi planis instrui angle kaj Esperante pri la rekono kaj uzado de la substantivo, la verbo kaj la adjektivo. Mi planis la Esperanto-lecionojn koincidigi kun la angla gramatika teksto. Kiam la studentoj lernis Esperanton, mi esperis fortigi la komprenon kaj lertecon de ilia kono de la angla (la kvina grado de la elementa lernejo). Tamen, la program-postuloj metis kelkajn limigojn al mia projekto en tempo kaj metodoj kaj mi ne estas kontenta pri la rezultoj. Mi bezonis pli da tempo kaj pli da libero por efektivigi miajn planojn kaj objektojn. Mia konsilinto preferis emfazigi la anglan anstataŭ Esperanton . Do, la projekto ne donis rezultojn, kiujn mi planis kaj esperis. Tamen kelkaj personoj lernis iom da Esperanto kaj eble iam ili revenos al ĝia studado.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

WHITEHURST, Lucile E.1977US - Usono2014-07-06 14:37:54
112

La uzado de la volitivo en Esperanto laŭ la "ekzercaro" de Zamenhof

Prezento de la kelkdek frazoj en la Ekzercaro kun "u"- finiĝaj verboformoj. Ties klasigo laŭ la kuntekstoj de "u": en nedependaj propozicioj aŭ post "ke", ktp.; ankaŭ la radiko de la verbo estas parto de tiu kunteksto de "u". Diskutado de eventuala ia signifa unueco de "u" en la diversaj okazoj (oni emas jese respondi kaj eĉ sugestas unuecon aŭ specialan proksimecon kun "n"). Diskutado de la demando, ĉu"u" estas unu monemo(t.e.signero); jesa respondo estus tre malfacila, kvankam ebla (depende de iuj principoj kaj metodaj elektoj). Starigo de la demando, kie kuŝas la malfacile pridubebla unueco de "u" se ĝi ne estas unu monemo.Oni emfazas interalie la apartigon inter la imperativaj uzoj de "u" ( la sensubjekta) kaj la certeraj.

Esperantologio

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 05:46:24
113

La sud-hungarlanda laborista esperantista movado ĝis 1929

En la urbo Szeged la laboristaj esperantistoj en 1914 disiĝis de la "burĝaj" kaj fondis apartan organizaĵon. Ilia movada vivo estis vigla dum la franca okupado 1919-1920. En la 20-aj jaroj ili laboris kiel grupo de la Hungarlanda Esperantista Societo Laborista. En 1924-1925 ĝi estis la plej forta. La "burĝa" movado ĉesis ekzisti kaj fondiĝis novaj grupoj en : Hodmezovasarhelyi, Oroshaza, Gyula, ktp.; ĉiuj laboristaj. Ili kontaktis kun SAT, kio estis malpermesita en Hungario. En 1927-1929 la movada aktivado malpliiĝis pro la policaj ĝenadoj.

Historio de Esperanto-Movado

RÁTKAI, Árpád1973HU - Hungarujo2011-06-09 20:03:17
114

La Studo pri Esperanto-Movado de Ĉinio en 1930aj jaroj

Historio de Esperanto-Movado

CHEN, Xu-xiao2012CN - Ĉinujo2016-02-28 13:23:55
115

La Studo pri Disvastiĝo de Esperanto en Ĉinio inter 1891 kaj 1949

Alia

WANG, Bian-li2012CN - Ĉinujo2016-02-28 13:39:08
116

La sintakso de lingvo sen gramatiko

Priskribo de la sintakso de Esperanto de denaskuloj, lau vidpunkto de la genera gramatiko el la 80-aj jaroj

Esperantologio

VAN OOSTENDORP, Marc1991NL - Nederlando2010-10-12 19:36:42
117

La semantika kampo de la verbo "teni" kompare kun ĝiaj hungara kaj franca ekvivalentoj

Interlingvistiko

PÁVA, Jozsef1985HU - Hungarujo2020-06-20 16:57:01
118

La rolo de la latina en interlingvistiko

Unu el la plej aktualaj problemoj de la nuna epoko estas enkonduko de unu komuna internacia lingvo por la tuta mondo. Koncernan rolon intencas plenumadi lingvoj naciaj same kiel planitaj internaciaj lingvoj. Ĉar nur tiuj ĉi lastaj sistemoj scipovas garantii neŭtralecon, ili estas preferendaj. Preterlasinte la grupon de lingvoj aprioraj, kiuj malpraktikiĝis , oni direktu la atentemon al lingvoj aposterioraj. La plej granda parto de tiuj projektoj eluzas iamaniere la lingvon latinan. Kiuj estas la kialoj? La latina estis dum jarcentoj vere internacia. Ĝis nun ĝi estas tia en certaj sciencaj kampoj. Sed praktike, ĝi estas malfacile lernebla por homoj meze kleraj. Vulgara formo de latina lingvo malaperis dum humanisma epoko kaj estiĝis fondo de lingvoj naciaj. Kiel kultura kaj civiliza faktoro, ĝi forte efikis al aliaj lingvoj. Novlatinaj projektoj havas du tendencojn: a/ simpligo de la klasika lingvo; b/ uzo de Standard Average Eŭropean, influita de la latina. Rilate al la unua tendenco , oni devas memorigi meritan laboron de Komenio kaj samtempe akcenti lian ideon uzi internacian lingvon kiel rimedon de firmigado kaj konservado de la mondpaco. En la dua direkto, meritplenan laboron faris IALA kaj poste sovetia interlingvistika skolo. Ambaŭ interesiĝis pri plej sukcesaj naturalismaj projektoj, similantaj inter si mem. Oni serĉis plej bonan solvon baze de scienclingvistika taksado. La sovetiaj sciencistoj prenas en konsideron ankaŭ aspektojn sociologiajn, politikajn kaj ekonomiajn. La problemo de internacia lingvo ne estas definitive solvita. La praktiko klare montris, ke dum konstruo de internacia lingvo forte kunagis influo de la latina lingvo, interrilate kun tuta eŭropa civilizo. Serĉante novajn vojojn, la lingvistoj ne rajtas preterlasi latinan lingvon, sed eluzi ĝian bazon aŭ dum konstruo de nova helplingvo, aŭ dum nur akcepte de jam ekzistanta internacia lingvo de latinida karaktero.

Interlingvistiko

BARANDOVSKÁ, Vĕra1979CZ - Ĉeĥujo2010-10-17 19:23:01
119

La propedeutika valoro de planlingvoj por la fremdlingva instruado.

Antaŭe, la aŭtoro priskribas la pravigon de la fremdlingva instruado kun ĝiaj problemoj. Ekzamenas enkondukon de la lingvo-orientiga instruado kun la uzo de la lingva modelo de "Internacia Lingvo" (Esperanto), precipe ĝiajn lingvajn kaj pedagogiajn aspektojn. Post kelkaj priskriboj de eksperimentoj koncerne la lernplifaciligon de etnaj lingvoj post antaŭa lernado de ILo, , estas analizitaj empiriaj rezultoj pri la lern-plifaciligo de etnaj fremdlingvoj (angla) post antaŭa partopreno al la lingvo-orientiga instruado (LOI) en la 3-a kaj 4-a lernjaroj de la baza lernejo. La rezultoj konfirmas la avantaĝojn ĉe la lernado de fremdaj lingvoj por LOI-partoprenintoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

LOBIN, Günter1985DE - Germanujo2010-11-20 22:32:00
120

La propedeŭtika valoro de la internacia lingvo Esperanto por la lernado de la franca lingvo

La disertacio unue detale prezentas la strukturon de la internacia lingvo kaj ĝian travideblan morfologion, poste analizas la svisajn proponojn por propedeŭtika instruado de Esperanto kaj kelkajn tiucelajn eksperimentojn(Ficher 1921; Auckland 1922; Halloran 1951; Williams 1948-1964; Formaggio 1983-1988) Interesa estas la fina bibliografio

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

CASALI, Prino Chlara1993IT - Italujo2011-08-05 20:15:56
1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.