Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo ↑ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
61

Pri la homaranismo de L.L.Zamenhof

La tezo traktas pri jenaj temoj: la mondpaco kaj homaranismo; de hilelismo al homaranismo; homaranismo kaj la interna ideo de Esperanto ; ĝisnunaj kritikoj pri homaranismo; nuntempa signifo de homaranismo.

Internacia lingvo kaj religio

MATUMOTO, Kiyosi1953JP - Japanujo2010-12-02 07:36:13
62

Pri klasado de vortospecoj de Esperanto

Esperantologio

HIGASIG^IMA, Juko2012JP - Japanujo2016-09-02 03:17:49
63

Pri internacia lingvo en la Daŭriga Baza Instruado

Titoloj de la ĉapitroj: a) Antaŭparolo kaj resumo; b) Enkonduko rilate al instruado de fremdaj lingvoj; c) Ekzistanta instruado de modernaj lingvoj; d) Inter-lingvistiko, planlingvo kaj Esperanto; e) Instruado kaj Esperanto; f) Rezistoj kontraŭ Esperanto; g) Kritika analizo de la jam faritaj, ofte nesciencaj pedagogiaj eksperimentoj; h) Renovigoj en instruado; I) Pri atendindaj kaj pri atendendaj elementoj rilate al enkonduko de Esperanto en la lernejoj. Aldonaĵoj: bibliografio 5-paĝa kaj listo de pritraktitaj personoj kaj organizoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

VAN DER MEER, H.G.1984NL - Nederlando2010-12-08 20:07:14
64

Pri internacia helplingvo rilate al la homaj rajtoj

homaj rajtoj, juro

Alia

FAUVART-BASTOUL, Louis1902FR - Francujo2010-10-13 19:24:45
65

Pri filozofiaj kaj religiaj ideoj de L.L.Zamenhof.

Internacia lingvo kaj religio

LEWKOWICZ, Andrzej Boguslaw1987PL - Pollando2010-11-15 21:42:15
66

Prefiksitaj verboj en Esperanto

Esperantologio

SALOMONNÉ CSÍSZÁR, Pálma2001HU - Hungarujo2010-10-26 19:16:29
67

Planlingvo kaj nacia lingvo, kontribuo por la esplorado de iliaj specifaj komunikadaj potencoj, montrita per konfronta komparo de kelkaj problemoj el la vortfarado de Esperanto kaj la germana lingvo

La disertacio traktas kelkajn bazajn principojn kaj problemojn de la vortformado en Esperanto kaj en la germana lingvo, poste komparas la chefajn vortfarajn tipojn de ambaŭ lingvoj kaj montras, ke en kelkaj rilatoj Esperanto estas pli elasta kaj vorto-produktiva ol la tre vortkreema germana, en aliaj rilatoj malpli. La limojn de la vortkreeblo determinas la morfologia kaj semantika valentoj inter la senperaj konstituantoj de la vortformaĵoj kaj la komunikaj bezonoj (Pli detale en Symoens 1989, p. 81).

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BLANKE, Detlev1976DDR - Germana Demokrata Respubliko2014-05-23 14:12:24
68

Pardonu min. La uzo de ĝentilecostrategioj en Esperanto

La disertaĵo esploras la ekziston de specifaj ĝentilecostrategioj ĉe Esperanto-parolantoj, kiuj estas komisiitaj, en antaŭdifinitaj kazoj aŭ scenoj, direkti pli aŭ malpli fortan aŭ invadan peton pri helpo aŭ servo al iu adresato.

Alia

KRIJNEN, Lotte2008NL - Nederlando2010-10-24 10:03:13
69

Otto Jespersen kaj la internacia lingvo

La verkinto ellaboris kaj analizis la vivoverkon rilate kun la artefaritaj lingvoj de unu el la plej konataj lingvistoj, patro de interlingvistiko. La laboraĵo enhave estas bona kaj riĉe dokumentita, tamen eblas riproĉi kelkajn formajn solvojn. Ŝajnas ke ŝi ne estas sperta pri la logika redaktado kaj formulado de siaj pensoj. Bedaŭrinde, sufiĉe multaj lingvaj kaj stilaj eraroj malaltigas la kvaliton de la laboraĵo.(IPR 4/1990)

Historio de Esperanto-Movado

HAVASI, József Zoltánné1989HU - Hungarujo2011-08-15 10:38:09
70

Organiza kaj financa modeloj de la libervola lingvo-orientiga instruado ĉe privata okupiĝo

La aŭtoro priskribas strukturojn kaj rilatojn inter diversaj organizaj instancoj por realigi libervolan lingvo-orientigan instruadon. Krome , la verko enhavas pripensojn pri la financado de tiu libervola instruado . (kalkulado de elspezoj kaj enspezoj)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

LOBIN, Günter1978DE - Germanujo2010-11-20 22:04:26
1 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.