Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo ↓ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
111 | Interlingvistikaj rilatoj de SZÓCSINTAN de Pál BUGÁTPrezento kaj kritiko de principoj pri lingvoplanado de la hunagro Pál BUGÁT, lia agado por reformo de la Hungara lingvo Alia | SZABÓ, Anna | 1980 | YU - Jugoslavio | 2011-02-12 10:47:31 |
112 | Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en SovetunioHistorio de interlingvistiko ĝenerale kaj en Ruslando kaj Sovetunio; la personeco de L.L.Zamenhof kaj ĝenerala karakterizo de la interna situacio en la Cara Imperio en la tempo de la ekesto de Esperanto; Historio de la Esperanto-movado en St.Peterburgo, Moskvo kaj en la ruslanda provinco; Esperanto-gazetaro en Ruslando; Ivan Baudouin de Courtenay kaj Leo Tolstoj pri planlingvoj kaj Esperanto; Rusa, pola kaj ukraina literaturo en Esperanto-tradukoj. Kun ampleksaj bibliografio kaj dokumenta parto. (La aŭtoro) Interlingvistiko | KÜNZLI, E. Andy | 1991 | CH - Svislando | 2011-09-06 06:50:38 |
113 | Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodojLa laboraĵo enkondukas al ĝenerala teorio de internaciaj planlingvoj. Ĝi prezentas provon sisteme prezenti lingvistikan laborkampon de interlingvistiko (laŭ la latina interlingu(a) + istiko, t.e. domeno de scienco okupiĝanta pri planlingvoj kaj pri literaturo ekzistanta en tiaj lingvoj). Konsideroj koncentriĝas sur ĝia esplorobjekto, ĝiaj celoj, ĝiaj taskoj, ĝiaj metodoj, ĝia momenta esplorsituacio kaj ĝiaj evoluperspektivoj. Apartan lokon okupas prezento de strukturo, funkcio kaj evoluo de internaciaj planlingvoj kiel Esperanto, Ido, Volapük, Occidental-Interlingue, Interlingua kaj aliaj. La laboraĵo enhavas krome detalan tipologion de planlingvoj konstruitaj dedukte kaj indukte, tio estas planlingvoj skemismaj (ekz. Esperanto, Ido) kaj planlingvoj naturalismaj (ekz. Novial, Interlingua). Priskriboj de planlingvoj estas akompanataj de multnombraj komparoj kun etnaj lingvoj. Interlingvistiko | SAKAGUCHI, Alicja | 1999 | PL - Pollando | 2010-11-15 13:10:46 |
114 | Internacia lingvo, libroeldonado, bibliotekoLa laboraĵo prezentas historiojn de lingvoprojektoj kreitaj de hungaroj, la historion de Volapuko kaj Esperanto en Hungarujo, prezentas agadon de Pál LENGYEL, Károly FAJSZI, Kálmán KALOCSAY, la kolektaĵon de Karlo FAJSZI, la nunan situacion de konservado de Esperanto-eldonaĵoj Internacia lingvo kaj bibliotekoj | MAROSVÖLGYI, Lászlóné | 2000 | HU - Hungarujo | 2011-02-06 13:30:28 |
115 | Internacia lingvonormigo en la tekniko, aparte en la elektrotekniko. La nacia lingvonormigo kaj ĝia ĝeneraligoInternacia lingvo kaj scienco | WÜSTER, Eugen | 1931 | DE - Germanujo | 2014-07-06 14:35:17 |
116 |
| CHETTA, Sabrina | 2011 | IT - Italujo | 2011-03-29 07:26:03 |
117 |
| WALASZEK, Jerzy Antoni | 2012 | PL - Pollando | 2013-05-21 07:36:42 |
118 | Kaŭzativo kaj faktitivo en la Hindo-Europaj lingvojTemas pri la dufunkcia aplikado de la verba sufikso -ig(i). Ekzemple la hungara frazo "Disznót hízlaltattam anyámmal." ('Mi grasigigis/dikigigis porkon fare de mia patrino.' = Mi igis patrinon grasigi/dikigi porkon.) apenaŭ estas klare tradukebla en la plimulton de la Hindo-Europaj lingvoj. Ankaŭ en Esperanto kelkfoje kaŭzas problemon, ke kaj kaŭzativo kaj faktitivo estas esprimitaj per la sama sufikso. Faktitivo estas kaptebla per PIV ("Vocho prezentanta la agon, kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ĝin pro ties efiko."), sed la difino de kaŭzativo komplete mankas. Tio suspektigas jam, ke ne estas aranĝitaj la du signifoj. Tio kaŭzas cetere problemojn kaj en la esprimo kaj en la kompreno. La diplomlaboraĵo prezentas plurcent aplikaĵojn de la sufikso, kaj ĝi montras, kiel ŝanĝiĝas la semantika kampo depende de la transitiveco aŭ de la netransitiveco de la verboj. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SZABÓ, Imre | 1984 | HU - Hungarujo | 2010-10-17 19:14:56 |
119 | Kelkaj aspektoj de la monda lingvo- problemo; kompara analizoKomparas diversajn eblajn solvojn de la monda lingvoproblemo : nacia lingvo / angla aŭ simpligita angla / kaj planlingvoj / Volapük, Esperanto, Ido, Interlingua. Laŭ la kriterioj starigitaj far la verkinto Esperanto estas la plej taŭga solvilo. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | COINDREAU, Marcelo J. Villareal | 1977 | MX - Meksiko | 2010-10-20 13:17:31 |
120 | Kelkaj observoj pri la esprimo de kazoj en EsperantoEn "The Case for Case" C. Fillmore (1968) skribis, ke la nocio de "kazo" estas trovebla, iamaniere, en la fundamenta aŭ baza gramatiko de ĉiuj lingvoj. Oni notas, ke la plej grava malsimileco inter Esperanto kaj la konkurentaj lingvoj (Ido, Novial, ktp.) estas, ke Zamenhof daŭre tenegis sian "akuzativon" kaj la aliaj (inkluzive Jespersen) forpuŝis ĝin. Esperanto vivas, la aliaj ne. Do, tiu kiu volas malkaŝi"universalan gramatikon"devas, inter alie, studi Esperanton. Esperantologio | MULLARNEY, Maire | 1984 | IE - Irlando | 2010-12-18 20:32:58 |