Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 348

Titolo ↓ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
121

Katalogo de Esperanta Literaturo (provekzemplero)

La Faka Katalogo de Esperantaj Librokolektoj el Regiono de Suprasilezio (PL) estis prilaborita en jaroj 2006--2012 de la amatora katalogisto-esperantisto kun celo popularigi E-literaturon inter esperantistoj kaj NE-esperantistoj apoge al Esperanta-pola versio permesanta poligi aŭ esperantigi titolan kaj prinotan kampon. de ĉiu libropozicio. Ĉiuj kampoj de bibliografia priskribo estas priskribitaj esperantlingve, sed en formo maksimume internaciigita (laŭ Zamenhofa ideo). La laboraĵho havas aktuale popularsciencan karakteron (en la presita kaj nerecenzita formo) kaj post rekonstruo de ĝia tipografia kaj scienca aspekto , pretendos al scienca kontribuaĵo en kategorio de internaciaj katalogoj. Surbaze de la katalogo venis ideo fondi silezian E-bibliotekon, sed la librokolekto ne estis ankoraŭ transdonita al la Instituto de Bibliotekscienco en Katowice. Retan, popularan version de la katalogo, oni eniras per la retpagho: www.esperanto-katalogo.eu. Sukcesan serchadon !!!

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

WALASZEK, Jerzy Antoni2012PL - Pollando2013-05-21 07:36:42
122

Kaŭzativo kaj faktitivo en la Hindo-Europaj lingvoj

Temas pri la dufunkcia aplikado de la verba sufikso -ig(i). Ekzemple la hungara frazo "Disznót hízlaltattam anyámmal." ('Mi grasigigis/dikigigis porkon fare de mia patrino.' = Mi igis patrinon grasigi/dikigi porkon.) apenaŭ estas klare tradukebla en la plimulton de la Hindo-Europaj lingvoj. Ankaŭ en Esperanto kelkfoje kaŭzas problemon, ke kaj kaŭzativo kaj faktitivo estas esprimitaj per la sama sufikso. Faktitivo estas kaptebla per PIV ("Vocho prezentanta la agon, kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ĝin pro ties efiko."), sed la difino de kaŭzativo komplete mankas. Tio suspektigas jam, ke ne estas aranĝitaj la du signifoj. Tio kaŭzas cetere problemojn kaj en la esprimo kaj en la kompreno. La diplomlaboraĵo prezentas plurcent aplikaĵojn de la sufikso, kaj ĝi montras, kiel ŝanĝiĝas la semantika kampo depende de la transitiveco aŭ de la netransitiveco de la verboj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SZABÓ, Imre1984HU - Hungarujo2010-10-17 19:14:56
123

Kelkaj aspektoj de la monda lingvo- problemo; kompara analizo

Komparas diversajn eblajn solvojn de la monda lingvoproblemo : nacia lingvo / angla aŭ simpligita angla / kaj planlingvoj / Volapük, Esperanto, Ido, Interlingua. Laŭ la kriterioj starigitaj far la verkinto Esperanto estas la plej taŭga solvilo.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

COINDREAU, Marcelo J. Villareal1977MX - Meksiko2010-10-20 13:17:31
124

Kelkaj observoj pri la esprimo de kazoj en Esperanto

En "The Case for Case" C. Fillmore (1968) skribis, ke la nocio de "kazo" estas trovebla, iamaniere, en la fundamenta aŭ baza gramatiko de ĉiuj lingvoj. Oni notas, ke la plej grava malsimileco inter Esperanto kaj la konkurentaj lingvoj (Ido, Novial, ktp.) estas, ke Zamenhof daŭre tenegis sian "akuzativon" kaj la aliaj (inkluzive Jespersen) forpuŝis ĝin. Esperanto vivas, la aliaj ne. Do, tiu kiu volas malkaŝi"universalan gramatikon"devas, inter alie, studi Esperanton.

Esperantologio

MULLARNEY, Maire1984IE - Irlando2010-12-18 20:32:58
125

Kelkaj rezultoj de interlingvistiko en Hungario kaj en GDR

La diplomlaboraĵo resumas la konceptojn pri la objekto de interlingvistiko, tuŝas la rilatojn inter interlingvistiko-planlinvoj-esperantologio kaj koncize traktas la historion de la Esperanto-movadoj en Hungario kaj GDR. Estas priskribitaj la ĉefaj interlingvistikaj agadoj en Hungario (ĉefe ELTE-universitato, Budapest) kaj en GDR (ĉefe la interlingvistikaj seminarioj por profesiaj lingvistoj en Ahrenshoop). La laboraĵo havas kelkajn bibliografiajn aneksojn.(D. Blanke)

Interlingvistiko

SZEKERES, Gabriella1992DE - Germanujo2011-11-23 08:37:33
126

Kelkaj specifaj trajtoj de la angla kaj Esperanta frazeologioj

En la diploma verko estas analizataj kelkaj frazeologiaj paraleloj kaj diversaĵoj en angla lingvo kaj esperanto, i.a.deveno, struktura analizo, klasifiko de anglaj kaj esperantaj frazeologiaj unuoj. Samverke estas prezentitaj leĝoj de apero kaj formiĝo de la esperanta frazeologio

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

IONESOV, Anatolo1981UZ - Uzbekujo2010-11-07 20:45:02
127

Kelkaj vortaroj de la lingvoj franca kaj esperanto

Detala priskribo de kelkaj votaroj dulingvaj aŭ plurlingvaj kun la lingvoj franca kaj esperanto, ekde la vortara folio aldonita al la Unua Libro de Esperanto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 06:41:33
128

Kial Esperanto en la unua-grada lernejo?

La verko, post personaj pripensoj pri la utileco de Esperanto en la unua-gradaj lernejoj, kiuj uzas la Freinet-metodon kaj la projektpedagogion, komparas ricevitajn rezultojn. La unuaj estas tiuj post la instruado de la nederlanda en "ordinara" klaso (6-a), la duaj estas post la instruado en miksita Freinet-klaso (4-a, 5-a, 6-a) post 15 horoj da Esperanto-instruado.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

FIGAS, Eric1988BE - Belgujo2014-10-08 19:41:20
129

Kialoj por lerni Esperanton en nuntempa Hungario

Internacia lingvo kaj socipolitiko

NAGY, Edit1992HU - Hungarujo2010-10-21 07:16:54
130

Kiam Esperanto estas prenata je la vorto. Pri la vorto kaj la sintakso en la planlingvo Esperanto.

La disertacio esploras la rilatojn inter iuj lingvaj universalaĵoj, la interlingvistika ideologio de d-ro Zamenhof kaj la formo donita al Esperanto sur la sintaksa nivelo, priskribante la morfologion kaj la sintakson de la vorto. Morfologia priskribo forma kaj kvanta de la naturaj lingvoj estas komparita al Esperanto. La planlingvaj projektoj Interlingua kaj Novial kaj la "praesperantoj" estas interkomparitaj. La rezultoj priskribas la du funkciojn de la vortklasaj finaĵoj kaj la vorton surbaze de sintakso kaj de semantiko.La teorio pri la ekzisto de semantikaj vortklasoj estas diskutata en tiu kadro. La du funkcioj de la vortklasaj finaĵoj kondukas al reanalizo de la estiĝo kaj de la morfosintakso de la Esperanto-afiksaro. La konkludo estas, ke planlingvo utiligas malsamgrade la gramatikajn nivelojn(morfologio, sintakso, ktp.) troviĝantajn en la naturaj lingvoj. (la verkinto)

Esperantologio

SOSNIECKI, Jan1989DK - Danujo2011-11-21 07:30:54
1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.