Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 346

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↑
321

La katolika esperantista movado en Italio

La ĉefa temo estas la esperantista katolika movado en Italio ek de la naskiĝo ĝis la Dua Mondmilito. La aŭtoro pritraktas kiel okazis, ke movado duoble internacia -katolika kaj espernantista - povis vivi kaj prosperi en faŝisma lando. La "trompo" estis prezenti Esperanton kiel simpligitan italan lingvon, kaj tio povis taŭgi por propagandi eksterlande italecon sen uzi fremdajn lingvojn.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

CARDONE, Gianfranco1974IT - Italujo2010-10-20 12:19:02
322

La lingva problemo en internaciaj rilatoj

Enhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko b) Lingva situacio en kelkaj landoj: Kanado,Bharato, Svislando, Usono kaj Ĉilio./Lingva politiko en aferoj kiel labora juro,edukaj sistemoj, konstituciaj kaj administraciaj juroj. c) La internacia lingva problemo./Protekto de malplimultoj, diplomatio, traktatoj, tradukadoj du-lingvaj kaj multlingvaj. d) La internaciaj organizaĵoj kaj la lingva problemo./UNO, UNESCO,OIT,OEA,ICJ,ktp e) Solvo de la lingva problemo./Historio pri la solvoj de tiu ĉi problemo kaj Esperanto kiel la plej taŭga solvo ĝis nun trovita kaj kreita./

Internacia lingvo kaj ekonomio

CAMPOS-GREZ, Héctor1987CL - Ĉilio2010-10-19 22:39:25
323

Esperanto

Elementa priskribo de Esperanto: strukturo, historio, uzo, pedagogia valoro, ktp

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

VAN CAMPENHOUT, Erik1983BE - Belgujo2010-10-19 21:37:34
324

Esperanto kaj gazetaro

Post la enkonduko, la aŭtorino priskribas la Esperanto-Movadon kaj eldonaĵojn dum burĝa kaj soveta periodoj de Litovio. Estas menciataj artikoloj de litovaj esperantistoj en internaciaj Esperanto-periodaĵoj, aparta ĉapitro estas destinita al aktiveco de litovaj esperantistoj en respublika gazetaro.

Internacia lingvo kaj gazetaro

BRUZILAITE, Veronika1970LT - Litovujo2010-10-19 21:26:29
325

La kastilia kiel bazo kaj rimedo de interlingva planado

La aŭtoro prezentas unue kelkajn notojn pri interlingvistiko, klarigas la diferencojn inter la skemisma kaj naturalisma lingvoplanadoj. En aliaj ĉapitroj la aŭtoro analizas kelkajn projektojn kreitajn sur la bazo de kastilia lingvo, kiel Nouve Roman /1897/, Hom Idyomo /1921/, la projektoj de Lavagnini, Neolatina /1948/, Anglolat, ktp. Ari konkludas sian verkon per la rimarko, ke Esperanto alportis al la lingva planado novan, esence socian dimension, kiu tute mankas al la hispanidaj lingvoprojektoj.

Interlingvistiko

ARI, Valerio1981IT - Italujo2010-10-19 10:56:53
326

La itala kontribuo al la originala literaturo en Esperanto

La aŭtoro ekzamenas detale la rolon de la esperantlingva minoritato ene de la itala literaturo, kun atento pri la originalaj verkoj. La disertacio estas samtempe krestomatio pri la italaj Esperanto-verkistoj; ĝi estas la unua tiu-speca rimedo je dispono de literaturistoj kaj esploristoj en Italio.

Esperanta literaturo

ARI, Valerio1984IT - Italujo2010-10-19 10:49:06
327

La evoluo de ideoj pri planlingvo

Pri la evoluo de la ideo pri artefaritaj lingvoj (internaciaj lingvoj) de la dua jarcento ĝis niaj tagoj. Analizoj pri gesta lingvo, pri pasigrafio, k.a. projektoj de aprioraj kaj aposteriaj artefaritaj lingvoj. Pli detale pri la lingvo Esperanto kaj ĝia aŭtoro L.L. Zamenhof.

Interlingvistiko

BERCE, Liga1975LV - Latvujo2010-10-18 21:07:31
328

Esploro pri la uzo de Esperanto kiel interlingvo en projekto de perkomputila tradukado.

La problemoj de perkomputila tradukado estas diskutataj kaj estas motivita la propono uzi Esperanton kiel interlingvon en sistemo de perkomputila tradukado. Estas priskribitaj kaj la aliro de komputila lingvistiko kaj tiu de artefarita inteligento al perkomputila tradukado. Estas priskribita kaj analizita la strukturo de Esperanto en formo taŭga por komputado. La reguleco de Esperanto nature kondukas al evoluigado de strukturita vortaro. Por modeli la Esperantan gramatikon estas skribita kaj uzita parsalgoritmo. Estis provizitaj iloj por generi anglan elementon de Esperanta sintaksa arbo, proceso kiu enhavas manipuladojn kiel ekzemple ŝanĝon de vortordo aŭ de kazo. Fine kelkaj konkludoj estas faritaj surbaze de la rezultoj kaj aro da plibonigoj, aldonoj kaj evoluoj estas proponitaj. /traduko de la anglalingva resumo de la aŭtoro/

Informadiko kaj Esperanto

BEN-AVI, Stephen1977GB - Britujo2010-10-18 20:45:42
329

La Laborista Esperanto-Asocio survoje al revolucia organizaĵo de la germana proletaro

Ĉar la internacia laboristaro havas komunajn batal-interesojn, ĝi ankaŭ bezonus interkomunikilon internacian. Antaŭla unua mondmilito kaj aparte post ĝi, laboristoj amase eklernis Esperanton, por utiligi la lingvon i.a. por siaj klasbatalaj celoj. Oni montras la evoluon de Germana Laborista Esperanto-Asocio al organizaĵo revolucia ĝis la disbato far la faŝistoj en 1933. Aparte oni pritraktas la nordgermanan regionon Mecklenburg kaj la rilatojn de tieaj laboristaj esperantistoj al Sovet-Unio.

Historio de Esperanto-Movado

BECKER, Diethelm1968DDR - Germana Demokrata Respubliko2010-10-18 20:17:11
330

Lingvista agado de Otto Jespesen

La konstatoj de la lingvistiko en la 19a jarcento kiel bazo elvokis kritikajn opiniojn de Otto Jespersen (1860-0943). Lia agado en ĝenerala lingvistiko, ĝermanistiko kaj anglistiko kaj fonetiko subtenis liajn specifajn esplorojn pri la skandinavaj lingvoj kaj liajn esplorojn kaj opini-seprimojn pri instruado de fremdaj lingvoj. Li disvolvis propran teorion de ekesto kaj evoluo de lingvoj. Li prezentis siajn opiniojn pri la ĉefaj karakterizoj infana lingvo kaj lingva evoluo de infano. Li atribuis rolon al la lingo kaj lingvoevokluo en lahmoma socio, trovis grava la rolon de lingvo en la socio, trovis rilaton inter scienco kaj mondolingvo. La laboraĵo ne liveras detalajn informojn pri la projekto Novial. Jespersen havis rolon ankaŭ kiel katedrestro pri anglistiko kaj kiel rektoro de la Kopenhaga universitato en la jaroj 1921-1922 Ĝi estas baze hungarlingva, kun resumo germanlingva.

Interlingvistiko

CSISZÁR, Zsuzsanna1993HU - Hungarujo2010-10-18 14:59:34

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.