Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 346

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↑
261

Analizo de arkaismoj baze de la 4-lingva konversaciaro de Heydn-Sylvester (1527-a jaro) kun aparta konsidero rilate la esperantigon de arkaikaj tekstoj

La laboraĵo okupiĝas pri la demando, kiel traduki arkaikajn tekstojn (ekz. latinajn, polajn kaj hungarajn) al Esperanto. Ĝi konkludas, ke se ni volas peri malnovajn tekstojn helpe de Esperanto, ni devas trovi enhavajn ekvivalentojn en la tradukata lingvo. Sekve de tio arkaika teksto perdas sian arkaikan koloron, sed aliflanke ĝi fariĝas komprenebla por la nuna uzanto, ekz. de Esperanto. Pero de tiaspecaj konceptoj, kiuj tute malaperis el la vivo, estas tamen komunikeblaj en Esperanto nur en limigita maniero, ekz. helpe de parafrazo.

Esperantologio

MICHIEWICZ, Alicja1979HU - Hungarujo2010-11-11 11:06:00
262

La latinida elemento en Esperanto

Enhavo: 1. La planlingvo Esperanto; 1.1. Mallonga superrigardo pri la origino kaj evoluo de la planlingvoj. 1.2. La plej gravaj projektoj de planlingvoj. 1.3. Esperanto. 1.3.1. Historia aspekto.1.3.2. Lingvistika aspekto. 1.3.3.Sociologia aspekto. 2. La lingvo Esperanto. 2.1. Fonetiko. 2.1.1.Alfabeto kaj prononcado. 2.1.2. Akcento. 2.2. Morfologio kaj sintakso. 2.2.1. La dekses bazaj reguloj. 2.2.2. La vortfarado. 2.2.2.1. La prefiksoj. 2.2.2.2. La sufiksoj. 2.2.2.3.La prepozicioj. 2.2.3. La frazo. 2.3. Leksikono. 3. La "latinida" lingvo Esperanto. 3.1. Tekstekzemplo kaj traduko.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

KRAVINKLER, Susanne Hedwig1983DE - Germanujo2010-11-10 20:24:53
263

Komparo de la morfemaj strukturoj de la slovaka kaj Esperanto

Komparo de la gramatikaj strukturoj de la lingvoj slovaka kaj Esperanta. Komparo de la sintakso kaj la morfemoj inter la du lingvoj. La komparo okazas surbaze de la analogioj, ekzemple donitaj kaj konkrete pridiskutitaj en la disertacio.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

KOSECKY, Stanislav1981SK - Slovakujo2010-11-09 21:32:14
264

Esplorado de la redundanco en Esperanto

La informaj karakterizoj de Esperanto principe ne diferenciĝas de la informaj karakterizoj de naturaj lingvoj kaj ĝiaj diferencoj de ajna natura lingvo estas ne pli grandaj ol la diferencoj inter la naturlingvoj. Sekve, Esperanto kun simila sukceso povas efektivigi la komunikan funkcion iel ankaŭ iu ajn natura lingvo.

Esperantologio

KLIMENKO, Sergej1979UZ - Uzbekujo2010-11-09 08:58:55
265

Eklezio kaj la problemo de internacia helplingvo

En la unua ĉapitro la aŭtoro analizas la lingvon kiel komunikilon kaj ĝian soci-religian funkcion. En la dua ĉapitro estas analizita la Eklezio Universala kaj la mortaj lingvoj supernaciaj. En la tria ĉapitro estas analizita la problemo, ĉu latino povas roli kiel helpa rimedo por pli bona interkompreniĝo. En la sekva ĉapitro la aŭtoro indikas la motivojn de la lingva solvo favore al la universaleco homo-religia. La kvina ĉapitro parolas pri Esperanto kiel respondo al la modernaj universalismaj postuloj en la realo homo-religia.

Internacia lingvo kaj religio

KORYTKOWSKI, Jerzy1975IT - Italujo2010-11-09 08:57:23
266

Ekumenismo kaj internacilingva problemo

La disertaĵo pritraktas internacilingvan problemon en la historio kaj ĝian ekumenan aspekton; ĝi ankaŭ analizas Esperanton kiel bonan rimedon por inuigi la homojn de diversaj nacioj kaj religioj . Esperantista kontribuo al ekumenismo jam estas sufuĉe granda kaj ĝi havas bonan perspektivon en estonteco.

Internacia lingvo kaj religio

KORYTKOWSKI, Jerzy1972IT - Italujo2010-11-09 08:56:33
267

La problemo de internacia helpa lingvo kaj ĝia solvo: Esperanto

Pledo por la neceso de solvo de la lingva problemo, revuo de eblecoj de naciaj lingvoj, kiel internacia helplingvo, skizo de kelkaj planlingvaj projektoj, biografio de Zamenhof, prezento de la strukturo de Esperanto, pritrakto de diversaj kritikoj kontraŭ Esperanto, trakto de la "esperantismo". Tre magra bibliografio.

Interlingvistiko

JOHNS, J. Elias1928CU - Kubo2010-11-07 21:37:33
268

La bulgara revolucia Esperanta gazetaro dum la periodo 1929-1934

Analizo de la periodaĵoj de laborista Esperanto-movado en Bulgario: -enhavo;-lingvaĵo;- teknika aranĝo;- propaganda direkto;- disvastiĝo;-edukinfkuo al la legantaro;-persekutado fare de polico kaj tribunalo. La aŭtorino analizas la revuojn "Balkana Laboristo" (1929-1930), "Meĵdunaroden Rabslkor"(Internacia Laborista-Kamparana Korespondanto, (1933-1934 ) kaj la organizan bultenon "Informilo de CK de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio, BuLEA (1933-1934--)-. En la enkonduko (5-13) , ŝi koncize karakterizas la historian fonon, montras suspektemon de la bulgara polico pri la "komunisma Esperanto" kaj skizas evoluon de Esperanto en Bulgario post la liberigo el la turka jugo. En la unua parto (13-33) la aŭtorino priskribas rolon kaj laboron de la kvar menciitaj revuoj kun multaj citoj kaj fakto-indikoj. La dua parto (34-63) elekte priskribas plej gavajn temojn traktitajn en la gazetoj (laborista Esperanto-movado klasbatala, perado de korespondmaterialoj pri Sovet- Unio, pri la Lepsika proceso kontraŭ Dimitrov) En la tria parto (63-74) ŝi tuŝas kelkajn ĵurnalismajn aspektojn de la esperanlingva gazetara agado.

Historio de Esperanto-Movado

JANKOVA EDZ.BOJAĜIEVA, Marija Todorova1981BG - Bulgarujo2010-11-07 21:26:13
269

Kelkaj specifaj trajtoj de la angla kaj Esperanta frazeologioj

En la diploma verko estas analizataj kelkaj frazeologiaj paraleloj kaj diversaĵoj en angla lingvo kaj esperanto, i.a.deveno, struktura analizo, klasifiko de anglaj kaj esperantaj frazeologiaj unuoj. Samverke estas prezentitaj leĝoj de apero kaj formiĝo de la esperanta frazeologio

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

IONESOV, Anatolo1981UZ - Uzbekujo2010-11-07 20:45:02
270

Esperantaj librokolektoj en Eŭropo

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

BEM, Sylwia2010PL - Pollando2010-11-07 09:43:38
1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.