Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↑ | |
---|---|---|---|---|---|
281 | Sociologia studo de la Esperanto-MovadoMankas ĝenerale nacilingva informado pri Esperanto por interesitaj nespecialistoj. Ĉi tiu libro deziras plenigi tiun mankon. La libro sisteme analizas la historion de Esperanto el sociologia vidpunkto kaj speciale atentigas pri la fakto, ke multaj apogantoj de Esperanto ligas la lingvon al pli larĝaj valoro-orientigoj, kiel paco kaj internacia solidareco. La movadajn celojn la aŭtoro ekzamenas en la historia kunteksto de internaciaj rilatoj, precipe en Eŭropo. Alia interesa temo estas diskuto pri la evoluo de lingvoj kaj sociologia analizo de la Ido-skismo. En la dua parto, la situacio de Esperanto en Britio estas detale priskribita. Internacia lingvo kaj socipolitiko | FORSTER, Peter G. | 1977 | GB - Britujo | 2010-10-25 21:16:30 |
282 | Instruado de akuzativoLa celo de tiu ĉi diplomlaboraĵo estas prezenti la instruadon de akuzativo en la naciaj kaj internaciaj E- lernolibroj laŭ la 2 kriterioj: akuzativfunkcioj kaj instrumetodoj. Interlingvistiko | KOCIĘBA, Iwona | 2005 | PL - Pollando | 2010-10-25 21:09:07 |
283 |
| DUIN, Orrin | 2006 | NL - Nederlando | 2010-10-24 12:09:04 |
284 |
| FLEUR, Manon | 2010 | NL - Nederlando | 2010-10-24 11:44:40 |
285 |
| KRIJNEN, Lotte | 2008 | NL - Nederlando | 2010-10-24 10:03:13 |
286 | Ekspert-sistemo por semantika senambiguigo de misformita teksto en Esperanto-bazita interlingvo por maŝintradukado (Swesil)La projekto de Distribuita Lingvo- Tradukado utiligas modifitan subensemblon de Esperanto kiel inter-lingvon por maŝintradukado de informivaj tekstoj inter naturaj lingvoj. Teksto enmetita en la fontlingvo estas sintakse analizita de fontlingva modulo, kaj poste transdonita al interlingva modulo por semantika senambiguigo. La tasko de la semantika modulo estas identigi la plej verŝajnan sintaksan frazanalizon. Estas utiligita interplektita (interaga) semantiko, en kiu la sintaksa kaj semantika modiloj havas simbiozan interrilaton. Vortsignifojn reprezentas semantikaj vektoroj - ilia ebleco esprimiĝas pere de testpoentara semantiko kaj teknikoj de neklara logiko laŭ Zadeh. Konstruprincipoj estas evoluigitaj surbaze de la literaturo pri psikolingvistiko, semantiko kaj komputalingvistiko; ekspertsistema konstruplano estas prezentita en Prolog. Plua aspekto de la laboro estas ekspertsistemo por konsekvencec-kontrolado, uzanta teknikojn de vektora interkontrolado. Simpligita parto de la sistemo estas efektivigita en Micro-Prolog, kaj kelkaj komencaj rezultoj pri la senambiguigo de dudek kvar signifoj de "time flies" (sen sintaksa antaŭ -procezado) provizas bazon por kuraĝigo pri la pluevoluigo de la sistemo. Informadiko kaj Esperanto | FANTOM, Ian | 1985 | GB - Britujo | 2010-10-23 21:49:56 |
287 | La ekonomia signifo de Esperanto.Pravigo de internacia helplingvo; problemoj de artefarita lingvo. Esploroj kaj provoj atingi la celon de helplingvo per aliaj vivantaj kaj mortintaj lingvoj. Evoluo de Esperanto. Esperanto en lernejoj, mem-studado, lernolibroj, tradukoj, gazetoj, aliaj presaĵoj, vojaĝtrafiko, reklamo, dungado. Kiuj ekonomiaj avantaĝoj estas kreeblaj? Rigardo al estonta evoluo. Internacia lingvo kaj socipolitiko | FERNHUBER, Adalbert | 1956 | DE - Germanujo | 2010-10-23 20:11:07 |
288 | Kiel faciligas la lingvo Esperanto la lernadon de la rusa lingvo?La verkinto proponas la lernejan instruadon de la Internacia Lingvo. Komence ŝi skribas pri la graveco de Esperanto. Poste ŝi okupiĝas pri problemoj de la hodiaŭa fremdlingva instruado kaj prezentas kelkajn lingvajn aspektojn de Esperanto. Havante tiajn karakterizaĵojn ĝi povas helpi en la lernado de aliaj fremdaj lingvoj. La Lingvo Internacia apartenas al la hind-eŭropa lingvo-familio. Famaj lingvistoj esperantistaj jam okupiĝis pri tiu problemo: Géza Barczi, Istvan Szerdahelyi, Otto Haszpra; ŝi citas iliajn opiniojn kaj ankaŭ skribas pri la Maribora internacia pedagogia eksperimento. Laŭ la rezultoj de du mezuradoj, oni tiris la konkludon, ke Esperanto estas pli facile alproprigebla ol iu ajn alia lingvo inter la cirkonstancoj de kutimaj lernejaj instruadoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | FELLEGI, Terézia | 1978 | HU - Hungarujo | 2010-10-23 19:49:04 |
289 |
| TIŜLJAR, Zlatko | 1996 | SM - San-Marino | 2010-10-23 19:06:54 |
290 | La morfemfrekvenco en la parolata Internacia Lingvo EsperantoLa verko prezentas rezultojn de la esploro pri frekvencmorfemaro de la parolata Esperanto. La aŭtoro surbendigis dum la Lucerna UK en 1979 simplajn diskutojn de esperantistoj en diversaj parolcirkonstancoj kolektinte 60.000 vortojn. Li poste tion enkomputiligis indikante morfemojn de ĉiuj vortoj per interstreketo. La komputilo nombris kaj indikis frekvencpozicion de ĉiu morfemo. Montriĝis ke la tuta korpuso konsistis el 1501 morfemoj el kiuj 467 kovris 95% de la korpuso kaj la restintaj 1034 la lastajn 5%. La esploro montris kiuj morfemoj estas nepre necesaj por ĉiutaga parola uzo (proksimume 500 plej oftaj) kaj kiuj estas uzataj nur en unopaj specifaj kazoj. Tio servis por posta ellaboro de la porkomencanta lernolibro laŭ la Zagreba Metodo. Alia | TIŜLJAR, Zlatko | 1993 | SM - San-Marino | 2010-10-23 14:18:55 |