Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↑
271

Derivaĵoj kun -ej- en Esperanto fone de polaj loknomoj

La analizo de la -ej- derivaĵoj troviĝantaj en "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" kondukas al konkludoj pri: a) la defino de la semantika malreguleco de la Esperantaj ej-derivaĵoj kompare al la loko-nomoj en la pola; b) la problemo de amplekseco kaj specialiĝo de iliaj signifoj.

Esperantologio

GROMEK, Elzbieta1984PL - Pollando2010-10-30 19:08:05
272

Esperanto

Simpla , elementa laboraĵo, sen scienca pretendo; ĝi havas nur informan valoron pri Esperanto en la lernejo mem kaj eventuala plia interesiĝo flanke de la verkinto pri Esperanto.

Alia

VAN GELDER, Fabienne1986BE - Belgujo2010-10-29 08:55:56
273

La Esperanto-movado en Ĉinio kaj la diskuto pri mondlingvoj en la gazeto "Nova Junularo" 1916-1919

La verko donas mallongan informon pri la historio de la ĉina Esperanto-movado surbaze de teksto el ĉinlingva informilo, kiu aperis en 1982. La ĉefa parto traktas la tempon de la komenco de tiu ĉi jarcento ĝis la jaro 1919. Dum tiu tempo ĉinaj intelektuloj tre interesiĝis pri Esperanto. La fontoj, el kiuj la tekstoj estas ĉerpitaj, estas tri malnovaj ĉinaj Esperanto-gazetoj: "La Tempoj Novaj" eldonita de ĉinaj anarkiistoj en Paris 1907-1910, "Ĥina-Esperanta scienca-literatura Revueto" eldonita de ĉinaj studentoj en Paris 1909-1910 kaj "NovaJunularo", eldonita el la jaroj 1916-1919. La amarkiistoj opiniis, ke Esperanto estas multe pli komforta ol ĉina lingvo kaj eĉ proponis anstataŭigi la ĉinan per Esperanto. La eldonistoj de la "Ĥina -Esperanto Scienca-Literatura Revueto" opiniis, ke Esperanto estas utila por la studo de okcidenta scienco kaj necesa por la progreso de Ĉino. Dum la diskuto en la gazeto "Nova Junularo"unuj pensis, ke pere de Esperanto oni povas pli facile lerni eŭropajn lingvojn kaj ke Esperanto povas esti uzata kiel mondlingvo aŭ helplingvo. Aliaj asertis, ke Esperanto pro sia artefariteco ne taŭgas kiel mondlingvo.

Historio de Esperanto-Movado

GÄRTNER, Slava1984DE - Germanujo2010-10-28 21:46:04
274

La ag-aspekto en verbaj sintagmoj de la Hungara lingvo. Disertaĵo je universitata doktoro (minora doktoro)

Karaterizo de la interna tempo de la verb-enhavo ("stato, procedo, ago") en la Hungara lingvo konkludiĝas el suma semantika valoro de fraznivela sintagmo, propozicio (ekz. verbo + difinita/nedifinta rekta objekto, verbo + lativa adjekto ktp), ĉe kio havas rolon ankaŭ vortordo kaj intonacio. En la disertaĵo kelkaj ĉapitroj havas komparan karakteron, estas konsiderataj diversaj historiaj stadioj de la hungara lingvo, kompareblaj (similaj kaj malsimilaj) esprimdimedoj en aliaj lingvoj, inklluzive Esperanton. La resumo estas en la lingvoj rusa kaj Esperanto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

WACHA/VAHA, Balázs/Blazio1978HU - Hungarujo2010-10-28 05:44:30
275

La lingvo Esperanto kiel literatura esprimilo

"Historia pritrakto de Esperanto-literaturo de 1887 ĝis 1970 kaj stilistika analizo de traduka kaj originala Esperanto-poezio". (El la katalogo)

Esperanta literaturo

HAGLER, Margaret Grace1971US - Usono2010-10-27 14:01:20
276

La naturalisma skolo en interlingvistiko

Loko de naturalismo en interlingvistiko. Periodo antuaŭ la fondiĝo de IALA. Du etapoj de la funkciado de IALA. Fontoj de Interlingua, metodoj de ĝia kreado, laborprincipoj de Alecander Gode.. Kritiko de lintrlinngvistika naturalismo. Komparo de Interlingua kaj Esperanto

Interlingvistiko

VARGA-HASZONITS, Zsuzsa1982HU - Hungarujo2010-10-27 08:38:17
277

Vortfarado en Esperanto

Enhavo de la disertacio: a) Enkonduko; b) Simpla vortfarado; c) Derivado (analizo de sufiksoj kaj prefiksoj); d) Kunmetado. Modeloj de kunmetado; e) Konkludo

Esperantologio

GADIROVA, Dilara1978RU - Rusujo2010-10-26 20:26:45
278

Prefiksitaj verboj en Esperanto

Esperantologio

SALOMONNÉ CSÍSZÁR, Pálma2001HU - Hungarujo2010-10-26 19:16:29
279

Esperanto-biblioteko. - Prezento de Esperanto-kolektaĵo de Károly [Karlo] FAJSZI-

Historio, sato, valoro, futuro de la Fajszi-kolektaĵo

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

BARCSAY, Zsuzsa1997HU - Hungarujo2010-10-26 17:03:46
280

Sociologia studo de la Esperanto-Movado

Mankas ĝenerale nacilingva informado pri Esperanto por interesitaj nespecialistoj. Ĉi tiu libro deziras plenigi tiun mankon. La libro sisteme analizas la historion de Esperanto el sociologia vidpunkto kaj speciale atentigas pri la fakto, ke multaj apogantoj de Esperanto ligas la lingvon al pli larĝaj valoro-orientigoj, kiel paco kaj internacia solidareco. La movadajn celojn la aŭtoro ekzamenas en la historia kunteksto de internaciaj rilatoj, precipe en Eŭropo. Alia interesa temo estas diskuto pri la evoluo de lingvoj kaj sociologia analizo de la Ido-skismo. En la dua parto, la situacio de Esperanto en Britio estas detale priskribita.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

FORSTER, Peter G.1977GB - Britujo2010-10-25 21:16:30
1 ... 24 25 26 27 28 29 30 31 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.