Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 348

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↑
251

La vortordo en Esperanto

Studo pri la baza vortordo en Esperanto kaj ties modifeblo sub la influo de pragmatikaj kaj strukturaj faktoroj (enfokusigo, topikigo, emfazo, silabopezo de moveblaj vortoj, k.s.). La verko baziĝas sur trastudo de modernaj tekstoj kaj sur enketoj ĉe kelkaj dekoj da esperantistoj de diversaj gepatralingvaj fonoj.

Esperantologio

JANSEN, Wim2007NL - Nederlando2010-11-21 14:15:07
252

La propedeutika valoro de planlingvoj por la fremdlingva instruado.

Antaŭe, la aŭtoro priskribas la pravigon de la fremdlingva instruado kun ĝiaj problemoj. Ekzamenas enkondukon de la lingvo-orientiga instruado kun la uzo de la lingva modelo de "Internacia Lingvo" (Esperanto), precipe ĝiajn lingvajn kaj pedagogiajn aspektojn. Post kelkaj priskriboj de eksperimentoj koncerne la lernplifaciligon de etnaj lingvoj post antaŭa lernado de ILo, , estas analizitaj empiriaj rezultoj pri la lern-plifaciligo de etnaj fremdlingvoj (angla) post antaŭa partopreno al la lingvo-orientiga instruado (LOI) en la 3-a kaj 4-a lernjaroj de la baza lernejo. La rezultoj konfirmas la avantaĝojn ĉe la lernado de fremdaj lingvoj por LOI-partoprenintoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

LOBIN, Günter1985DE - Germanujo2010-11-20 22:32:00
253

Organiza kaj financa modeloj de la libervola lingvo-orientiga instruado ĉe privata okupiĝo

La aŭtoro priskribas strukturojn kaj rilatojn inter diversaj organizaj instancoj por realigi libervolan lingvo-orientigan instruadon. Krome , la verko enhavas pripensojn pri la financado de tiu libervola instruado . (kalkulado de elspezoj kaj enspezoj)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

LOBIN, Günter1978DE - Germanujo2010-11-20 22:04:26
254

Unu jarcento da literaturaj tradukoj de la itala al Esperanto (1890-1990)

Studo pri la tradukoj el la itala, ekde la unuaj aperintaj en la unua gramatiko (1890) ĝis ampleksa antologio de la italaj poetoj de la dudeka jarcento, (1990), tra revuoj kaj libroj aperintaj en Italujo kaj en eksterlando, inklluzive de kritika rigardo al iliaj sukcesoj

Esperanta literaturo

MINNAJA, Carlo2006IT - Italujo2010-11-20 13:47:47
255

La vortludoj en la verkaro de Raymond Schwartz

La tezo celas jenon: montri la ekziston kaj la abundon en la verkaro de R. Schwartz de vortludoj en Esperanto aŭ integritaj en oratoraĵo en Esperanto, kies mekanismoj plej parte kuŝas en funkciado de ĉi- tiu kiel lingvo, statuso ne ĉiam akceptita ĝis nin; per tiu esploro serĉi informojn ne nur pri la ĝeneralaj trajtoj de la lingvo, sed ankaŭ pri lingvistikaj karakterizaĵoj de Esperanto; kontribui al la apliko de la lingvistikaj analizmetodoj al ĉi- tiu internacia planlingvo, same kiel al kiu ajn alia lingvo.

Esperanta literaturo

LLOANCY, Marie-Thérèse1985FR - Francujo2010-11-17 22:32:32
256

Pri filozofiaj kaj religiaj ideoj de L.L.Zamenhof.

Internacia lingvo kaj religio

LEWKOWICZ, Andrzej Boguslaw1987PL - Pollando2010-11-15 21:42:15
257

Enkonduko al la problemaro de artefaritaj lingvoj.

Post mallonga historia enkonduko, la verko defendas la tezon, laŭ kiu Esperanto estas lingvo sammaniere kiel la t.n. naturaj lingvoj. La lingvistika statuso de Esperanto estas difinita post ĝia ekzameno surbaze de diversaj nuntempaj lingvistikaj teorioj.

Interlingvistiko

L'HERMITTE, Michèle1977BE - Belgujo2010-11-15 21:27:33
258

Tipologio de kelkaj lingvistikaj fenomenoj en la lingvoj litova, franca kaj Esperanta .

En la diplomverko laŭ kompara metodo estas analizitaj elektitaj fenomenoj en la tri menciitaj lingvoj. Oni elstarigas komunajn kaj ankaŭ principe diferencajn trajtojn. Ekzemple, oni vaste analizas semantikajn sencojn de refleksivaj verboj en litova, franca kaj Esperanta lingvoj. Estas analizataj ankaŭ kelkaj aliaj lingvaj formoj. Oni konkludas, ke ĉiujn sencajn nuancojn de litovaj kaj francaj formoj oni povas sukcese esprimi en Esperanto. Resumo de la verko estas en la rusa, franca kaj Esperanto. La bibliografion konsistigas 26 fontoj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

LAIMIUS, Stražnickas1981SU - Sovetunio2010-11-15 21:20:57
259

Mondlingvo- planlingvo projektoj- Esperanto

Materialriĉa prezento de la problemo (kriterioj) de "mondlingvoj" rusa, hispana, angla, franca, germana. Problemo de la lingva barilo kaj la nesufiĉa utiligado de mondlingvoj. .La problemo de planlingvoj. Historio de planlingvoj. Disvastigo kaj apliko de Esperanto. Esperanto en germanio ĝis 1933 kaj en GDR.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

LEIPOLD, Kerstin1984DE - Germanujo2010-11-15 21:17:28
260

Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodoj

La laboraĵo enkondukas al ĝenerala teorio de internaciaj planlingvoj. Ĝi prezentas provon sisteme prezenti lingvistikan laborkampon de interlingvistiko (laŭ la latina interlingu(a) + istiko, t.e. domeno de scienco okupiĝanta pri planlingvoj kaj pri literaturo ekzistanta en tiaj lingvoj). Konsideroj koncentriĝas sur ĝia esplorobjekto, ĝiaj celoj, ĝiaj taskoj, ĝiaj metodoj, ĝia momenta esplorsituacio kaj ĝiaj evoluperspektivoj. Apartan lokon okupas prezento de strukturo, funkcio kaj evoluo de internaciaj planlingvoj kiel Esperanto, Ido, Volapük, Occidental-Interlingue, Interlingua kaj aliaj. La laboraĵo enhavas krome detalan tipologion de planlingvoj konstruitaj dedukte kaj indukte, tio estas planlingvoj skemismaj (ekz. Esperanto, Ido) kaj planlingvoj naturalismaj (ekz. Novial, Interlingua). Priskriboj de planlingvoj estas akompanataj de multnombraj komparoj kun etnaj lingvoj.

Interlingvistiko

SAKAGUCHI, Alicja1999PL - Pollando2010-11-15 13:10:46
1 ... 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.