Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 347

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↑
331

Lingvista agado de Otto Jespesen

La konstatoj de la lingvistiko en la 19a jarcento kiel bazo elvokis kritikajn opiniojn de Otto Jespersen (1860-0943). Lia agado en ĝenerala lingvistiko, ĝermanistiko kaj anglistiko kaj fonetiko subtenis liajn specifajn esplorojn pri la skandinavaj lingvoj kaj liajn esplorojn kaj opini-seprimojn pri instruado de fremdaj lingvoj. Li disvolvis propran teorion de ekesto kaj evoluo de lingvoj. Li prezentis siajn opiniojn pri la ĉefaj karakterizoj infana lingvo kaj lingva evoluo de infano. Li atribuis rolon al la lingo kaj lingvoevokluo en lahmoma socio, trovis grava la rolon de lingvo en la socio, trovis rilaton inter scienco kaj mondolingvo. La laboraĵo ne liveras detalajn informojn pri la projekto Novial. Jespersen havis rolon ankaŭ kiel katedrestro pri anglistiko kaj kiel rektoro de la Kopenhaga universitato en la jaroj 1921-1922 Ĝi estas baze hungarlingva, kun resumo germanlingva.

Interlingvistiko

CSISZÁR, Zsuzsanna1993HU - Hungarujo2010-10-18 14:59:34
332

La rolo de la latina en interlingvistiko

Unu el la plej aktualaj problemoj de la nuna epoko estas enkonduko de unu komuna internacia lingvo por la tuta mondo. Koncernan rolon intencas plenumadi lingvoj naciaj same kiel planitaj internaciaj lingvoj. Ĉar nur tiuj ĉi lastaj sistemoj scipovas garantii neŭtralecon, ili estas preferendaj. Preterlasinte la grupon de lingvoj aprioraj, kiuj malpraktikiĝis , oni direktu la atentemon al lingvoj aposterioraj. La plej granda parto de tiuj projektoj eluzas iamaniere la lingvon latinan. Kiuj estas la kialoj? La latina estis dum jarcentoj vere internacia. Ĝis nun ĝi estas tia en certaj sciencaj kampoj. Sed praktike, ĝi estas malfacile lernebla por homoj meze kleraj. Vulgara formo de latina lingvo malaperis dum humanisma epoko kaj estiĝis fondo de lingvoj naciaj. Kiel kultura kaj civiliza faktoro, ĝi forte efikis al aliaj lingvoj. Novlatinaj projektoj havas du tendencojn: a/ simpligo de la klasika lingvo; b/ uzo de Standard Average Eŭropean, influita de la latina. Rilate al la unua tendenco , oni devas memorigi meritan laboron de Komenio kaj samtempe akcenti lian ideon uzi internacian lingvon kiel rimedon de firmigado kaj konservado de la mondpaco. En la dua direkto, meritplenan laboron faris IALA kaj poste sovetia interlingvistika skolo. Ambaŭ interesiĝis pri plej sukcesaj naturalismaj projektoj, similantaj inter si mem. Oni serĉis plej bonan solvon baze de scienclingvistika taksado. La sovetiaj sciencistoj prenas en konsideron ankaŭ aspektojn sociologiajn, politikajn kaj ekonomiajn. La problemo de internacia lingvo ne estas definitive solvita. La praktiko klare montris, ke dum konstruo de internacia lingvo forte kunagis influo de la latina lingvo, interrilate kun tuta eŭropa civilizo. Serĉante novajn vojojn, la lingvistoj ne rajtas preterlasi latinan lingvon, sed eluzi ĝian bazon aŭ dum konstruo de nova helplingvo, aŭ dum nur akcepte de jam ekzistanta internacia lingvo de latinida karaktero.

Interlingvistiko

BARANDOVSKÁ, Vĕra1979CZ - Ĉeĥujo2010-10-17 19:23:01
333

Kaŭzativo kaj faktitivo en la Hindo-Europaj lingvoj

Temas pri la dufunkcia aplikado de la verba sufikso -ig(i). Ekzemple la hungara frazo "Disznót hízlaltattam anyámmal." ('Mi grasigigis/dikigigis porkon fare de mia patrino.' = Mi igis patrinon grasigi/dikigi porkon.) apenaŭ estas klare tradukebla en la plimulton de la Hindo-Europaj lingvoj. Ankaŭ en Esperanto kelkfoje kaŭzas problemon, ke kaj kaŭzativo kaj faktitivo estas esprimitaj per la sama sufikso. Faktitivo estas kaptebla per PIV ("Vocho prezentanta la agon, kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ĝin pro ties efiko."), sed la difino de kaŭzativo komplete mankas. Tio suspektigas jam, ke ne estas aranĝitaj la du signifoj. Tio kaŭzas cetere problemojn kaj en la esprimo kaj en la kompreno. La diplomlaboraĵo prezentas plurcent aplikaĵojn de la sufikso, kaj ĝi montras, kiel ŝanĝiĝas la semantika kampo depende de la transitiveco aŭ de la netransitiveco de la verboj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SZABÓ, Imre1984HU - Hungarujo2010-10-17 19:14:56
334

Leĝoj kaj ekonomio de la eŭropunia plurlingvismo

Internacia lingvo kaj ekonomio

PORTUESE, Aurélien2009DE - Germanujo2010-10-17 19:02:11
335

Literumkontrolilo por Esperanto

Tiu ĉi disertaĵo donas koncizan trarigardon de literumkontrola programaro kaj priskribas la procezon de konstruado de literumkontrolilo por la lingvo Esperanto kaj ties implementon forme de vortaro (t.e. afiksa dosiero kaj vortlisto) por la literumkontrolilo Hunspell. La vortlisto estas adaptaĵo de vortradikoj venantaj de la renoma Esperanto-vortaro PIV. Rekono de morfologie kompleksaj vortoj, kiuj estas oftaj en Esperanto pro ties aglutina ĥaraktero, estas ebla pro la afiksa dosiero kiu konstruiĝis surbaze de preta morfemstrukturigo de vortderivaĵoj aperantaj en la sama fonto. Reguloj ekestintaj en tiu procezo estas plibonigitaj per semantika klasado de ĉiuj engaĝitaj radikoj, por kio kreiĝis sistemo bazita sur tekstara analizo kaj kelkaj fakvortaroj, kombine kun scioj pri akceptemo de ĉiu afikso al radikoj el diversaj semantikaj klasoj, akiritaj de la gramatika manlibro PMEG. La rezultinta literumkontrolilo estas funkcianta koncept-pruvo, plibonigota kaj integrota en la gramatikkontrolilan projekton de la organizo E@I.

Informadiko kaj Esperanto

BLAHUŠ, Marek2008CZ - Ĉeĥujo2010-10-17 18:51:46
336

Pri internacia helplingvo rilate al la homaj rajtoj

homaj rajtoj, juro

Alia

FAUVART-BASTOUL, Louis1902FR - Francujo2010-10-13 19:24:45
337

La sintakso de lingvo sen gramatiko

Priskribo de la sintakso de Esperanto de denaskuloj, lau vidpunkto de la genera gramatiko el la 80-aj jaroj

Esperantologio

VAN OOSTENDORP, Marc1991NL - Nederlando2010-10-12 19:36:42
338

Historio de la aŭstra Esperanto-movado de la komenco ĝis 1918.

La intenco de la disertacio estis: esplori la kontribuon de la Esperanto-movado al la aŭstriaj kultur-kaj spirithistorio

Historio de Esperanto-Movado

BAHR, Wolfgang1978DE - Germanujo2010-10-12 18:49:39
339

La Esperanta gazetaro

La disertaĵo prezentas la Esperanto-gazetaron konsiderante ĝiajn soci-lingvajn antaupremisojn, sferon de agado, strukturon, trajtojn, sociajn funkciojn, metodojn, rimedojn, kaj evoluprogrnozojn. Unu ĉapitro preiskribas la staton (klasifikon) de la Espeeranto-gazetaro en la jaro 1962, kio konsistigas interesan materialon por komparstudoj. La analizo de la E-gazetaro el 1961 estis farita surbaze de enketado de multaj redaktoroj kaj propra esplorado en la E-Muzeo en Vieno. La laboraĵo estas grandparte tradukita en E. Ĝia 11-paĝa resumo aperis anglalingve en la scienca revuo de Pola Ĵhurnalista Asocio, "International Review of Journalism", n-ro 1/1966

Internacia lingvo kaj gazetaro

DOBRZYŃSKI, Roman1963PL - Pollando2010-10-12 09:34:11
340

Rimarkoj pri la historio kaj la strukturo de Esperanto rilate la italan

Post la historiaj kaj strukturaj karakterizaĵoj de Esperanto la disertaĵo komparas la vortarojn de la itala kaj de Esperanto. Laste, la disertaĵo finiĝas per la detala resumo de la Universala Kongreso en Ĉinujo.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

DALL'OLIO, Anna Maria2004IT - Italujo2010-10-11 21:30:32

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.