Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoĈu Esperanto bezonas la difinan artikolon?

Vicento
afiŝita je 2018-04-15 12:24:09

Ĉar Esperanto estas parolata de homoj kiuj gravigas ĉion, ne surprizigas, ke ĉi tiu fadeno havas pli ol cent mesaĝojn, eĉ mian (aŭ eĉ "la" mian).

Mi pensas artikolon "la" preskaŭ kiel mensilon, psikan aferon. Se iu trovas ekzemplon pri necesa uzo de "la", ĉiam aperas alia kiu montras, ke eblas esprimi alimaniere la saman signifon. Do, gramatike oni ne bezonas uzi ĝin ĉar ĉiam eblas aliaj rimedoj. Temas pri lingva komforto: (1) laŭ la gepatra lingvo oni alkutimiĝis al tiu uzo; (2) kelkfoje uzi "la" ŝajnas pli simpla, rekta aŭ komforta ol ne uzi ĝin; (3) ĉeestas grava nuanco [almenaŭ laŭ la vidpunkto de kiu parolas] kiu bezonas la artikolon.

Oni povas diri (1) "Karlo levis manon"; (2) "Karlo levis la manon"; (3) "Karlo levis sian manon"; (4) "Karlo levis unu el siaj manoj". Ĉi tiuj frazoj ŝajnas havi la saman signifon. Ene de babilado neniu donus gravecon al tiu. Sed pri skriba vojo, certe oni trovos homojn kiuj defendos 1 kontraŭ la ceteraj 3.

GilbertNdih
afiŝita je 2018-04-25 16:39:43

Pro kialo ke la artikolo havas, laŭ mi, gravan rolon, ĝi tiel estas tre necesa.
Ĝi indikas al la alparolato kiun oni parolas, difinante la parolatan objekton aŭ personon. La alparolato rekonos la parolatan aferon. En kazo ke ne estas artikolo, la alparolato scios ke temas pri io/iu ajn ne difinita speco.

Do laŭ mi, la artikolojn ne nur bezonas homoj, kiuj lernis uzi ilin en siaj denaskaj lingvoj, sed, pro kialo ke estas regula gramatiko por doni klarecon al spektantaro, ĉiuj uzantoj de la lingvo havas intereson respekti la regulon.

tukero
afiŝita je 2018-04-26 22:29:17

Karaj,
laŭ mia opinio necesas reveni al la postulo de Laszlo pri ĉi tiu temo, ke establiĝu (pli) klaraj reguloj ol tiuj de la Fundamento. Tiucele la "artikoluloj" priskribu la uzadon laŭ iliaj lingvoj en diversaj situacoj. Tio parte jam okazis en ĉi tiu fadeno, sed eble okazu pli sisteme. Se ni konsentas pri la tezo de GilbertNidh, tio provizus helpojn por la (parte mem jam tre komprenaj) "senartikoluloj".
Mi mem povas provizi ne malmultajn tiajn indikojn, sed mi ja ne regas ĉiujn lingvojn kaj tre ŝatas korektojn, konfirmojn kaj kompletigojn flanke de la anoj de la lingvoj, pri kiuj mi skribas. Krome mi ege ĝojas pri kontribuoj de forumanoj kiaj apmanirakiza, pri kies lingvo mi preskaŭ nenion scias.
Iom post iom mi kontribuos, klopodante ne tro multe ripeti de tio, kion mi jam skribis, escepte se necese.
Salutas
Tukero

ChrisLewis
afiŝita je 2019-03-03 07:09:57

Mi supozas, ke angleparolantoj ne kutime havas multajn problemojn pri la vorto “la”, ĉar ĝi funkcias tre simile al la angla difinita artikolo “the”.

El la eblaj uzoj de “la”, la uzo, kiun mi taksas la plej malfacile klarigebla, estas uzo rilate al specoj. Se mi dirus, ekzemple “La angloj tre ŝatas hundojn” aŭ “La angloj ne lernas fremdajn lingvojn”, kaj iu demandus al mi, kion signifas la “la”, mi ne povus facile klarigi. Mi ne intencus diri “Ĉiuj angloj  tre ŝatas hundojn” aŭ “Iuj konataj angloj tre ŝatas hundojn” aŭ eĉ “La plimulto de la angloj tre ŝatas hundojn” (tamen la lasta frazo iomete similas). Mi supozas, ke tia uzo de “la” enhavas subtilan nuancon. La sama nuanco ekzistas en la angla, kaj mi ankaŭ ne povas klarigi tiun nuancon.

Pri eraroj de angleparolantoj rilate de la uzo de “la”, mi supozas, ke la plej kutima eraro rilatas al propraj nomoj. La tento al laŭvorta traduko ofte estas tro forta. Do angleparolantoj iufoje erare parolas ekzemple pri “la Tamizo” anstataŭ “Tamizo”.  

tukero
afiŝita je 2019-03-06 18:46:59

Estimata ChrisLewis,

dankon pro tio ke vi retiras min al ĉi tiu fadeno, al kiu mi promesis kontribuon.
Via problemo de la uzado de la artikolo memorigas pri la fakto, ke ne nur en la diversaj „artikolhavaj“ lingvoj la uzado estas ne-unueca: “La angloj ne lernas fremdajn lingvojn” en la usona angla tekstus „Usonanoj ne lernas fremdajn lingvojn”.

La germanoj tre ŝatas hundojn. La francoj tre ŝatas la hundojn. Rusoj tre ŝatas hundojn. Jen ekzemploj de la diversa uzado de la artikolo en tri hindeŭropaj lingvoj.

Tial ĉi tiu fadeno tiel okupis, okupas kaj okupos min. Ŝajne solvo povas esti aŭ tuta (sed kontraŭfundamenta) rezigno pri la difina artikolo aŭ kombino kaj analizo de la uzado de difinaj artikoloj en la artikolhava lingvaro, cele al trovo de komuna denominatoro kaj vortumo de klaraj reguloj.

La unua solvo implicas rezignon pri preciziga potencialo de la lingvo.

La dua solvo postulas kunlaboron de fakuloj poliglotaj, ĉar nuraj „logiko“ kaj “racio” ne funkcias sen sekurigitaj faktoj. Ilia tasko estus kontribuo al kompromiso kiu konsideras la plej komunajn studrezultojn. El la proponeblaj reguloj lingvouzantoj evoluigos regularon praktike elprovotan. Se tio sukcesos, la lingvanoj de Esperanto el sen-artikolaj lingvoj ricevu unuecajn klarigojn pri la preciziga funkcio de la difina artikolo kaj (precipe) ties uzado en la Internacia Lingvo.

Ĝis nun la kompreno de la uzado de la lingvero admirinde kompreniĝis kaj instruiĝis kaj tio okazos ĝis la supra procezo plenumiĝos.

Por tiu solvo ni havas tempon, escepte se subite okazos la “fina venko”.

Kore salutas
Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 12

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.