Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

Katalin
afiŝita je 2014-10-29 17:23:36

La programisto petis min atente sekvi, en kiuj kondiĉoj aperas la problemo. Ekzistas eblo, ke estas cimo, sed trovi ĝin estus tre komplike. Kaj ĉar la problemo estas ege malofta ni daŭre inklinas al tio, ke tio estas problemo de la konekto. Ne eblas, ke la konekto al la servilo ĉiam estu 100%, eĉ la servil-firmaoj promesas kutime nur 99%, ke la servilo estos atingebla, tio signifas, ke daŭre estas 1 procento, kiam la konekto povas iĝi por sekundo aŭ simile malstabila. Krom la servilo, ekzistas ankoraŭ multaj mezaj perantoj: diversaj retprovizantoj, kabloj, retumiloj, komputilo tra kiuj iras la signalo kaj povas okazi iu eraro survoje. Kaj ja eĉ eta provizora duon-sekunda interrompo aŭ eta erareto povas ĉion fuŝi. Eĉ ne necesas, ke la ret-konekto malaperu, sufiĉas nur ke okazu iam survoje iu eraro kaj perdiĝu parto de la datumoj por ke tiu ĉi problemo aperu. Do garantii, ke la ludo ĉiam 100% estos funkcianta simple ne vere eblas.

Ni nun pripensas kiel solvi la aferon pri la turniĝanta indikilo, nome ke okaze de retpaneo vi tuj sciu ution kaj ne devu atendi vane… Tamen rekomencigi la ludon verŝajne eĉ tiam ne eblos.

Do, unue ni observu kiam oakzis. Provu memori aŭ ekranfoti al koncernan demandon, noti la horon de la paneo kaj tion je kioma demando tio okazis. Se eventuale temas pri programa cimo,viaj informoj helpos kapti ĝin.

vmel
afiŝita je 2014-10-30 08:06:20

Kompreneble. Sed ja "memori la koncernan demandon" ne eblas ĝuste pro tio ke ĝi NE aperas malgraŭ atendado. Memori la antaŭan demandon probable ne havas sencon, ĉar la respondo por ĝi estis korekte akceptita, k poste mi premas "ludi plu"...

Alia interesa demando: iam aperas demandoj kun enmetitaj sonregistraĵoj aŭ videoj. Kiel mi komprenas, kalkulado de tempo komenciĝas nur post kiam la son-/video-dosiero jam plene ŝarĝitas, ĉu? Aliflanke, ĉi-somere mi dum du semajnoj ludis de hazardaj fremdaj komputiloj, eĉ poŝaj, iuj el ili probable ne havis sonsistemon. Feliĉe, demandoj kun sonoj k videoj tiam ne aperis. Ĉu al mi simple bonŝancis (ĉar ludanto per komputilo sen sonsistemo ne havas ŝancon respondi demandon kun sonoj), aŭ la sistemo iamaniere analizas la uzatan komputilon k elektas demandojn konsiderante la teknikajn eblojn?

Katalin
afiŝita je 2014-10-30 08:12:55

Vi havis bonŝancon…. La sistemo ne atentas pri la komputiloj kaj iloj, kiujn oni uzas….

vmel
afiŝita je 2014-10-30 08:35:32

mi ĉiutage atentas la statistikajn k resumajn paĝojn k ion tamen ne komprenas. Hieraŭ estis indikite, ke entute en oktobro ludis 129 personoj, hodiaŭ 130 - bone, unu novulo ĵus venis. Sed la komuna kvanto de ludantoj por ĉi-jaro hieraŭ estis 287, hodiaŭ 286, kiel tio povas esti??
Kaj, mi jam demandis, sed ne ricevis respondon - kiel povas esti, ke en aprilo pasintjara estis entute 290 ludantoj, sed el ili 327 novaj?

Katalin
afiŝita je 2014-10-30 08:47:10

Bv. tre atenteme legi la tabelon. Tie estas du linioj, kiuj indikas du diversajn jarojn. Vi miksas aŭ erare ligas la nombrojn de la samaj monatoj en du diversaj jaroj…. Gravas la titolo de la tabelo…, ekz. kiu indikas la novajn ludantojn.. kaj la kvanton vi vidas en monatoj, ĝis nun en du jaroj.
http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=risko

 PNG Alkroĉita dosiero: 4_1414658894.png

Katalin
afiŝita je 2014-10-30 08:50:18

Aldone mi rimarkigu, ke - se mi ne eraras - en la statistika tabelo la datumoj ŝanĝiĝas unufoje tage, fakte nokte….

nicolee
afiŝita je 2014-10-30 09:30:13

Do ŝajne la problemo ja povas okazi en diversaj kazoj. Ĉe mi la problemo okazis tuj post kiam mi klakis sur la ĝustan respondon. La komputilo neniam montris al mi la mesaĝon kiu indikas ĉu la respondo estis ĝusta aŭ ne. Do mi ne havis eblecon provi la trian demandon kaj mi eĉ ne ricevis la poenton por la demando kiun mi ĝuste respondis.

vmel
afiŝita je 2014-10-30 09:49:51

Katalin skribis:
Bv. tre atenteme legi la tabelon. Tie estas du linioj, kiuj indikas du diversajn jarojn. Vi miksas aŭ erare ligas la nombrojn de la samaj monatoj en du diversaj jaroj…. Gravas la titolo de la tabelo…, ekz. kiu indikas la novajn ludantojn.. kaj la kvanton vi vidas en monatoj, ĝis nun en du jaroj.
http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=risko
Jes, mi legas atente.
Ludantoj laŭ monatoj kaj jaroj - apr 2013 - 290.
sekva tabelo: Novaj ludantoj laŭ monatoj - apr 2013 - 327.

Ne gravas, kiom ofte ŝanĝiĝas la informoj (mi rigardas unufoje tage), sed kiel povas esti, ke por ĉi monato unu ludanto aldoniĝis, sed samtempe en la jara tabelo la kvanto de ludantoj malpliiĝis?

tukero
afiŝita je 2014-11-13 23:12:08

afiŝita je 2013-09-30 07:23:39
Vmel:
Pri konkreta kazo: oni povas aŭ tute forigi tiun demandon el la datumbazo, aŭ - por estonto - akcepti _ambaŭ_ respondvariantojn kiel korektajn (sed mi ne scias - ĉu teknike oni povas fari demandon kun DU akcepteblaj respondoj? Se jes, tio faros la ludon pli interesa). Pri jam pasintaj etapoj certe nenio fareblas.
Katalin
afiŝita je 2013-09-30 08:03:30
Dankon, Valentin (!) pro via reago. Mi centprocente akeptas ĉiun eron de ĝi.
Teknike la programo akceptas nur unu solvon kaj mi ne planas ŝanĝi tion, ĉar necesus traverki ĉiun demandon, doni duan, plian eblon, aŭ devigi la ludantojn atenti kiam estas nur unu, kiam estas pluraj bonaj respondebloj. Do, certe restos nur unu tia.
La dubajn kazojn mi klopodas forigi kaj pri la skandalvekaj mi jam intervenis.
fringilla13
afiŝita je 2013-10-06 14:01:22
La teknika solvo estas tre simpla: sufiĉas aldoni la respondon:
Ambaŭ esprimoj: "proksime al" kaj "proksime de" estas ĝustaj.
Kaj doni poenton nur por tiu ĉi respondo.
Tio estas grava ekzemplo por la fakto, ke la komputiloj ankoraŭ ne posedas la homan kapablon de paralela prilaborado de leksikaj elementoj kaj de konstato de ilia sinonimeco kaj eventuala interŝanĝebleco laŭkunteksta.

vmel
afiŝita je 2014-11-23 12:39:18

Karaj Katalin kaj Mogens (k ĉiuj aliaj)!

Proksimiĝas la jarfino. Jam tempas pensi pri jar-rezultoj.
En ĉiuj sportaj ks. konkursoj kutime estas premiataj la unuaj TRI lokoj. En monata konkurso povas hazarde aperi sama rezulto de 2 aŭ eĉ 3 ludantoj, sed por jaro tia koincido estas tute malprobabla. Kaj diferenco je 5 aŭ 10 poentoj inter la sumoj de 800-900 estas ja "ene de mezur-eraro", kiel diras matematikistoj.
Sufiĉas rigardi la jaran tabelon 2014 eĉ nun, por vidi, kiom etas la diferencoj inter 1-2-3 lokoj, k kompare - kiom grandas la diferenco inter la 3a k 4a lokoj. Krome, la unuaj tri ludantoj ne preterlasis eĉ unu lud-tagon.

Do, mi proponas (k eĉ insiste petas), ke por jara rezulto estu TRI distingoj, por 1-2-3 lokoj. Materia premio povas esti unu (k certe la premioto povas decidi transdoni ĝin al alia persono), sed nepre estu disting-signo (verda stelo pli granda ol la monataj oraj, aŭ io alia laŭ via plaĉo) apud la nomo de ĉiu laŭreato en ĉiuj tabeloj. Cetere, nun jara venko entute neniel estas markita. Do tiun jarvenkan signon nature ricevu ankaŭ Pawel Fischer-Kotowski, brile venkinta pasintjare, sed ĉi-jare malmulte aktiva.

Enmeto de tia venkosigno ja kostos neniom (nu, bezonatos eble kvaronhoro da programista laboro), sed donos plian imponon al la ludo.

Antaŭdankon.

Sincere kaj amike - Valentin Melnikov.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.