Forumo
Temoj / Pri edukado.net / RISKO-komentoj
nicolee
Mi pensas, ke ja estus bona ideo iel agnoski la 3 plej bonajn ludantojn de la jaro. Momente estas diferenco de nur 5 poentoj inter la ludantoj en unua kaj dua loko. Do tio povus signifi ke la ludanto kun plej multaj poentoj du tagojn antaŭ la jarfino ne fariĝus la jara gajnanto. Do ŝanco je la lastaj tagoj de la jaro grave rolus. Por mi mem havi steleton apud mia nomo ne vere gravus, sed se por aliaj tio gravus, nu kial ne? Laŭ mi senchavas ne trakti tute malsimile ludantojn kiuj havas preskaŭ la saman nombron da poentoj post centoj da ludtagoj. Se estos 3 gajnantoj tri personoj feliĉos, do kial ne provi feliĉigi tiom multajn personojn kiel eble? Nu, ni tamen ne havu 50 gajnantojn konsiderante la nombron da ludantoj!
|
Katalin
Dankon pro la propono, Valentin.
Distingi kaj mencii gratule certe eblas pli ol unu personon. Eĉ iaj donacoj imageblas, sed ne veras ke grafike aldoni stelojn, ktp kostas neniom. Unue kostas tempon atendi ke ĝi okazu. Eĉ miaj aliaj mendoj pri programŝanĝo ne estas faritaj, do, mi fevas atendegi. Kaj ajna programlaboro estas pagenda. Ni, eksteruloj ne scias kiom da tempo ajna laboro kostas al la programisto. Ofte okazis, ke mi ion opiniis tre facila afero kaj evidentiĝis ke eta ŝanĝo posttiras aliajn aferojn. Sed tion ni, kiuj ne vidas ene la tuton, ne pridiskutu. Mi simple diras, ke mi konsideros vian proponon kaj laŭeble agos. |
vmel
Kara Katalin, nu, mi mem laboras kiel programisto, do iomete tamen imagas... Jam ekzistas la proceduro por aldoni monatan venko-stelon, do por jara stelo oni povas uzi la saman proceduron kun nur minimuma modifo. Ĉiakaze tio kostos malpli ol plia materia premio. Aŭ oni povas unufoje jare enmeti tiujn stelojn "per manoj" - ne pli komplike ol, ekzemple, korekti eraron post ruĝkrajona averto. Antaŭdankon. |
vmel
Tamen, unu speco de demandoj estas nepre malbona esence: la propono diveni naciecon de parolanto. Tio havus sencon, se almenaŭ la parolanto libere rakontus pri sia lando, do el diversaj preteraj mencioj kaj aludoj oni povus konkludi, jen estus vere intelekta tasko. Sed ĉiuj ja voĉlegas la saman tekston. Nu, oni povas distingi aĉegan uson-anglan prononcon, aŭ fortan francan akĉenton, sed ĉiuj aliaj tro similas inter si.
Propagande ni ofte diras, ke Esperanto estas perfekta komunikrimedo, kaj ke spertaj e-istoj el diversaj landoj parolas same, kaj ne eblas distingi naciecon de sperta e-isto laŭ akĉento. Kial do la ludo instigas nin fakte al la _malo_ de tuthomara unueco, strebas disdividi la "rondon familian"? Mi opinias tiajn demandojn kontraŭaj al la etiko de esperantismo. Bonvolu forigi ĉiujn ĉi demandojn el la ludo. Antaŭdankon pro esperata kompreno... |
nicolee
Ege malmultaj esperantistoj ne estas influitaj de nacia lingvo en la elparolo, intonacio. Kutime ja estas akĉento, sed tio kion mi ofte diras, estas ke eblas prononci iom aliel, sed tamen bona interkompreniĝo okazas. En la angla vi devas elparoli malsimile ship kaj sheep, se vi nur iomete misprononcas vi fakte diras alian vorton. En Esperanto krom se la akĉento vere estas tre forta etaj diferencoj ne tiom gravas. Ankaŭ mi renkontis demandojn kiujn mi malŝatas kaj preferus ne vidi, sed se Katalin komencas forpreni ĉiujn demandojn kiujn iuj ne ŝatas do ne restos multaj!
|
Katalin
Mi ne intencas forigi la demandojn pri la prononcmanieroj kaj ne ŝatas la ofendan prijuĝon.
Vi ne povas scii, ĉu estis intence emfazitaj kelkaj naciaj prononctrajtoj aŭ ne. La plimulto de ili jes ja havas rekoneblajn trajtojn kaj tio estas bona ekzerco. Aliaj havas malpli el tiuj trajtoj, sed mi lasas ankaŭ tiujn, ĉar kelkaj demandoj jes ja povas esti ne objektive respondeblaj, ne nepre racie scieblaj, sed instinkte trafeblaj. Tio donas al la ludo ankoraŭ plusan spicon kaj ili povas per (mal)bonŝanco fari la ludon eĉ pli interesa. El tiuj tipoj tamen ne estas tro da demandoj, kaj certe ricevos ilin ĉiu, iam, sed ne samtempe… La tekstoj estas ĉe ĉiu la sama, ĉar ĝi estas kreita por ke oni havu multajn tiklajn prononckaptilojn. |
vmel
Mi tre ofte konsentas kun Katalin, sed nepre ne ĉi-kaze. Ne temas pri tio, ke iuj naciaj influoj estas pli rimarkeblaj, aliaj malpli. Gravas ja, ke ni ĉiuj strebu prononci korekte k samforme. Sed mi estas akre kontraŭ la demandoj, ĉe kiuj scio donas tute nenion, aŭ eĉ malhelpas. Nu, oni povus eĉ demandi: "Kion mi havas en la poŝo?" (aŭ - "Kion mi havis en la poŝo la 15-an de aprilo 2013?". Aŭ - "kio ĝi estas: pendas sur muro, estas verda kaj fajfas?" kun respondo "haringo" k eventualaj klarigoj: "estas mia haringo - do mi povas ĝin farbi k pendigi kiel mi volas! Kial fajfas? Nu, por ke por vi estu pli malfacile konjekti!" Ĉu vere tiaspecaj demandoj iel utilas por io? Ĉu vere ili "donas al la ludo ankoraŭ plusan spicon kaj ili povas per (mal)bonŝanco fari la ludon eĉ pli interesa"?? Kial do ne forigi entute elementojn de scio k lasi poentojn al pura hazardo? Ĉiu komputilo ja facile generas hazardajn nombrojn... |
Katalin
Kara Valentin, mi absolte rifuzas tiun vian kritikon, ĉar mi certas, ke eĉ ne unu tia sensenca demando estas en la kolekto de RISKO. Ĉiu iel rilatas al Esperanto, kaj depende de la personoj, kiuj legas ilin, por ĉiu demando donas ion. Por kelkaj pli, por aliaj malpli. Evidente la pli spertaj lernas malpli, sed gajnas pli. Kiam la bilanco indikas, ke iu ne plu trovas novaĵojn, por kiu la demandoj ne plu estas defiaj, ne plu interesaj, eble tiuj devas simple ĉesi ludi kaj perdi tempon. |
nicolee
Ideale ni ĉiuj elparolu simile, sed vi certe scias Vmel, ke multaj esperantistoj eĉ ne kapablas memori simplajn regulojn kiel "Neniam estas akuzativo post "pro" "pri", ktp." Do postuli ke ili parolu sen akĉento estas multe tro postuleme.
La ludo estas kombino de ŝanco kaj scio. Evidente se ĝi estus nur ŝanco ĝi ne interesus min, tamen la parto scioj estas granda kvankam ankaŭ la elemento ŝanco ne estas tute eta. Vmel, vi skribis ke vi estas programisto. Ĉu vi kapablus mem krei kvizludon kun "perfektaj" demandoj? Eble vi sukcesus allogi pli da ludantoj ol Katalin. Provu kaj ni vidu. Ŝanco ĉiam iomete rolos ĉar niaj scioj ne povas esti samaj, sed vi ja povus fari tiel ke ŝanco iomete malpli gravus ol en la kvizludo de Katalin. |
tukero
Divenado laŭ akĉento
vmel afiŝita je 2014-12-07 09:37:57 Tamen, unu speco de demandoj estas nepre malbona esence: la propono diveni naciecon de parolanto. Tio havus sencon, se almenaŭ la parolanto libere rakontus pri sia lando, do el diversaj preteraj mencioj kaj aludoj oni povus konkludi, jen estus vere intelekta tasko. Sed ĉiuj ja voĉlegas la saman tekston. Nu, oni povas distingi aĉegan uson-anglan prononcon, aŭ fortan francan akĉenton, sed ĉiuj aliaj tro similas inter si. Mi persone apenaŭ konas (ankaŭ spertan) Esperantiston, ĉe kiu postsignoj de akĉento ne estas aŭdebla. Tio estas parto de la personeco de la parolanto, kiun mi ne nur akceptas, sed eĉ bonvenigas. Oni povas kritiki „aĉegan“ prononcon, sed naciigi ĝin estas diskriminacie. Esperanto estu lingvo de toleremo. Se „aĉa“ prononco tamen ne malebligas la interkompreniĝon, ĝi ne estu preteksto por ofendi alilingvanon. Propagande ni ofte diras, ke Esperanto estas perfekta komunikrimedo, kaj ke spertaj e-istoj el diversaj landoj parolas same, kaj ne eblas distingi naciecon de sperta e-isto laŭ akĉento. Tia propagando ne harmonias kun la lingva realo. Perfekta komunikado ne dependas de perfekta prononcado, sed de bona vorttrezoro, rego de la lingvosistemo kaj de pacienco en la aktiva kaj pasiva uzado de la lingvo. La reston prizorgas la unika lingvoprilabora centro de la homa cerbo, kiu ofte estas subtaksata kaj per misedukado subpremata. Kial do la ludo instigas nin fakte al la _malo_ de tuthomara unueco, strebas disdividi la "rondon familian"? Mi opinias tiajn demandojn kontraŭaj al la etiko de esperantismo. Bonvolu forigi ĉiujn ĉi demandojn el la ludo. Antaŭdankon pro esperata kompreno... Inter miaj konatoj kaj familianoj estas homoj kun multaj diversaj akĉentoj, kiuj ne ĝenas nian unuecon, nek dividas nian “rondon familian”. Male, ili ofte estis temo de amuzo kaj reciproka lingva riĉigo. El tiaj diskutoj kreskis eĉ niaj kapabloj interkompreniĝi. Tio certe ne estas kontraŭa al la etiko de Esperanto. Saluton de Tukero |