Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

Katalin
afiŝita je 2014-10-26 16:45:04

Bedaŭrinde ni nenion povas fari okaze de malbona retkonekto. Ne eblas redoni al la ludanto la ludrajton de la koncerna tago por ke tiu povu rekomenci en tiu tago la ludon. Mi tre bedaŭras tion.

nicolee
afiŝita je 2014-10-26 20:01:54

Kara Vmel. Tiu senfina atendado inter demandoj jam okazis al mi plurfoje kvankam mia retkonekto estas bonega. Mi suspektis ke eble estas erareto ie en la programo, sed Katalin ja ankaŭ al mi skribis, ke ŝi povas nenion fari pri tio. Do almenaŭ sciu, ke vi ne estas la sola kiu perdis poentojn tiamaniere.

stelamiko
afiŝita je 2014-10-27 13:26:29

Kara Valentin (Vmel). Mi povas enmeti demandojn, ilin redakti kaj eventuale forigi. Mi krome povas vidi, kiom da fojoj ĉiu unuopa demando estas farita kaj ĝuste respondita. Sed pri la teknika flanko de la RISKO-ludo mia influo estas nula. Mi ege bedaŭras, ke pro malbona retkonekto vi perdis poento(j)n. – Amike, Mogens

vmel
afiŝita je 2014-10-27 15:16:45

Tamen, almenaŭ konsilu, kion fari en simila situacio?
Ĉu atendi ĝis diablo-scias-kiam? Se rondeto kun "atendu" turniĝas jam dum 5 minutoj, ĉu restas ŝanco ke la demando tamen aperos? Ĉu eblas iel "puŝi" la sistemon? Refreŝigi la paĝon ne licas, mi komprenis - ĉu ion alian?

Katalin
afiŝita je 2014-10-27 15:19:48

Ankaŭ mi ne scias pli .... refreŝigi ne bonas, tio evidentas. Kiom longe atendi, dependas de via retumilo, servilo, tiu de la ludo, retkonekto...komputilo.... kaj Dio scias de kio. Mogens skribis kion li mem kapablas fari. Miaj ebloj kaj rajtoj estas la samaj. Mi invitas la programiston reagi al vi.... espereble sukcese.

balenido
afiŝita je 2014-10-27 15:52:20

Ankaŭ mi spertis dufoje similan malagrablaĵon, k la duan fojon mi eĉ lasis la rondeton turniĝi dum ĉirkaŭ unu horo, okupante min dume pri aliaj aferoj, sed nenia progreso sekvis. Tamen, mia retkonekto estas sufiĉe bona, do mi konsentas kun Nicolee, ke problemo kaŝiĝas en la programo.

vmel
afiŝita je 2014-10-27 16:13:11

Jes, estus bone aŭdi la programistojn. Mi aldonas, ke dum tiu senfina atendado sube-dekstre ja aperadis k malaperadis signaloj "XXX eniris" - "XXX foriris", do la konekto kun la servilo ekzistis. Des pli bedaŭrinde...

Katalin
afiŝita je 2014-10-27 16:37:23

balenido skribis:
Ankaŭ mi spertis dufoje similan malagrablaĵon, k la duan fojon mi eĉ lasis la rondeton turniĝi dum ĉirkaŭ unu horo, okupante sin dume pri aliaj aferoj, sed nenia progreso sekvis. Tamen, mia retkonekto estas sufiĉe bona, do mi konsentas kun Nicolee, ke problemo kaŝiĝas en la programo.
Se la eraro estus en la programo, la afero ĉiam aperus, ripetiĝus.
Mi supozas, ke la problemo estis en la germania centro kie estas nia servilo. Kaj tiam la solvo esasts ekster de niaj kapabloj, inklude ankaŭ la programiston.

nicolee
afiŝita je 2014-10-27 19:54:36

Mi pensas, ke se nenio okazis dum 5 minutoj, ne estas espero. Ankaŭ mi atendis dum pli ol duonhoro sensukcese.

Mi ne konsentas kun Katalin, ke ne povas esti eraro en la programo. Tiu problemo ja okazas relative malofte, sed tamen ĝi ja okazas eble en ia preciza kazo kiu malofte okazas.

nicolee
afiŝita je 2014-10-27 20:05:01

Tamen ni ne povas scii, ĉu ni perdis poentojn pro la problemo. Eble Vmel ricevis poenton kiun li ne havus se li povintus provi la 3an demandon!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.